メッセージ: 12
言語: Esperanto
Gleb_ (プロフィールを表示) 2020年8月25日 13:01:03
nornen (プロフィールを表示) 2020年8月25日 15:34:49
Zam_franca (プロフィールを表示) 2020年8月25日 16:08:32
nornen:En kiu vortaro vi trovis la vorton "darfi"?Mi mem trovis ĝin nek en la Reta-vortaro, nek en PIV 2020, sed en la vortaro "Esperanto-english" de bab.la: https://en.bab.la/dictionary/esperanto-english/dar...
Zam_franca (プロフィールを表示) 2020年8月25日 16:15:09
Laŭ mi, oni povas simpligi la aferon jenamaniere:
"kapabli" = "to be able to"
"rajti" = "to have the right to", "to be entitled to"
"povi" = "to can"
Gleb_ (プロフィールを表示) 2020年8月25日 18:24:02
nornen:En kiu vortaro vi trovis la vorton "darfi"?En Esperanta-rusa vortaro de lernu)
Gleb_ (プロフィールを表示) 2020年8月25日 18:38:30
Zam_franca:Ĝi estas vere malofte uzata. Fakte vi instruis ĝin al mi. Mi persone rekomendas, ke vi uzu "kapabli", "rajti" kaj "povi" anstataŭe.Unue mi pensis, ke ''darfi'' estas simila kun ''dürfen'' en la germana. Dankegon, sed mi ankoraŭ ne komprenis, kio estas diferenca inter ''to can'' kaj ''to be able to''. Me ĉiam pensis, ke en la angla tioj estas sama, sed eble mi eraras.
Laŭ mi, oni povas simpligi la aferon jenamaniere:
"kapabli" = "to be able to"
"rajti" = "to have the right to", "to be entitled to"
"povi" = "to can"
Zam_franca (プロフィールを表示) 2020年8月25日 19:57:33
Gleb_:Laŭ mi, tiuj du anglaj vortoj estas ege similaj, tamen ne samaj. Mi samopinias, ke estas malfacile kompreni la precizan malsamecon inter ili.Zam_franca:Ĝi estas vere malofte uzata. Fakte vi instruis ĝin al mi. Mi persone rekomendas, ke vi uzu "kapabli", "rajti" kaj "povi" anstataŭe.Unue mi pensis, ke ''darfi'' estas simila kun ''dürfen'' en la germana. Dankegon, sed mi ankoraŭ ne komprenis, kio estas diferenca inter ''to can'' kaj ''to be able to''. Me ĉiam pensis, ke en la angla tioj estas sama, sed eble mi eraras.
Laŭ mi, oni povas simpligi la aferon jenamaniere:
"kapabli" = "to be able to"
"rajti" = "to have the right to", "to be entitled to"
"povi" = "to can"
sergejm (プロフィールを表示) 2020年8月25日 21:16:02
eoru.ru:- havas markon 'tre dube'
darf/i vt оч.сомнит. мочь (иметь разрешение
= havi permeson); прим. обычно в этом значении употребляется очень близкий по смыслу глагол rajti.
nornen (プロフィールを表示) 2020年8月25日 21:22:03
povi ≈ мочь
rajti [evitinde: darfi] ≈ иметь право / иметь разрешение
kapabli ≈ быть способным / быть в состоянии
Metsis (プロフィールを表示) 2020年8月27日 7:45:23
Vi pravas, ke estas pluraj vortoj, kiuj surface aperas esti samsignifaj.
povi
La verbo povi havas tri signifojn:
- havi la forton, lertecon aŭ kapablon, necesan por fari ion
- havi la rajton, la potencon necesan, por fari ion
- havi la permeson, la eblecon fari ion
Estas la adjektivo kapabla kaj ties derivaĵo estas la verbo kapabli kun la senco de povi (1).
rajti
Estas la substantivo rajto kaj ties derivaĵo estas la verbo rajti kun la senco de povi (2).
permesi
Estas la verbi permesi kun la senco de povi (3).
*darfi*
Ĉar la verbo povi havas tiom multe da sencoj, oni decidis, ke en la lingvo Ido la verbo "povar" (= povi en Esperanto) havas nur sencon de povi (1). Por la rajta aŭ permesa senco oni kreis la verbon "darfar" el la germana dürfen. Kelkaj pruntis tiun verbon al Esperanto, en kiu la infinitivo kompreneble estas *darfi*. Ĉar oni jam povas specifi per kapabli, rajti aŭ permesi, ne ekzistas bezono por *darfi*.