Al la enhavo

Pingveno iras en trinkejon...

de davidwelsh, 2008-aŭgusto-16

Mesaĝoj: 26

Lingvo: Esperanto

davidwelsh (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-16 22:44:24

Pingveno iras en trinkejon kaj demandas al la servisto:

"Ĉu vi vidis mian fraton?"

La servisto respondas:

"Mi ne scias. Kiel li aspektas?"

davidwelsh (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-16 23:01:37

Vere plaĉas al mi "iras en trinkejon" ŝercoj, sed la plejparto da tiujn kiujn mi konas nur funkcias angle... Ĉu aliaj konas tiuspecajn ŝercojn kiuj funkcias Esperante? Mi havas unu pliridulo.gif

Anaso iras en trinkejon kaj demandas al la servisto:

"Ĉu vi havas iujn vinberojn?"

"Bedaŭrinde ne" responas la servisto. "Provu la fruktvendejon en la apuda strato."

"Bone" diras la anaso, kaj eliras.

La sekvan tagon revenas la anaso en la trinkejon kaj demandas al la servisto:

"Ĉu vi havas iujn vinberojn?"

"Ne" responas la servisto. "Tiu estas trinkejo. Ni havas trinkaĵojn, iom da ŝipsojn kaj nuktojn, sed neniujn fruktojn."

"Ho, mi komprenas" diras la anaso, kaj eliras.

La sekvan tagon revenas la anaso en la trinkejon kaj demandas denove al la servisto:

"Ĉu vi havas iujn vinberojn?"

La servisto nun vere koloriĝas kaj diras:

"Por la tria damna fojo NE - ni ne havas, kaj neniam havos, vinberojn en ĉi tiu trinkejo. Kaj se vi revenos unu fojo pli petante vinberaĉojn mi najlos vian diablan bekon al la muro! Komprenita!?!"

"Ho, mi pardonpetas" respondas la anaso, kaj eliras.

La sekvan tagon revenas la anaso en la trinkejon kaj demandas al la servisto:

"Ĉu vi havas iujn najlojn?"

"Ne, kial?" respondas la konfuzita servisto.

"Ĉu vi havas iujn vinberojn?"

Hispanio (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-17 00:38:52

Eble ĉi tio ne estos ridiga, sed mi rakontas:

Ŝarko iras en trinkejon kaj diras al la servisto:

"Mi volas trinki homan sangon".

La servisto respondas:

"Sed ĉi tie ni ne havas homan sangon".

"Do, kio vi estas? Ĉu vi ne estas homo?"

"Mi ŝajnas homon, sed mi estas ŝarko kiu faris la estetikan kirurgion por ŝajni homon".

tomasoavro (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-17 19:29:42

davidwelsh&Hispanio:...iras en trinkejon...
Ne en temo... Laŭ mi se oni uzas prepozicion (en) uzado de akuzativon (-n) estas eraro...
Krom se ĝuste pri tio temas ke frazo estu ne gramatika...

diogotux (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-17 19:50:49

Hispanio:Eble ĉi tio ne estos ridiga
Ho, vi tute malpravas. HAHhahah

Mi ankaŭ ŝatas tiajn ŝercojn.

Ankaŭ la sensencajn ŝercojn mi ŝatas:

"Filo al patro:

-- Patro, donu al mi biciklon?
-- Kial karulo? Vi jam havas fenestron!
-- Do neniam plu mi manĝos ovtorton!"

Ĉi tiun sekvan eĉ pli bonan:

"Papago frakasis kruron"

Hispanio (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-17 20:11:36

tomasoavro:
davidwelsh&Hispanio:...iras en trinkejon...
Ne en temo... Laŭ mi se oni uzas prepozicion (en) uzado de akuzativon (-n) estas eraro...
Krom se ĝuste pri tio temas ke frazo estu ne gramatika...
Esprimo:
Mi iras en trinkejo (mi multe da tempo estis ĉi tie)

Mi iras en trinkejon (antaŭ momento mi estis ekster sed nun mi estas en ĝi).

diogotŭ: Ankaŭ la sensencajn ŝercojn mi ŝatas:

"Filo al patro:

-- Patro, donu al mi biciklon?
-- Kial karulo? Vi jam havas fenestron!
-- Do neniam plu mi manĝos ovtorton!"

Ĉi tiun sekvan eĉ pli bonan:

"Papago frakasis kruron"
Bedaŭrinde mi konas neniun sensencan ŝercon, sed tioj, kiojn vi rakontis, estas tre bonaj rido.gif

dobri (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-18 16:25:19

tomasoavro:
davidwelsh&Hispanio:...iras en trinkejon...
Ne en temo... Laŭ mi se oni uzas prepozicion (en) uzado de akuzativon (-n) estas eraro...
Krom se ĝuste pri tio temas ke frazo estu ne gramatika...
Bonvolu malfermi iun E-lernolibron. Kelkaj prepozicioj havas du signifojn: ili montras aŭ lokon aŭ direkton. Kiel skribas Hispanio: Mi iras en trinkejo - tio laŭ mi signifas, ke mi ne sidas en trinkejo, sed promenas tra ĝi. Se mi simple multe da tempo pasis tie, tiam mi preferus skribi: Mi estas en trinkejo.
Mi iras en trinkejon - signifas, ke mi vere iras tien. Eble mi ankoraŭ troviĝas surstrate, sed mi iras en trinkejon. Se mi jam troviĝas ene, tiam mi skribus: Mi iris en trinkejon. Ĉu klare?

mastro Jano (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-18 19:15:02

dobri:

Estas klare. Tion skribus vi. Mi skribus, mi venis en trinkejon.

tomasoavro (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-18 20:26:49

Vi ĉiuj pravas... Tio signifas ke mi daŭre ne estas progresanto. Eble bone - tro frue por kabei rido.gif Akuzativo post "en" signifas "movado en direkto", sed mi preferas uzi "al" sen akuzativo, ĉar ĝi estas simila al pole... Oni diras ke tamen estas signifa diferenco inter "en"+"-n" kaj "al", sed nekomprenebla por mi.

Pola ekvivalento de "Pingveno iras en trinkejon" estas "virinaĉo venas al doktoro", ekz.:

Virinaĉo venas al doktoro,
kaj doktoro ankaŭ havas biciklon.
[/i]

Virinaĉo venas al doktoro,
kaj doktoro troviĝas en Irlando.
[/i]

Kutime sensenca kaj ne ĉiam tute sal.gif

Miland (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-18 20:49:25

davidwelsh:.. ŝipsojn kaj nuktojn
Mi opinias ke vi mistajpis, volante diri ĉipsojn kaj nuksojn.

Reen al la supro