Misuzo de eo-vortoj subinflue de nacilingvaj ŝablonoj
글쓴이: IgorSokoloff, 2020년 4월 15일
글: 27
언어: Esperanto
SlavikDze (프로필 보기) 2023년 1월 18일 오전 9:41:09
Supozeblas tamen, ke inter nunaj esperantistoj haveblas ne malmulte da individuoj, por kiuj pli preferindas ne klareco, sed nebuleco. Nu, tute kompreneblas, ke al tiuj obskuremaj personoj eĉ akademianoj ne povas malpermesi plu uzi "foje" anstataŭ "foj-foje"...
Samkiel erare uzi la vorton "kredi" en la signifo "supozi/opinii", la vorton "reflekti" en la signifo "pensi/mediti", kaj tiel plu...
Samkiel obstine tajpi literon "x" anstataŭ diakritaĵoj, kiuj facile uzeblas en komputiloj kaj smartfonoj sen iuj permesoj kaj adaptado.
🍄🍄🍄🍄🍄
Metsis (프로필 보기) 2023년 1월 18일 오후 12:48:58
Jes, vi pravas.
- foje = unu fojon
- kelkfoje, kelkafoje = de tempo al tempo
- plurfoje = plurajn fojojn
SlavikDze (프로필 보기) 2023년 3월 25일 오후 12:58:20
--------------------
Jen kelkaj ekzemploj el tekstoj de L. Zamenhof:
Trafi de Scilo al Ĥaribdo.
Trafi per la vizaĝo en koton.
Fluis sur lipoj, sed en buŝon ne trafis.
Li trafis el sub pluvo en riveron.
Kredeble ĝi antaŭ ĉio kurus en la policejon kaj demandus en la fako por perditaj objektoj, ĝis ĝi fine trafus en la hospitalon.
--------------------
Kaj el aliaj verkaĵoj/tradukaĵoj:
Sed feliĉe, ĉe sunsubiro, ni trafis en uraganon...
Do, mi trafis ree en la sak-straton.
(Vojaĝo al Kazohinio)
Se Elli restos ĉi tie, en la palaco, ŝi neniam trafos en Kansason.
(Magiisto de Smeralda Urbo)
Hiksosoj, asirianoj, persoj — multaj strebadis dum jarmiloj trafi en fekundan kaj riĉan Egiptujon.
(Tais el Ateno)
Dum unuaj tagoj post nia alveno en Nov-Jorkon ni nepre trafis la 42-an straton.
— Se ili estas sendiuloj, ili ne trafos paradizon, — diris la baptisto firmvoĉe, — ili pereos.
(Unueraĝa Usono)
Ankaŭ ŝi unuafoje trafis en la nul-spacon.
(Horo de Bovo)
Iom post iom iĝadis pli malvarme, kvazaŭ vere la taĉmento trafis en profundan, humidan subteraĵon.
(La Granda Arko)
Altebrilas (프로필 보기) 2023년 3월 25일 오후 11:19:22
SlavikDze (프로필 보기) 2023년 3월 26일 오전 9:11:08
🤔🤔🤔🤔🤔
SlavikDze (프로필 보기) 2023년 4월 11일 오후 7:07:05
La verbo "sakri" signifas nur ofendi/damni/blasfemi, uzante aĉajn vortojn.
Kaj la verbo "ĵuri" signifas nur "promesi aŭ atesti ion je la nomo de iu aŭ io sankta".
🧐🧐🧐🧐🧐
SlavikDze (프로필 보기) 2023년 5월 8일 오후 4:53:11
"Aĝa" signifas nur "havanta ian aĝon", sed oni povas uzi la kunmetaĵojn "grandaĝa/profundaĝa" sinonime al la vortoj "olda/maljuna" kaj "âgé/aged".