Kubo
від Hober, 16 серпня 2006 р.
Повідомлення: 51
Мова: Esperanto
Mendacapote (Переглянути профіль) 15 березня 2007 р. 00:34:34
Marly (Переглянути профіль) 15 березня 2007 р. 16:06:25
Marly (Переглянути профіль) 16 березня 2007 р. 21:07:24
Denove, pri Kubo, mi diras ke mi ne kapablas imagi la sorton de tiu lando post la morto de Fidel Castro. Ĉu Kubo havos ŝancon aliformiĝi al demokratia reĝimo, kiu pli bone respektos iliajn loĝantojn? Nur la tempo diros...
abelardo (Переглянути профіль) 26 березня 2007 р. 16:22:39
Ĉu vi konas Kubon?
Mi vizitis Kubon kiel turisto kaj UK/IJK-partoprenanto en 1990 kun mia amiko, ni restis tie unu monaton, kaj traveturis la tutan landon, mia edzino vizitis ĝin dum decembro 2006, kaj ŝi rakontis al mi multe.
Kiel estas Kubo?
Ege paradokse. Belega naturo, tre amika/simpatia popolo, tre alloga kulturo, muziko, kaj samtempe terura mizero, diktaturo, subpremo, propagando ĉie, sed tamen bona eduk- kaj sansistemo.
Kion vi scias pri Kubo kaj pri ĝia Socialismo?
Ĉu socialismo? Difinu al mi socialismon! Mi mem estas socialisto, kaj mi havas problemojn pri iu ekzakta difino. Por mi socialismo estas pli bazaj valoroj, kaj socia politiko surbaze de ili, ol iu konkreta sistemo.
Tiasence por mi Kubo nepre ne estas socialismo, ĉar mankas demokratio, estas terura rasismo kontruax la afrikdevenaj kubanoj (la plimulto!), oni ne respektas bazajn homajn rajtojn de la kubanoj. Samtempe el aliaj vidpunktoj la kuba sistemo pli respektas bazajn bezonojn de la enloĝantaro je edukado kaj sansistemo, ol la plimulto de evolulandoj.
Ĉu estas vero, kion la televido diras?
Ĝenerale la televidkanaloj de la mondo ne nepre celas montri la veron pri io ajn Se vi celas kelkajn elsendojn pri Kubo ... dependas. Estas pli bonaj, pli objektivaj elsendoj, kaj pli antaŭjuĝoplenaj. Dependas, kiun vi spektas.
Kion vi pensas pri Fidel Castro?
Li estas definitive diktatoro. Eble li havis pozitivan rolon fine de la 50-aj, komence de la 60-aj jaroj, sed ekde kiam li estas diktatoro, lia rolo certe estas negativa.
Ĉu la Kubanoj estas libera?
Kompreneble, ke ne. Preskaŭ ĉiuj bazaj homaj liberecoj mankas al ili, la libreco por esprimi sin, por vojaĝi, por kuniĝi, por elekti siajn gvidantojn, eĉ por paroli kun eksterlandanoj (!), do, ili neniukaze estas liberaj.
Mendacapote (Переглянути профіль) 26 березня 2007 р. 17:44:22
yenitza (Переглянути профіль) 28 квітня 2007 р. 05:25:25
Mendacapote:Tute ĝusta kaj ekvilibrigita opinio!saluton mendacapote!
mi amas Vin! kisetoj
Marly (Переглянути профіль) 30 квітня 2007 р. 03:53:40
Abelardo, vi kaj via edzino faris bonegan priskribon pri Kubo rilate al vivmaniero de la loĝantoj, libereco, socialismo, edukad- kaj san-sistemoj. Mi ŝatus scii ĉu post la malsano de Fidel Castro kaj la konsekvenca direktado de lia frato Raul Castro, io nova aŭ malsama okazis en Kubo. Ĉu ĉio daŭras kiel antaŭe? Ĉu io plibonigis? Ĉu io malplibonigis?
manu_fr (Переглянути профіль) 3 травня 2007 р. 20:47:28
Marly:Saluton al ĉiuj(Vamos bien !)
Abelardo, vi kaj via edzino faris bonegan priskribon pri Kubo rilate al vivmaniero de la loĝantoj, libereco, socialismo, edukad- kaj san-sistemoj. Mi ŝatus scii ĉu post la malsano de Fidel Castro kaj la konsekvenca direktado de lia frato Raul Castro, io nova aŭ malsama okazis en Kubo. Ĉu ĉio daŭras kiel antaŭe? Ĉu io plibonigis? Ĉu io malplibonigis?
fartas bone !
wein100 (Переглянути профіль) 6 травня 2007 р. 15:49:19
Mi ne povas memorigi kiam mi aŭdi laste iom de aŭ pri Kubo.
(mia unua texto en Esperanto )
horsto (Переглянути профіль) 6 травня 2007 р. 20:27:26
wein100:En Germanio (germana televido), oni ne aŭdi multe pri Kubo. Mi ne scias kielMi gratulas vin pri via unua mesaĝo!
Mi ne povas memorigi kiam mi aŭdi laste iom de aŭ pri Kubo.
(mia unua texto Esperanto )