Tartalom

Kubo

Hober-tól, 2006. augusztus 16.

Hozzászólások: 51

Nyelv: Esperanto

Mendacapote (Profil megtekintése) 2007. március 15. 0:34:34

Elkore mi bedaŭras vian teruran sperton, sed samtempe via sincera deklaro iel konsolas min. Ne ekzistas bonkoraj diktatoroj, kaj Fidel Castro ne estas escepto.

Marly (Profil megtekintése) 2007. március 15. 16:06:25

Mi vidas en tiu ĉi forumo, ke la opinioj pri Kubo multe malsimilas. Fakte estas malfacile scii bone pri iu lando kiam oni ne vivas tie. Oni aŭdas pri ĝia ekonomia mizero en Kubo, pri manko de libereco de la popolo, pri la teruraj vivkondiĉoj de la loĝantoj, pri politika persekutado, sed ankaŭ oni aŭdas el multe da kubanoj laŭdojn al Fidel kaj al kuba reĝimo. Mi scias ke edukado kaj sano estas tre bonaj en Kubo. Mi ankaŭ scias, kiel diras Gradski, ke Kubo sendas multajn kuracistojn por helpi multe da personoj de la 3-a mondo. Restas dubo al mi. Ĉu la granda amo al sia patrujo faras ke la kubanoj forgesu la malbonan flankon de la reĝimo? Ĉu la plimulto de la kubanoj estas vere feliĉaj?

Marly (Profil megtekintése) 2007. március 16. 21:07:24

Mi demandis ĉu la kubanoj estas vere feliĉaj ĉar tiu ĉi forumo estas pri Kubo, sed Nádia, vi pravas. Ĉu ĉiuj mundanoj estas vere feliĉaj? La mizero estas en tuta la mondo, jen en Azio, Eŭropo, Afriko aŭ Ameriko. Dum personoj fie pli kaj pli riĉiĝas, la plimulto pli kaj pli malriĉiĝas. La mondo, aŭ pli bone, granda parto de la socio estas fia, egocentra kaj nur vidas siajn proprajn interesojn.
Denove, pri Kubo, mi diras ke mi ne kapablas imagi la sorton de tiu lando post la morto de Fidel Castro. Ĉu Kubo havos ŝancon aliformiĝi al demokratia reĝimo, kiu pli bone respektos iliajn loĝantojn? Nur la tempo diros...

abelardo (Profil megtekintése) 2007. március 26. 16:22:39

Saluton al ĉiuj!
Ĉu vi konas Kubon?
Mi vizitis Kubon kiel turisto kaj UK/IJK-partoprenanto en 1990 kun mia amiko, ni restis tie unu monaton, kaj traveturis la tutan landon, mia edzino vizitis ĝin dum decembro 2006, kaj ŝi rakontis al mi multe.
Kiel estas Kubo?
Ege paradokse. Belega naturo, tre amika/simpatia popolo, tre alloga kulturo, muziko, kaj samtempe terura mizero, diktaturo, subpremo, propagando ĉie, sed tamen bona eduk- kaj sansistemo.
Kion vi scias pri Kubo kaj pri ĝia Socialismo?
Ĉu socialismo? Difinu al mi socialismon! Mi mem estas socialisto, kaj mi havas problemojn pri iu ekzakta difino. Por mi socialismo estas pli bazaj valoroj, kaj socia politiko surbaze de ili, ol iu konkreta sistemo.
Tiasence por mi Kubo nepre ne estas socialismo, ĉar mankas demokratio, estas terura rasismo kontruax la afrikdevenaj kubanoj (la plimulto!), oni ne respektas bazajn homajn rajtojn de la kubanoj. Samtempe el aliaj vidpunktoj la kuba sistemo pli respektas bazajn bezonojn de la enloĝantaro je edukado kaj sansistemo, ol la plimulto de evolulandoj.
Ĉu estas vero, kion la televido diras?
Ĝenerale la televidkanaloj de la mondo ne nepre celas montri la veron pri io ajn ridulo.gif Se vi celas kelkajn elsendojn pri Kubo ... dependas. Estas pli bonaj, pli objektivaj elsendoj, kaj pli antaŭjuĝoplenaj. Dependas, kiun vi spektas.
Kion vi pensas pri Fidel Castro?
Li estas definitive diktatoro. Eble li havis pozitivan rolon fine de la 50-aj, komence de la 60-aj jaroj, sed ekde kiam li estas diktatoro, lia rolo certe estas negativa.
Ĉu la Kubanoj estas libera?
Kompreneble, ke ne. Preskaŭ ĉiuj bazaj homaj liberecoj mankas al ili, la libreco por esprimi sin, por vojaĝi, por kuniĝi, por elekti siajn gvidantojn, eĉ por paroli kun eksterlandanoj (!), do, ili neniukaze estas liberaj.

Mendacapote (Profil megtekintése) 2007. március 26. 17:44:22

Tute ĝusta kaj ekvilibrigita opinio!

yenitza (Profil megtekintése) 2007. április 28. 5:25:25

Mendacapote:Tute ĝusta kaj ekvilibrigita opinio!
saluton mendacapote!
mi amas Vin! kisetoj

Marly (Profil megtekintése) 2007. április 30. 3:53:40

Saluton al ĉiuj
Abelardo, vi kaj via edzino faris bonegan priskribon pri Kubo rilate al vivmaniero de la loĝantoj, libereco, socialismo, edukad- kaj san-sistemoj. Mi ŝatus scii ĉu post la malsano de Fidel Castro kaj la konsekvenca direktado de lia frato Raul Castro, io nova aŭ malsama okazis en Kubo. Ĉu ĉio daŭras kiel antaŭe? Ĉu io plibonigis? Ĉu io malplibonigis?

manu_fr (Profil megtekintése) 2007. május 3. 20:47:28

Marly:Saluton al ĉiuj
Abelardo, vi kaj via edzino faris bonegan priskribon pri Kubo rilate al vivmaniero de la loĝantoj, libereco, socialismo, edukad- kaj san-sistemoj. Mi ŝatus scii ĉu post la malsano de Fidel Castro kaj la konsekvenca direktado de lia frato Raul Castro, io nova aŭ malsama okazis en Kubo. Ĉu ĉio daŭras kiel antaŭe? Ĉu io plibonigis? Ĉu io malplibonigis?
(Vamos bien !)
fartas bone !

okulumo.gif

wein100 (Profil megtekintése) 2007. május 6. 15:49:19

En Germanio (germana televido), oni ne aŭdi multe pri Kubo. Mi ne scias kiel demando.gif

Mi ne povas memorigi kiam mi aŭdi laste iom de aŭ pri Kubo. malgajo.gif

(mia unua texto en Esperanto rido.gif)

horsto (Profil megtekintése) 2007. május 6. 20:27:26

wein100:En Germanio (germana televido), oni ne aŭdi multe pri Kubo. Mi ne scias kiel demando.gif
Mi ne povas memorigi kiam mi aŭdi laste iom de aŭ pri Kubo. malgajo.gif
(mia unua texto Esperanto rido.gif)
Mi gratulas vin pri via unua mesaĝo!

Vissza a tetejére