去目錄頁

Kio estas diferenco inter vortaj "povi", "darfi" kaj "kapabli"?

Gleb_, 2020年8月25日

讯息: 12

语言: Esperanto

Gleb_ (显示个人资料) 2020年8月25日下午1:01:03

Mi estos ĝojega, se iu diros min pri diferenco de tiuj vortoj, ĉar mi ne komprenas ĝin tute!

nornen (显示个人资料) 2020年8月25日下午3:34:49

En kiu vortaro vi trovis la vorton "darfi"?

Zam_franca (显示个人资料) 2020年8月25日下午4:08:32

nornen:En kiu vortaro vi trovis la vorton "darfi"?
Mi mem trovis ĝin nek en la Reta-vortaro, nek en PIV 2020, sed en la vortaro "Esperanto-english" de bab.la: https://en.bab.la/dictionary/esperanto-english/dar...

Zam_franca (显示个人资料) 2020年8月25日下午4:15:09

Ĝi estas vere malofte uzata. Fakte vi instruis ĝin al mi. Mi persone rekomendas, ke vi uzu "kapabli", "rajti" kaj "povi" anstataŭe.

Laŭ mi, oni povas simpligi la aferon jenamaniere:
"kapabli" = "to be able to"
"rajti" = "to have the right to", "to be entitled to"
"povi" = "to can"

Gleb_ (显示个人资料) 2020年8月25日下午6:24:02

nornen:En kiu vortaro vi trovis la vorton "darfi"?
En Esperanta-rusa vortaro de lernu)

Gleb_ (显示个人资料) 2020年8月25日下午6:38:30

Zam_franca:Ĝi estas vere malofte uzata. Fakte vi instruis ĝin al mi. Mi persone rekomendas, ke vi uzu "kapabli", "rajti" kaj "povi" anstataŭe.

Laŭ mi, oni povas simpligi la aferon jenamaniere:
"kapabli" = "to be able to"
"rajti" = "to have the right to", "to be entitled to"
"povi" = "to can"
Unue mi pensis, ke ''darfi'' estas simila kun ''dürfen'' en la germana. Dankegon, sed mi ankoraŭ ne komprenis, kio estas diferenca inter ''to can'' kaj ''to be able to''. Me ĉiam pensis, ke en la angla tioj estas sama, sed eble mi eraras.

Zam_franca (显示个人资料) 2020年8月25日下午7:57:33

Gleb_:

Laŭ mi, tiuj du anglaj vortoj estas ege similaj, tamen ne samaj. Mi samopinias, ke estas malfacile kompreni la precizan malsamecon inter ili.

sergejm (显示个人资料) 2020年8月25日下午9:16:02

eoru.ru:
darf/i vt оч.сомнит. мочь (иметь разрешение
= havi permeson); прим. обычно в этом значении употребляется очень близкий по смыслу глагол rajti.
- havas markon 'tre dube'

nornen (显示个人资料) 2020年8月25日下午9:22:03

Eble, tre eble:

povi ≈ мочь
rajti [evitinde: darfi] ≈ иметь право / иметь разрешение
kapabli ≈ быть способным / быть в состоянии

Metsis (显示个人资料) 2020年8月27日上午7:45:23

Gleb,

Vi pravas, ke estas pluraj vortoj, kiuj surface aperas esti samsignifaj.

povi

La verbo povi havas tri signifojn:
  • havi la forton, lertecon aŭ kapablon, necesan por fari ion
  • havi la rajton, la potencon necesan, por fari ion
  • havi la permeson, la eblecon fari ion
kapabli

Estas la adjektivo kapabla kaj ties derivaĵo estas la verbo kapabli kun la senco de povi (1).

rajti

Estas la substantivo rajto kaj ties derivaĵo estas la verbo rajti kun la senco de povi (2).

permesi

Estas la verbi permesi kun la senco de povi (3).

*darfi*

Ĉar la verbo povi havas tiom multe da sencoj, oni decidis, ke en la lingvo Ido la verbo "povar" (= povi en Esperanto) havas nur sencon de povi (1). Por la rajta aŭ permesa senco oni kreis la verbon "darfar" el la germana dürfen. Kelkaj pruntis tiun verbon al Esperanto, en kiu la infinitivo kompreneble estas *darfi*. Ĉar oni jam povas specifi per kapabli, rajti aŭ permesi, ne ekzistas bezono por *darfi*.

回到上端