Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Ŝercoj

de StefKo, 2020-marto-17

Mesaĝoj: 501

Lingvo: Esperanto

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-marto-29 09:25:30

sergejm:La ŝtelisto mortas, se li provas malfermi la ŝrankon.
Estas interparolo de kunstruisto de tia ŝrankoj kaj lia lernanto.
O kej, do, ŝtelisto povas morti se ŝi provas malfermi tian defendilon.

StefKo (Montri la profilon) 2020-marto-29 19:26:59

Jxusteno:
sergejm:
Jxusteno:
sergejm:– Kun tia defendo de ŝtelisto eĉ pantofloj ne restos!
– Kalkulu dum horo, kion necesas ŝanĝi, por ke la pantofloj tamen restu!
Ĉu "defendo de ŝtelisto" ĉi tie signifas defendon *far* ŝtelisto aŭ defendon *na* ŝtelisto?
de havas multajn signifojn, ĉi-tie de = from
Ha, bone, eble estus utile skribi disde por evitigi miskomprenojn.
Kaj ne "defendo kontraŭ ŝtelisto"?

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-marto-29 19:41:47

StefKo:
Jxusteno:
sergejm:
Jxusteno:
sergejm:– Kun tia defendo de ŝtelisto eĉ pantofloj ne restos!
– Kalkulu dum horo, kion necesas ŝanĝi, por ke la pantofloj tamen restu!
Ĉu "defendo de ŝtelisto" ĉi tie signifas defendon *far* ŝtelisto aŭ defendon *na* ŝtelisto?
de havas multajn signifojn, ĉi-tie de = from
Ha, bone, eble estus utile skribi disde por evitigi miskomprenojn.
Kaj ne "defendo kontraŭ ŝtelisto"?
"...kontraŭ ŝtelisto" ankaŭ al mi persone ŝajnas tute bona (eble eĉ pli bona).

StefKo (Montri la profilon) 2020-marto-30 10:08:42

Ununura vakcino kontraŭ la kronoviruso

Policisto haltas unu suspektan viron kaj demandas lin:
– Ĉu vi drinkis?
– Jes, kun italo. Spirblovi?
– Ne! Forigu!

sergejm (Montri la profilon) 2020-marto-31 04:18:54

Malluma magiisto konatigas siajn gepatrojn kun sesjara filino kaj fianĉino-sukubo, kiu ne estas patrino de la filino.
– Al ŝajnas aŭ ŝi tamen ne tro similas al novnaskito?
(Plia respondoj)
– Rusoj havas bonan frazon: ĉi tie sen duonlitro vi ne komprenos – diras onta bopatrino. (La frazo aludas pli vodko.)
– Panjo!
– Da teo, mia kara, da bona angla teo. Kion vi pensis? Ĉi tie estas infano, finfine!

StefKo (Montri la profilon) 2020-aprilo-02 11:17:19

Peto de 4-jara knabineto al Dio pri elpelo de la kronaviruso.

Mi petas vin, Sinjoro Dio, elpelu tiun kronaviruson! Mi tre petas vin! Mi tre petas vin! Kiam mi mortos kaj estos en la cielo, mi jam estos tia adolta, mi estos maljuna, tiam mi venos al Vi kaj mi brakumos Vin karese pro tio ke Vi elpelis tiun kronaviruson!

Tie vi povas rigardi tiun filmeton, enhavantan ŝian alvokon kaj la peton (pole) :
https://www.messenger.com/t/zbigniew.niemirski

PS. "cielo" skribita cele. Tiaj infanoj anstataŭ ĉ diras c.

StefKo (Montri la profilon) 2020-aprilo-04 21:13:15

Edzino – malsano?

– Joĉjo, kio estas kunekzistanta malsano? – Edzino demandas sian edzon aŭdinte mesaĝon pri kronaviruso.
– Edzino – respondas la edzo.

StefKo (Montri la profilon) 2020-aprilo-09 18:14:05

Pri momento (malnova juda ŝerco)

Al rabeno alvenas unu judo kaj demandas lin:
Rebe, diru al mi, kio estas eterno?
– Eterno, mia filo, vere estas nur unu momento – respondas la rabeno.
– Bonege! – diras la judo – Do pruntu al mi 100 zlotojn, por momento.
– Post momento – respondas la saĝulo.

sergejm (Montri la profilon) 2020-aprilo-10 19:06:54

Legu "La fino de l'Eterno" - libron de alia judo, Isaak Azimov.

StefKo (Montri la profilon) 2020-aprilo-11 14:35:53

Ankoraŭfoje pri lampoj...

Sur la strato de Zamenhof estis vendejo de silko, kies posedanto estis Jonaŝ Lampo. Apude estis vendejo, ankaŭ de silko, de alia silkkomercisto Ariel Lampo, neniu lia parenco, cetere. Tiel okazis ke la edzino de Ariel, Toŭba, komencis kokri sian edzon kun tiu Jonaŝ, konkurenculo, cetere. Ĉi Jonaŝ, lamentante, iras al rabeno por li revoku al ordo la pekan edzinon. La rabeno alvokas Toŭban.
– Toŭba, vi ne havas rezonon? Por kio vi komplikiĝas vian vivon? Kia diferenco estas – unu Lampo kaj dua Lampo? Unu silkkomercisto kaj dua silkkomercisto. Diru, kia estas la senco?
Toŭba responde al tio:
– Vi scias, rebe, estas lampoj pendantaj kaj lampoj starantaj.

Reen al la supro