Al la enhavo

Kiujn sekse kaj genre neŭtralajn vortojn vi elektus?

de Jxusteno, 2020-januaro-21

Mesaĝoj: 71

Lingvo: Esperanto

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-januaro-25 13:07:56

Mi sekvis vian konsilon pri aŭskulto de elsendo. Kaj en la elsendo estis la vorto spozo (sekse kaj genre neŭtrale {ge}edz{in}o):
" Dimanĉe en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia edzino Peng Liyuan vizitis la hortikulturan ekspozicion kune kun alilandaj gvidantoj kaj iliaj spozoj, kiuj ĉeestas la Pekinan Mondan Hortikulturan Ekspozicion 2019. "
http://esperanto.cri.cn/2521/2019/04/29/176s204934...

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-januaro-25 14:02:27

Jxusteno:Mi sekvis vian konsilon pri aŭskulto de elsendo. Kaj en elsendo estis la vorto "spozo" (seksneŭtrale {ge}edz{in}o):
" Dimanĉe en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia edzino Peng Liyuan vizitis la hortikulturan ekspozicion kune kun alilandaj gvidantoj kaj iliaj spozoj, kiuj ĉeestas la Pekinan Mondan Hortikulturan Ekspozicion 2019. "
http://esperanto.cri.cn/2521/2019/04/29/176s204934...
Nu, fakte vi trovis ĝin ĉi tie, ĉu ne?

China Radio International en Esperanto celas interalie okcidentan aŭskultantaron kiu estas preta je aŭskulti propagandon se estas Esperantlingva propagando, t.e. aŭskultantaron kiu ne pretus je aŭskulti propagandajn ĉinujajn elsendojn denasklingve.
Tial okcident-devenaj vortoj estas uzataj, laŭ mi, por tiaj aŭskultantoj : redaktoro (anstataŭ redaktisto), Francio kaj Rusio (anstataŭ Francujo kaj Rusujo), direktoro (anstataŭ lernej-estodirektisto), kaj tiel plu.

Spozo klare ne estis uzita al cele priparoli pri neduumulo; la uzo de tiu vorto nur celis, ŝajne, esti pli komprenebla por ekzemple anglalingvanaj kaj franclingvanaj aŭskultantoj.
Eble estis tiam, dum la aprila monato de la jaro 2019, neduum-edzo de iu land-estro kiu ĉeestis tiun ekspozicion, sed nemiakone, kaj eble ankaŭ la redaktistaro de RĈI ne tion sciis.

Mi persone foje aŭskultas RĈI-on, sed al cele koni la vidpunkton de Ĉinujo, ne al cele informiĝi pri okazintaĵoj.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-januaro-25 14:05:34

Zam_franca:Spozo klare ne estis uzita al cele priparoli pri neduumulo
"Sekse kaj genre neŭtrala" ne signifas "neduumula".

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-januaro-25 14:15:35

La pronomo ri, laŭ la riismo, estas tiom same neduumula kiel iĉa kaj ina. Jen: ulo→ri; uliĉo →ri; ulino→ri; ulipo→ri. Oni povas uzi ĝin ne nur kiam ies sekso/genro estas neduuma aŭ nekonata, sed ankaŭ kiam oni sendube scias ke la priparolato estas iĉo aŭ ke ri estas ino.
Tio estas malveraĵo.

Paroli pri neduumuloj estas la ununura kazo por kiu oni devus viasisteme uzi nur "ri".

Vi estas priskribanta pri la nuna sistemo, kaj la sola ŝanĝo estas, ke la nekonat-cela pronomo ne plu estus ankaŭ vira, ĝi estus ankaŭ neduuma.
Kiel mi diris, estas sensencaĵo pro sia neutileco.

Vi mem citis tekston de Zamenhofo, se mi bone memoras, en kiu li uzas "li" por priparoli pri virino!

Ne bezonatas, ke vi re-skribu vian mesaĝon; mi opinias, ke mi ja klarigis kial via reformo ne-sencas.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-januaro-25 14:19:42

Jxusteno:
Zam_franca:Spozo klare ne estis uzita al cele priparoli pri neduumulo
"Sekse kaj genre neŭtrala" ne signifas "neduumula".
Mi ja scias tion.
Sed vi provis desmontrigi, ke spozo kiel vorto neŭtrala kaj por neduumuloj kaj por duumuloj, estis uzita de RĈI, ĉu ne?
Tiam fakte la radio povintus uzi "geedzo". Mi klarigis tial, kial ĝi ne uzis tiun vorton.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-januaro-25 14:23:50

Zam_franca:Sekse kaj biologie neduumulo restas aŭ ina aŭ vira, ĉu vere?

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-januaro-25 16:41:10

Zam_franca:
Zam_franca:Sekse kaj biologie neduumulo restas aŭ ina aŭ vira, ĉu vere?
Jes. Sed oni ja povas simple ne scii ies sekson. Foje okazis al mi ke mi ne povis kompreni al kiu sekso apartenas tiu aŭ alia persono...

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-januaro-25 16:48:16

Ŝajnas al mi ke la efektiva signifo de la pronomo ri estas tia sama kiel de la angla ununombra they (3; c, d):
https://www.merriam-webster.com/dictionary/they

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-januaro-25 16:53:26

Zam_franca:
La pronomo ri, laŭ la riismo, estas tiom same neduumula kiel iĉa kaj ina. Jen: ulo→ri; uliĉo →ri; ulino→ri; ulipo→ri. Oni povas uzi ĝin ne nur kiam ies sekso/genro estas neduuma aŭ nekonata, sed ankaŭ kiam oni sendube scias ke la priparolato estas iĉo aŭ ke ri estas ino.
Tio estas malveraĵo.

Paroli pri neduumuloj estas la ununura kazo por kiu oni devus viasisteme uzi nur "ri".

Vi estas priskribanta pri la nuna sistemo, kaj la sola ŝanĝo estas, ke la nekonat-cela pronomo ne plu estus ankaŭ vira, ĝi estus ankaŭ neduuma.
Kiel mi diris, estas sensencaĵo pro sia neutileco.

Vi mem citis tekston de Zamenhofo, se mi bone memoras, en kiu li uzas "li" por priparoli pri virino!

Ne bezonatas, ke vi re-skribu vian mesaĝon; mi opinias, ke mi ja klarigis kial via reformo ne-sencas.
Mi skribis pri riismo. Laŭ riismo, mia aserto estas veraĵo.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-januaro-25 16:57:47

Jxusteno:
Zam_franca:
Zam_franca:Sekse kaj biologie neduumulo restas aŭ ina aŭ vira, ĉu vere?
Jes.
Dankon.
Estas tre bona afero; la prefikso ge- do ankaŭ taŭgas por neduumuloj : laŭ la fundamento de Esperanto, ĝi signifas of both sexes, ne of both genders.
Sed oni ja povas simple ne scii ies sekson. Foje okazis al mi ke mi ne povis kompreni al kiu sekso apartenas tiu aŭ alia persono...
Tial "tiu", "tiu homo", "tiu persono" estas ankaŭ uzataj por paroli pri nekonataj uloj, kaj tial mi estas por "ri" por paroli pri neduumuloj.

Reen al la supro