Messages: 63
Language: Esperanto
Gradski (User's profile) September 16, 2006, 9:47:35 PM
RiotNrrd (User's profile) September 17, 2006, 12:46:06 AM
Tamen, mi ne kredas ke Kubo havas demokration. Se tiu estas bona aŭ malbona...? Eble demokratio estus malbona por Kubo. Eble demokratio estos bona por Kubo, post Kastro. Mi ne scias.
Mi ankaŭ ne scias kial Usono ankoraŭ traktas Kubon kiel malamiko. Ĉar Kubo estas komunisto? Komunismo timigas Usonon antaŭ 50 jaroj, sed nun kial ni devus esti tima? Estas stulta.
Mi scias ke ĉiuj esperantistoj povus esti amikoj, demokratio aŭ ne.
Gradski (User's profile) September 17, 2006, 3:39:41 AM
Pri la temo ke esperantistaj povas esti amikoj mi akordas kun vi.
danila458 (User's profile) September 17, 2006, 7:14:51 PM

erinja (User's profile) September 25, 2006, 9:25:35 PM
Mi diras tion tiel ke vi sciu ke mi ne estas dekstremulo kiu simple malamas komunismon senpense, aŭ io tia.
Tion dirite, mi ne nomus kubon demokratio. Kiam miloj da homoj mortas por eskapi sian landon, laŭ mi tio estas problemo. Kaj evidente tiu lando ne estas demokratio, alie tiuj homoj povus resti en sia lando, pace esprimi sian opinion, kaj ŝanĝi la registaron per sia voĉdono.
Oni enkarcerigas homojn kiuj laboras por homaj rajtoj, kelkfoje mortigas politikajn kontraŭulojn. Do ŝajnas al mi ke jes, se vi estas unu homo kiu ne havas ajnan povon, mi kredas ke vi povas esprimi vian opinion. Sed se vi kreas organizon da homoj kiuj samopinias kiel vi, kaj vi ĉiuj protestas ian registaran agon, mi pensas ke vi finiĝos en karcero por 20 jaroj. Estas multaj organizoj kiuj dokumentas tiajn agojn de la kuba registaro - Amnesty International, Human Rights Watch, ktp. Kaj tiuj organizoj ankaŭ kritikegas Usonon, do oni ne pensu ke Usono iel "aĉetis" ilin kaj devigis ilin diri malbonaĵojn pri Kubo!
No Angel (User's profile) September 29, 2006, 3:40:27 PM
Rhea (User's profile) October 5, 2006, 2:23:32 PM
erinja:Pri ŝanĝi la registraron: Ni en germanujo de 1995 havis unue konservativa registraro, poste sociala-demokrata registraro kaj nun ni havas granda koalicio de ambaŭ.
Tion dirite, mi ne nomus kubon demokratio. Kiam miloj da homoj mortas por eskapi sian landon, laŭ mi tio estas problemo. Kaj evidente tiu lando ne estas demokratio, alie tiuj homoj povus resti en sia lando, pace esprimi sian opinion, kaj ŝanĝi la registaron per sia voĉdono.
Neniu ŝanĝis. La mallaboraco kaj la malriĉeco de popolo unuflanke kaj la riĉeco kaj profito de monopoloj aliaflanke kreskis. Kion fari, se mi volas alia politiko?
Ĉu la registraron vere regi, aŭ la monopoloj?
Mi ne pensas ke estas demando pri havi aŭ ne havi la eblecon por voĉdoni. Mi pensas ke estas demando kiel "cui bono" - por kies gajno agas registraro?
Mi ne kredas ke en Kubo estas Socialismo. Mi ne pensas ke ekzistas komunisma axu socialisma lando.
Mi pensas ke vere socialisma lando havus la gvidfrazo: servi al popolo
piteredfan (User's profile) October 11, 2006, 2:05:14 AM

Saluton,
Mi konsentas al opinio de Rhea. En Britujo ni havas tri politikajn partiojn kiuj diras tute samon. Tio estas ĉar la sama malmulto da riĉuloj financas ĉiujn. La permeso de nur unu partio ankaŭ ne estas demokratia. Socialistoj povas opinii malsame kaj kial ne baloti por decidi estonton. Por socialista demokratio, delegatoj devas esti forpelindaj se ili ne plaĉas al la populo.
Ni memoru ke antaŭ la kuba revolucio la lando regiĝas de diktaturo Batista kaj la Mafiuloj. La Mafiuloj en Usono jam volas reposedi Kubon. Multaj eksstalinistaj landoj nun estas regitaj de rabistaj kapitalistoj. Kiel oni diras en Britujo, "el fritilo en fajron."
Amike,
Peter de Londono
AlfRoland (User's profile) March 13, 2007, 8:28:11 PM
Kiam Usono post la revolucio ne plu povis gajni profitojn el la Kubanaj entreprenoj ili ekblokadis la landon kaj Kubo estis devigata serĉi helpon de Sovetunio. Verŝajne helpon je tre alta prezo. Mia kredo estas ke sen la blokado eble Kubo evoluiĝis en alian direkton. Estas malfacile establi demokration kiam la landon konstante minacis Usono, same kiel ili intervenis kaj renversis la elektitan prezidanton Allende en Ĉilio, kaj dum longa tempo apogis generalo Franco en Hispanio. Usono ĉiam apogis reĝimojn kiuj gajnis la proprajn interesojn - demokratio aŭ ne.
Vera demokratio postulas plurajn partiojn, sed kiam internaciaj kapitalistoj, elektitaj de neniuj, havas la realan povon, ĉu do estas demokratio?
Mendacapote (User's profile) March 14, 2007, 12:27:20 AM
Pensu. Pensu!!!