ورود به محتوا

Misuzo de eo-vortoj subinflue de nacilingvaj ŝablonoj

از IgorSokoloff, 15 آوریل 2020

پست‌ها: 27

زبان: Esperanto

SlavikDze (نمایش مشخصات) 18 ژانویهٔ 2023،‏ 9:41:09

Helpe de vort-serĉilo mi trarigardis rakontaron "Vere aŭ fantazie" kaj konstatis, ke Claude Piron, kiu sendube estis sufiĉe sperta kaj kompetenta esperantisto, uzis la vorton "foje" nur en la signifo "unu-foje"; kaj por la nocio "de tempo al tempo" li uzus ĝuste la vorton "foj-foje".
Supozeblas tamen, ke inter nunaj esperantistoj haveblas ne malmulte da individuoj, por kiuj pli preferindas ne klareco, sed nebuleco. Nu, tute kompreneblas, ke al tiuj obskuremaj personoj eĉ akademianoj ne povas malpermesi plu uzi "foje" anstataŭ "foj-foje"...
Samkiel erare uzi la vorton "kredi" en la signifo "supozi/opinii", la vorton "reflekti" en la signifo "pensi/mediti", kaj tiel plu...
Samkiel obstine tajpi literon "x" anstataŭ diakritaĵoj, kiuj facile uzeblas en komputiloj kaj smartfonoj sen iuj permesoj kaj adaptado.
🍄🍄🍄🍄🍄

Metsis (نمایش مشخصات) 18 ژانویهٔ 2023،‏ 12:48:58

@SlavikDze

Jes, vi pravas.
  • foje = unu fojon
  • kelkfoje, kelkafoje = de tempo al tempo
  • plurfoje = plurajn fojojn
Mi pensas, ke nuntempe multaj lernas Esperanton per Duolingo kaj post la kurso tie kaj poste erare supozas, ke ili posedas la lingvon. Ĉi tial mi ĉiam emfazas, ke unue lernu per la kurso La Teorio Nakamura kaj poste utiligu aliajn rimedojn por konservi vian nivelon kaj plivastigi vian vortprovizon.

SlavikDze (نمایش مشخصات) 25 مارس 2023،‏ 12:58:20

Spite al kvazaŭ kompetenta opinio de kelkaj kvazaŭ spertaj kolegoj, la verbo "trafi" povas rilati ne nur al iuj pafaĵoj aŭ aliaj objektoj, atingantaj celitajn punktojn, sed ankaŭ al homoj, animaloj, partoj de korpo kaj diversaj senanimaj aĵoj, kiuj neatendite aŭ intence ektrovas sin en iu loko aŭ situacio.
--------------------
Jen kelkaj ekzemploj el tekstoj de L. Zamenhof:
Trafi de Scilo al Ĥaribdo.
Trafi per la vizaĝo en koton.
Fluis sur lipoj, sed en buŝon ne trafis.
Li trafis el sub pluvo en riveron.
Kredeble ĝi antaŭ ĉio kurus en la policejon kaj demandus en la fako por perditaj objektoj, ĝis ĝi fine trafus en la hospitalon.
--------------------
Kaj el aliaj verkaĵoj/tradukaĵoj:
Sed feliĉe, ĉe sunsubiro, ni trafis en uraganon...
Do, mi trafis ree en la sak-straton.
(Vojaĝo al Kazohinio)
Se Elli restos ĉi tie, en la palaco, ŝi neniam trafos en Kansason.
(Magiisto de Smeralda Urbo)
Hiksosoj, asirianoj, persoj — multaj strebadis dum jarmiloj trafi en fekundan kaj riĉan Egiptujon.
(Tais el Ateno)
Dum unuaj tagoj post nia alveno en Nov-Jorkon ni nepre trafis la 42-an straton.
— Se ili estas sendiuloj, ili ne trafos paradizon, — diris la baptisto firmvoĉe, — ili pereos.
(Unueraĝa Usono)
Ankaŭ ŝi unuafoje trafis en la nul-spacon.
(Horo de Bovo)
Iom post iom iĝadis pli malvarme, kvazaŭ vere la taĉmento trafis en profundan, humidan subteraĵon.
(La Granda Arko)

Altebrilas (نمایش مشخصات) 25 مارس 2023،‏ 23:19:22

Ekzemploj similaj al la viaj efektive aperas en PV, sed ankaux la mencion "tr" (transitiva), kio signifas, ke la verbo postulas akuzativan komplementon. Tio aspektas kontrauxdire.

SlavikDze (نمایش مشخصات) 26 مارس 2023،‏ 9:11:08

Nu, se eĉ Lazar Markovič permesis al si mem uzi la verbon "trafi" kun prepozicioj, tion tute certe povas fari ĉiuj esperantistoj, inkluzive dubemajn "alte-brilulojn".
🤔🤔🤔🤔🤔

SlavikDze (نمایش مشخصات) 11 آوریل 2023،‏ 19:07:05

Dezirindas, ke angla-lingvaj esperantistoj atentu, ke la eo-vortoj "sakri" kaj "ĵuri" ne estas plenaj sinonimoj de la angla vorto "swear".
La verbo "sakri" signifas nur ofendi/damni/blasfemi, uzante aĉajn vortojn.
Kaj la verbo "ĵuri" signifas nur "promesi aŭ atesti ion je la nomo de iu aŭ io sankta".
🧐🧐🧐🧐🧐

SlavikDze (نمایش مشخصات) 8 مهٔ 2023،‏ 16:53:11

Bonvolu atenti, karaj kolegoj, ke eo-vorto "aĝa" ne sinonimas al la vortoj "olda/maljuna", samkiel la franca vorto "âgé" kaj la angla "aged".
"Aĝa" signifas nur "havanta ian aĝon", sed oni povas uzi la kunmetaĵojn "grandaĝa/profundaĝa" sinonime al la vortoj "olda/maljuna" kaj "âgé/aged".

بازگشت به بالا