关闭的
最多显示 500 条消息。
Ŝercoj
从 StefKo, 2020年3月17日
讯息: 501
语言: Esperanto
Jxusteno (显示个人资料) 2020年3月29日上午9:25:30
sergejm:La ŝtelisto mortas, se li provas malfermi la ŝrankon.O kej, do, ŝtelisto povas morti se ŝi provas malfermi tian defendilon.
Estas interparolo de kunstruisto de tia ŝrankoj kaj lia lernanto.
StefKo (显示个人资料) 2020年3月29日下午7:26:59
Jxusteno:Kaj ne "defendo kontraŭ ŝtelisto"?sergejm:Ha, bone, eble estus utile skribi disde por evitigi miskomprenojn.Jxusteno:de havas multajn signifojn, ĉi-tie de = fromsergejm:– Kun tia defendo de ŝtelisto eĉ pantofloj ne restos!Ĉu "defendo de ŝtelisto" ĉi tie signifas defendon *far* ŝtelisto aŭ defendon *na* ŝtelisto?
– Kalkulu dum horo, kion necesas ŝanĝi, por ke la pantofloj tamen restu!
Jxusteno (显示个人资料) 2020年3月29日下午7:41:47
StefKo:"...kontraŭ ŝtelisto" ankaŭ al mi persone ŝajnas tute bona (eble eĉ pli bona).Jxusteno:Kaj ne "defendo kontraŭ ŝtelisto"?sergejm:Ha, bone, eble estus utile skribi disde por evitigi miskomprenojn.Jxusteno:de havas multajn signifojn, ĉi-tie de = fromsergejm:– Kun tia defendo de ŝtelisto eĉ pantofloj ne restos!Ĉu "defendo de ŝtelisto" ĉi tie signifas defendon *far* ŝtelisto aŭ defendon *na* ŝtelisto?
– Kalkulu dum horo, kion necesas ŝanĝi, por ke la pantofloj tamen restu!
StefKo (显示个人资料) 2020年3月30日上午10:08:42
Policisto haltas unu suspektan viron kaj demandas lin:
– Ĉu vi drinkis?
– Jes, kun italo. Spirblovi?
– Ne! Forigu!
sergejm (显示个人资料) 2020年3月31日上午4:18:54
– Al ŝajnas aŭ ŝi tamen ne tro similas al novnaskito?
(Plia respondoj)
– Rusoj havas bonan frazon: ĉi tie sen duonlitro vi ne komprenos – diras onta bopatrino. (La frazo aludas pli vodko.)
– Panjo!
– Da teo, mia kara, da bona angla teo. Kion vi pensis? Ĉi tie estas infano, finfine!
StefKo (显示个人资料) 2020年4月2日上午11:17:19
Mi petas vin, Sinjoro Dio, elpelu tiun kronaviruson! Mi tre petas vin! Mi tre petas vin! Kiam mi mortos kaj estos en la cielo, mi jam estos tia adolta, mi estos maljuna, tiam mi venos al Vi kaj mi brakumos Vin karese pro tio ke Vi elpelis tiun kronaviruson!
Tie vi povas rigardi tiun filmeton, enhavantan ŝian alvokon kaj la peton (pole) :
https://www.messenger.com/t/zbigniew.niemirski
PS. "cielo" skribita cele. Tiaj infanoj anstataŭ ĉ diras c.
StefKo (显示个人资料) 2020年4月4日下午9:13:15
– Joĉjo, kio estas kunekzistanta malsano? – Edzino demandas sian edzon aŭdinte mesaĝon pri kronaviruso.
– Edzino – respondas la edzo.
StefKo (显示个人资料) 2020年4月9日下午6:14:05
Al rabeno alvenas unu judo kaj demandas lin:
– Rebe, diru al mi, kio estas eterno?
– Eterno, mia filo, vere estas nur unu momento – respondas la rabeno.
– Bonege! – diras la judo – Do pruntu al mi 100 zlotojn, por momento.
– Post momento – respondas la saĝulo.
sergejm (显示个人资料) 2020年4月10日下午7:06:54
StefKo (显示个人资料) 2020年4月11日下午2:35:53
Sur la strato de Zamenhof estis vendejo de silko, kies posedanto estis Jonaŝ Lampo. Apude estis vendejo, ankaŭ de silko, de alia silkkomercisto Ariel Lampo, neniu lia parenco, cetere. Tiel okazis ke la edzino de Ariel, Toŭba, komencis kokri sian edzon kun tiu Jonaŝ, konkurenculo, cetere. Ĉi Jonaŝ, lamentante, iras al rabeno por li revoku al ordo la pekan edzinon. La rabeno alvokas Toŭban.
– Toŭba, vi ne havas rezonon? Por kio vi komplikiĝas vian vivon? Kia diferenco estas – unu Lampo kaj dua Lampo? Unu silkkomercisto kaj dua silkkomercisto. Diru, kia estas la senco?
Toŭba responde al tio:
– Vi scias, rebe, estas lampoj pendantaj kaj lampoj starantaj.