Į turinį

Oni laŭfundamente pruvis ke la pronomo "ri", uzata por priparoli personon sendepende de ties sekso, ne estas kontraŭfundamenta!

Jxusteno, 2020 m. kovas 13 d.

Žinutės: 86

Kalba: Esperanto

Zam_franca (Rodyti profilį) 2020 m. balandis 6 d. 07:44:10

Jxusteno:Kial estas pluraj hieroglifoj por la sama pronomo "tā"?
Ĉar se mi bone memoras, estas la ina "tā", la vira "tā" kaj alia "tā" (eble por bestoj - mi ja ne memoras).
Laŭ mi:
ideografiaĵoj > hieroglifoj

Miamense, hieroglifoj estas egiptaĵoj!

Frano (Rodyti profilį) 2020 m. balandis 6 d. 07:49:44

Jxusteno:Jes. Cetere en la kvara gramatika regulo estas dirite: " The cardinal numerals do not change their forms for the different cases. They are: unu (1), du (2), tri (3), kvar (4), kvin (5), ses (6), sep (7), ok (8), naŭ (9), dek (10), cent (100), mil (1000). "
Sed tio ne signifas ke oni ne rajtas uzi la numeralojn undeciliono, duodeciliono, tredeciliono, kvatuordeciliono, kvindeciliono, seksdeciliono, septendeciliono, oktodeciliono, novemdeciliono, vigintiliono, centiliono ktp.
Ŝajnas ke en Esperantujo nur estimata sinjoro Bertilo Wennergren kompetentas pri ili. Ne nur AV sed eĉ PIV ne konas ilin.
Ordinara e-isto ekaŭdinte tiujn "cent ili ono", "tre deci li ono" verŝajne konfuziĝos, ruĝiĝos kaj finfine balbutos: "Bonvolu pardoni, mi ne komprenas vian lingvon. Ĉu vi povus ripeti la samon sed nun en Esperanto".

Jxusteno (Rodyti profilį) 2020 m. balandis 6 d. 07:51:00

Zam_franca:
Jxusteno:Kial estas pluraj hieroglifoj por la sama pronomo "tā"?
Ĉar se mi bone memoras, estas la ina "tā", la vira "tā" kaj alia "tā" (eble por bestoj - mi ja ne memoras).
Laŭ mi:
ideografiaĵoj > hieroglifoj

Miamense, hieroglifoj estas egiptaĵoj!
Prave, dankon.

Jxusteno (Rodyti profilį) 2020 m. balandis 6 d. 07:53:03

Fran:Ŝajnas ke en Esperantujo nur estimata sinjoro Bertilo Wennergren kompetentas pri ili. Ne nur AV sed eĉ PIV ne konas ilin.
Ordinara e-isto ekaŭdinte tiujn "cent ili ono", "tre deci li ono" verŝajne konfuziĝos, ruĝiĝos kaj finfine balbutos: "Bonvolu pardoni, mi ne komprenas vian lingvon. Ĉu vi povus ripeti la samon sed nun en Esperanto".
Ĉu vi aŭdacas moki Lian Akademianan Moŝton?

Frano (Rodyti profilį) 2020 m. balandis 6 d. 08:09:41

Kettu:Ni simple devas aldoni pronomon. Aferoj povas ŝanĝiĝi kun la tempo.
Jes, ni ne nur rajtas, sed eĉ devas uzi novajn neoficialajn vortojn (kiel alie Akademio oficialigis ilin?).
Sed restas "teoria" demando. Ĉu aldono de "ri" tuŝas aŭ ne tuŝas nian netuŝeblan Fundamenton.
("Tuŝu ĝin nur la Mefisto")

Frano (Rodyti profilį) 2020 m. balandis 6 d. 08:28:29

Jxusteno:Ĉu vi aŭdacas moki Lian Akademianan Moŝton?
Grandaj estas pekoj miaj.
Serioze, ĉu laŭ Fundamento "ci" estas propra pronomo aŭ ne?

Jxusteno (Rodyti profilį) 2020 m. balandis 6 d. 08:54:58

Frano:
Jxusteno:Ĉu vi aŭdacas moki Lian Akademianan Moŝton?
Grandaj estas pekoj miaj.
Serioze, ĉu laŭ Fundamento "ci" estas propra pronomo aŭ ne?
Pentu.
Ĝi estas propra pronomo, tiel same kiel nul, miliono, miliardo ktp estas numeraloj, kvankam ili ne estas menciitaj en la kvara regulo.

flanke (Rodyti profilį) 2020 m. balandis 6 d. 08:55:17

Zam_franca:
Jxusteno:Kial estas pluraj hieroglifoj por la sama pronomo "tā"?
Ĉar se mi bone memoras, estas la ina "tā", la vira "tā" kaj alia "tā" (eble por bestoj - mi ja ne memoras).
Laŭ mi:
ideografiaĵoj > hieroglifoj

Miamense, hieroglifoj estas egiptaĵoj!
La vira "tā" estas "他",la ina "tā" estas "她",kaj la alia "tā" estas "它".Iliaj elparoloj estas samaj.

flanke (Rodyti profilį) 2020 m. balandis 6 d. 09:13:02

Jxusteno:Kial estas pluraj hieroglifoj por la sama pronomo "tā"?
Ĉi tie,la vira "tā" estas "他",la maldekstra parto "亻" de "他" signifas homon/viron/knabon.Kaj la maldekstra parto "女" de la ina "tā"(“她”) singnifas virinon/knabinon.Tamen,la dekstra parto de "他" aŭ "她",estas "也",kiu signifas "ankaŭ".
Kaj la alia "tā" estas "它" (Esperante:Ĝi),ĝia sura parto "宀"(Pinjino:mián) signifas pridomajn aferojn.Kaj ĝia suba parto "匕"(Pinjino:bǐ) signifas ponardon.Tamen la ĉina skribo "它" ne estas pri domo aŭ ponardo.Ankaŭ ĉinoj pensas,ke t.e. stranga aŭ interesa.
Per ŝanĝi iun parton de ĉina skribo,vi povas ŝanĝi ĝian signifon.

Jxusteno (Rodyti profilį) 2020 m. balandis 6 d. 09:33:12

flanke:
Zam_franca:
Jxusteno:Kial estas pluraj hieroglifoj por la sama pronomo "tā"?
Ĉar se mi bone memoras, estas la ina "tā", la vira "tā" kaj alia "tā" (eble por bestoj - mi ja ne memoras).
Laŭ mi:
ideografiaĵoj > hieroglifoj

Miamense, hieroglifoj estas egiptaĵoj!
La vira "tā" estas "他",la ina "tā" estas "她",kaj la alia "tā" estas "它".Iliaj elparoloj estas samaj.
Sed kiel oni skribas tiun "tā" se oni parolas pri nek pure ina, nek pure vira persono?

Atgal į pradžią