前往目錄

Ĉu oni povas ŝanĝi finaĵojn de participoj al adverboj?

貼文者: Nala_Cat15, 2020年3月2日

訊息: 47

語言: Esperanto

Vinisus (顯示個人資料) 2020年3月16日下午4:00:04

Mi elektis lin kiel prezidanto.= Mi kiel prezidanto elektis lin. Mi estas prezidanto

Mi elektis lin kiel prezidanton = Mi elektis lin kiel oni elektas prezidanton. Nun li estas prezidanto.

Esperanto estas facile lernebla, ne tiom! ridulo.gif

StefKo (顯示個人資料) 2020年3月16日下午4:27:52

Vinisus:Mi elektis lin kiel prezidanto.= Mi kiel prezidanto elektis lin. Mi estas prezidanto

Mi elektis lin kiel prezidanton = Mi elektis lin kiel oni elektas prezidanton. Nun li estas prezidanto.

Esperanto estas facile lernebla, ne tiom! ridulo.gif
"Elekti" estas dusenca tial miskompreno okazadas. Tial PIV donas la rimarkon:
"
Povas iufoje okazi konfuzo inter la sencoj 1 k 2, kiam temas pri personoj; oni tiam neprigu la duan sencon per «balote» aŭ «voĉdone».
"
Do, se ni volas eviti la miskomprenon ni devas skribi precize: "Mi voĉdone elektis lin prezidanto".

Vinisus (顯示個人資料) 2020年3月16日下午6:42:08

Mia ekzemplo rilatas al korelativo kiel,

Mi voĉdone elektis lin prezidanto; (prezidanto estas predikativo substantivo de la pronomo li)

4 trovoj en Lingvaj Respondoj, Zamenhof, 1889-1913

nta komplemento, sed al la subjekto de la frazo. “Mi elektis lin kiel prezidanto” signifas: “mi elekt
lin en tia maniero, en kia prezidanto elektas”. “Mi elektis lin kiel prezidanton” signifas: “kiel on
e la elektota estu prezidanto, ni povas diri: aŭ “mi elektis lin kiel prezidanton”, aŭ “mi elektis li
(= ke li estu prezidanto), sed ni ne povas diri “mi elektis lin kiel prezidanto”, ĉar tiam la senco

StefKo (顯示個人資料) 2020年3月17日上午7:54:02

Vinisus:Mia ekzemplo rilatas al korelativo kiel,

Mi voĉdone elektis lin prezidanto; (prezidanto estas predikativo substantivo de la pronomo li)

4 trovoj en Lingvaj Respondoj, Zamenhof, 1889-1913

nta komplemento, sed al la subjekto de la frazo. “Mi elektis lin kiel prezidanto” signifas: “mi elekt
lin en tia maniero, en kia prezidanto elektas”. “Mi elektis lin kiel prezidanton” signifas: “kiel on
e la elektota estu prezidanto, ni povas diri: aŭ “mi elektis lin kiel prezidanton”, aŭ “mi elektis li
(= ke li estu prezidanto), sed ni ne povas diri “mi elektis lin kiel prezidanto”, ĉar tiam la senco
Ordigu vian skribaĵon ĉar oni ne povas kompreni ĝin!

Metsis (顯示個人資料) 2020年3月17日下午12:07:36

Vinisus:simila al ata kaj ita estas senfina milito.
Se laŭ via opinio la frazo
 
  • Li vidis la ludantan knabon.
signifas, ke ĉiufoje, kiam li vidas la knabon, la knabo estas ludanta, kiel do oni esprimas, ke ĉi-momente, nun, kiam li vidas la knabon, tiu ludas. Kiam li vidos la knabon sekvan fojon, ekz. morgaŭ, povas esti, ke la knabo ne plu ludas?

Vinisus (顯示個人資料) 2020年3月17日下午2:22:27

4 trovoj en Lingvaj Respondoj, Zamenhof, 1889-1913

nta komplemento, sed al la subjekto de la frazo. “Mi elektis lin kiel prezidanto” signifas: “mi elekt
lin en tia maniero, en kia prezidanto elektas”. “Mi elektis lin kiel prezidanton” signifas: “kiel on
e la elektota estu prezidanto, ni povas diri: aŭ “mi elektis lin kiel prezidanton”, aŭ “mi elektis li
(= ke li estu prezidanto), sed ni ne povas diri “mi elektis lin kiel prezidanto”, ĉar tiam la senco

Ordigu vian skribaĵon ĉar oni ne povas kompreni ĝin

Mi ne povas ordigi tian skribaĵon, ĉar ĝin mi prenis el "Tekstaro de Esperanto. Ĉu vi uzas Tekstaron?

Mi trovis la rompitan botelo = sed mi surpriziĝis, ĉar mi ne sciis, ke ĝi estis rompita.

Mi trovis la rompitan botelon = mi jam sciis, ke ĝi estis rompita.

nornen (顯示個人資料) 2020年3月17日下午3:14:03

"Mi trovis la rompitan botelo" estu miascie "Mi trovis la botelon rompita".

Kion mi trovis? Botelon.
Kia mi trovis gxin? Rompita.

Metsis (顯示個人資料) 2020年3月17日下午3:37:37

nornen:"Mi trovis la rompitan botelo" estu miascie "Mi trovis la botelon rompita".

Kion mi trovis? Botelon.
Kia mi trovis gxin? Rompita.
Ankaŭ miascie mi ĉi-okaze estas rompita.

Vinisus, de kie en Tekstro vi trovis tiun ekzemplon pri la botelo?

nornen (顯示個人資料) 2020年3月17日下午4:05:04

Metsis:
nornen:"Mi trovis la rompitan botelo" estu miascie "Mi trovis la botelon rompita".

Kion mi trovis? Botelon.
Kia mi trovis gxin? Rompita.
Ankaŭ miascie mi ĉi-okaze estas rompita
https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/specialaj_pris...

Tikla kaj neklara afero.

Vinisus (顯示個人資料) 2020年3月17日下午4:14:56

La ekzemplo pri botelo mi trovis en la libro. Esperanto sem mestre (Esperanto sen gvidanto). Sed en tekstaro vi devas skribi sur la serĉilo, kaj ĝi trovos por vi. Tekstaro estas paĝaro de Bertilo Wennergren. Kiam mi dubas pri kelkaj afero rilate al Esperanto mi konsultas ĝin. ridulo.gif

回到上端