去目錄頁

Aatinopʻaal

nornen, 2020年3月3日

讯息: 5

语言: Esperanto

nornen (显示个人资料) 2020年3月3日下午8:03:25

Inspirite de Esperanto kaj de Slovianski, mi mem klopodas mensan eksperimenton:
Kiel aspektus Esperanto, se Zamenhof ne estus eŭropano?
Kiel aspektus zona helplingvo (komperabla al Slovianski) en Mezameriko?

Jen vi povas vidi miajn ideojn, kaj -bonvole- ne prenu ilin tro serioze.

Zam_franca (显示个人资料) 2020年3月3日下午9:42:43

Estas tre bela retejo! Ĉu vi faris ĝin vi mem sole?

Prave : ne estas facila lingvo por la hindeŭrop-lingvanoj ridulo.gif
Tamen mi pensas, ke tio estas interesa afero.


* ie vi skribis "finiĝass", atentu.

nornen (显示个人资料) 2020年3月4日下午7:14:21

Koran dankon pro viaj komentoj.
ie vi skribis "finiĝass", atentu
Dankon. Ankoraŭ mankas multe da laboro de plibonigo.
Ĉu vi faris ĝin vi mem sole?
Jes. Mankas ankoraŭ adapto al malgrandaj ekranoj.
Prave : ne estas facila lingvo por la hindeŭrop-lingvanoj
Ĉu vi povus doni al mi unu ekzemplo, pri kiu vi opinias, ke ĝi malfaciligas la lernadon al hindeŭrop-lingvanoj?

Zam_franca (显示个人资料) 2020年3月4日下午10:29:17

Ĉu vi povus doni al mi unu ekzemplo, pri kiu vi opinias, ke ĝi malfaciligas la lernadon al hindeŭrop-lingvanoj?
La vortfarado (mi volas diri, tio, kio estas en la sekcio "Propozicioj" de la unua leciono), la nekutima elizio...
Sed mi certas, ke per forta volo tiu lingvo ja lerneblas pli-malpli rapide, ĉefe se ni komparas kun la naturaj majaj lingvoj.

Jxusteno (显示个人资料) 2020年3月5日上午4:52:13

Interesa lingvo ridulo.gif

回到上端