目次へ

la konjunkcio 'as'

EldanarLambetur,2008年8月3日の

メッセージ: 10

言語: Esperanto

EldanarLambetur (プロフィールを表示) 2008年8月3日 4:16:59

Mi estas penanta traduki frazo:

'He sat with his back against the damp wall as he shivered.'

Mi havas

'Li sidis kun lia dorso kontrau la malseka muro (as) li tremetis'

Kio estas la vorto 'as' en Esperanto, en tio situacio, kiam 'as' estas konjunkcio?

Dankon..

nebwahs (プロフィールを表示) 2008年8月3日 5:30:33

Mi uzus la vorton "dum", simple signifas la anglan vorton "while"

Do: 'Li sidis kun lia dorso kontrau la malseka muro dum li tremetis'

Kaj angle: 'He sat with his back against the damp wall while he shivered.'

RiotNrrd (プロフィールを表示) 2008年8月3日 7:50:31

'Li sidis kun lia dorso kontraŭ la malseka muro tremetante.'

Rohan (プロフィールを表示) 2008年8月3日 8:00:19

Saluton!

Mi uzus 'sia' anstataŭ 'lia', 'malseketa' anstataŭ 'malseka' (damp v/s wet), kaj 'tremetante'.

Do jen mia traduko:

'Li sidis kun sia dorso kontraŭ la malseketa muro tremetante.'

aŭ eĉ

'Tremetante, li sidis kun sia dorso kontraŭ la malseketa muro.'

mnlg (プロフィールを表示) 2008年8月3日 10:06:12

Rohan:'Li sidis kun sia dorso kontraŭ la malseketa muro tremetante.'
Fakte, "sia" estas forprenebla.

Taciturn_ (プロフィールを表示) 2008年8月3日 14:03:44

mnlg:
Rohan:'Li sidis kun sia dorso kontraŭ la malseketa muro tremetante.'
Fakte, "sia" estas forprenebla.
"Sia" estas tute akceptebla kaj unu nur korekta.

mnlg (プロフィールを表示) 2008年8月3日 16:02:08

De tiu ekzempla frazo, la vorto "sia" estas forprenebla kaj la signifo ankoraŭ bonus. Mi klare skribis forprenebla kaj ne forprenenda.

EldanarLambetur (プロフィールを表示) 2008年8月3日 18:39:12

Dankon! Tio estis tre helpema!

Ankaŭ, mi estis dironta 'therefore' en tio ĉi respondo, sed, qio estas la diferenco inter 'do' kaj 'tial'? senkulpa.gif

Dankon!

mnlg (プロフィールを表示) 2008年8月3日 19:03:15

EldanarLambetur:qio estas la diferenco inter 'do' kaj 'tial'?
(kiu estas la diferenco...)

Oni tion diskutis lastatempe en ĉi tiu fadeno.

Miland (プロフィールを表示) 2008年8月3日 19:42:11

'Tial' ĉiam sekvas kialon. 'Do' estas relative neformala kaj povas sekvi iun ajn rilatan, ekz

'Ni manĝu en restoracio.'
'Sed pluvas.'
'Nu, do, ni manĝu hejmen.'

Ĉi tie 'do' signifas 'tiaokaze'.

Jen paĝo en PMEG kun aldonaj uzoj:
http://www.bertilow.com/pmeg/gramatiko/e-vortecaj_...

Parenteze, mi tradukus 'He sat with his back against the wall' per 'Li sidis kun la dorso kontraŭ la muro.'

先頭にもどる