Đi đến phần nội dung

Ĉu oni povas ŝanĝi finaĵojn de participoj al adverboj?

viết bởi Nala_Cat15, Ngày 02 tháng 3 năm 2020

Tin nhắn: 47

Nội dung: Esperanto

Nala_Cat15 (Xem thông tin cá nhân) 17:57:12 Ngày 02 tháng 3 năm 2020

Ekzemple, ĉu la jenaj estas ekvivalentaj? mi onte iris = mi irontis = mi estis ironta..... Ŝajnas laŭlogike sed verŝajne neoficala esperanto

Nala_Cat15 (Xem thông tin cá nhân) 03:34:38 Ngày 03 tháng 3 năm 2020

La ĝusta titolo estas “ ĉu oni povas ŝanĝi participajn finaĵojn al adverboj”

Metsis (Xem thông tin cá nhân) 12:40:39 Ngày 03 tháng 3 năm 2020

Ne.

Nek verbajn nek participajn finaĵojn oni povus uzi kiel memstarajn vortojn. Alivorte ne eblas diri ekz.
 
  • *Mi os tion* (erare iel laŭ la angla modelo I will do that) sed "Mi faros tion".
  • *Mi ontas tion* (erare iel laŭ la angla modelo I will be doing that) sed "Mi estas faronta tion"
PIV konstatas pri -ont/
PIV:
Suf., prezentanta la plenumanton de procezo pli frue ol ties plenumiĝo (t.n. «de aktiva futura part.»)
kaj pri -onte
PIV:
Responda adv., uzebla nur, kiam la plenumanto de la procezo estas esprimata per la subjekto de la prop.
Mi preferas pensi tiel, ke la participaj formoj estas adjektivoj kaj kiam ĉi tiuj "adjektivoj" priskribas verbojn, oni uzas adverban formon.
 
  • La arbo estas falinta (The tree is fallen).
  • Mi estas ironta (I am in state of going to go).
  • Sed enironte en la hotelon la junulino subite haltis. (But while at the state of entering the hotel…)

Nala_Cat15 (Xem thông tin cá nhân) 17:59:04 Ngày 03 tháng 3 năm 2020

Metsis:
...memstaraj vortojn....
Kial ne uzi akuzativon kun "memestaraj"

Nala_Cat15 (Xem thông tin cá nhân) 17:59:29 Ngày 03 tháng 3 năm 2020

Parenteze dankon pro la respondo

Metsis (Xem thông tin cá nhân) 20:39:39 Ngày 03 tháng 3 năm 2020

Nala_Cat15:
Metsis:
...memstaraj vortojn....
Kial ne uzi akuzativon kun "memestaraj"
Mia misskribo.

Vinisus (Xem thông tin cá nhân) 23:14:41 Ngày 08 tháng 3 năm 2020

Se la adverbo rilatas al la subjekto kompreneble oni povas, kial ne?

Metsis (Xem thông tin cá nhân) 07:22:39 Ngày 09 tháng 3 năm 2020

Vinisus,

La originala demando temas pri, ĉu oni povas ŝanĝi participajn finaĵojn al adverboj, ekz. "Mi estis ironta → Mi onte iris". La adverboj en la espa estas tre forte asociitaj kun la verboj, pli forte ol en multaj aliaj lingvoj. Kvankam oni teorie povas deŝiri la participan finaĵon de "ironta" al memstara participo "onte", en praktiko tio ne eblas, kion PIV konstatas. Kiel tiu deŝiro eblus, kiam temas pri la subjekto, en la ekzemplo "mi"?

sudanglo (Xem thông tin cá nhân) 10:48:52 Ngày 09 tháng 3 năm 2020

Nala, kvankam oni povas diri ekz. Mi ade diris ke si ne faru, sed ... (sufikso adverbigita), mi devas konsenti kun Metsis ke memstara adverbigo de 'ont' ne eblas.

Fronte al Mi onte iris , mi tuj sentas la mankon de antaŭanta verba ideo.

sergejm (Xem thông tin cá nhân) 11:47:56 Ngày 09 tháng 3 năm 2020

inte estas abunde uzata en traduko de Nokta patrolo de Sergey Lukjanenko - eble, tio estas ne bona traduko, tamen estas tiel.

Quay lại