Pingveno iras en trinkejon...
viết bởi davidwelsh, Ngày 16 tháng 8 năm 2008
Tin nhắn: 24
Nội dung: Esperanto
davidwelsh (Xem thông tin cá nhân) 22:44:24 Ngày 16 tháng 8 năm 2008
"Ĉu vi vidis mian fraton?"
La servisto respondas:
"Mi ne scias. Kiel li aspektas?"
davidwelsh (Xem thông tin cá nhân) 23:01:37 Ngày 16 tháng 8 năm 2008
Anaso iras en trinkejon kaj demandas al la servisto:
"Ĉu vi havas iujn vinberojn?"
"Bedaŭrinde ne" responas la servisto. "Provu la fruktvendejon en la apuda strato."
"Bone" diras la anaso, kaj eliras.
La sekvan tagon revenas la anaso en la trinkejon kaj demandas al la servisto:
"Ĉu vi havas iujn vinberojn?"
"Ne" responas la servisto. "Tiu estas trinkejo. Ni havas trinkaĵojn, iom da ŝipsojn kaj nuktojn, sed neniujn fruktojn."
"Ho, mi komprenas" diras la anaso, kaj eliras.
La sekvan tagon revenas la anaso en la trinkejon kaj demandas denove al la servisto:
"Ĉu vi havas iujn vinberojn?"
La servisto nun vere koloriĝas kaj diras:
"Por la tria damna fojo NE - ni ne havas, kaj neniam havos, vinberojn en ĉi tiu trinkejo. Kaj se vi revenos unu fojo pli petante vinberaĉojn mi najlos vian diablan bekon al la muro! Komprenita!?!"
"Ho, mi pardonpetas" respondas la anaso, kaj eliras.
La sekvan tagon revenas la anaso en la trinkejon kaj demandas al la servisto:
"Ĉu vi havas iujn najlojn?"
"Ne, kial?" respondas la konfuzita servisto.
"Ĉu vi havas iujn vinberojn?"
Hispanio (Xem thông tin cá nhân) 00:38:52 Ngày 17 tháng 8 năm 2008
Ŝarko iras en trinkejon kaj diras al la servisto:
"Mi volas trinki homan sangon".
La servisto respondas:
"Sed ĉi tie ni ne havas homan sangon".
"Do, kio vi estas? Ĉu vi ne estas homo?"
"Mi ŝajnas homon, sed mi estas ŝarko kiu faris la estetikan kirurgion por ŝajni homon".
tomasoavro (Xem thông tin cá nhân) 19:29:42 Ngày 17 tháng 8 năm 2008
davidwelsh&Hispanio:...iras en trinkejon...Ne en temo... Laŭ mi se oni uzas prepozicion (en) uzado de akuzativon (-n) estas eraro...
Krom se ĝuste pri tio temas ke frazo estu ne gramatika...
diogotux (Xem thông tin cá nhân) 19:50:49 Ngày 17 tháng 8 năm 2008
Hispanio:Eble ĉi tio ne estos ridigaHo, vi tute malpravas. HAHhahah
Mi ankaŭ ŝatas tiajn ŝercojn.
Ankaŭ la sensencajn ŝercojn mi ŝatas:
"Filo al patro:
-- Patro, donu al mi biciklon?
-- Kial karulo? Vi jam havas fenestron!
-- Do neniam plu mi manĝos ovtorton!"
Ĉi tiun sekvan eĉ pli bonan:
"Papago frakasis kruron"
Hispanio (Xem thông tin cá nhân) 20:11:36 Ngày 17 tháng 8 năm 2008
tomasoavro:Esprimo:davidwelsh&Hispanio:...iras en trinkejon...Ne en temo... Laŭ mi se oni uzas prepozicion (en) uzado de akuzativon (-n) estas eraro...
Krom se ĝuste pri tio temas ke frazo estu ne gramatika...
Mi iras en trinkejo (mi multe da tempo estis ĉi tie)
Mi iras en trinkejon (antaŭ momento mi estis ekster sed nun mi estas en ĝi).
diogotŭ: Ankaŭ la sensencajn ŝercojn mi ŝatas:Bedaŭrinde mi konas neniun sensencan ŝercon, sed tioj, kiojn vi rakontis, estas tre bonaj
"Filo al patro:
-- Patro, donu al mi biciklon?
-- Kial karulo? Vi jam havas fenestron!
-- Do neniam plu mi manĝos ovtorton!"
Ĉi tiun sekvan eĉ pli bonan:
"Papago frakasis kruron"
dobri (Xem thông tin cá nhân) 16:25:19 Ngày 18 tháng 8 năm 2008
tomasoavro:Bonvolu malfermi iun E-lernolibron. Kelkaj prepozicioj havas du signifojn: ili montras aŭ lokon aŭ direkton. Kiel skribas Hispanio: Mi iras en trinkejo - tio laŭ mi signifas, ke mi ne sidas en trinkejo, sed promenas tra ĝi. Se mi simple multe da tempo pasis tie, tiam mi preferus skribi: Mi estas en trinkejo.davidwelsh&Hispanio:...iras en trinkejon...Ne en temo... Laŭ mi se oni uzas prepozicion (en) uzado de akuzativon (-n) estas eraro...
Krom se ĝuste pri tio temas ke frazo estu ne gramatika...
Mi iras en trinkejon - signifas, ke mi vere iras tien. Eble mi ankoraŭ troviĝas surstrate, sed mi iras en trinkejon. Se mi jam troviĝas ene, tiam mi skribus: Mi iris en trinkejon. Ĉu klare?
tomasoavro (Xem thông tin cá nhân) 20:26:49 Ngày 18 tháng 8 năm 2008
Pola ekvivalento de "Pingveno iras en trinkejon" estas "virinaĉo venas al doktoro", ekz.:
Virinaĉo venas al doktoro,
kaj doktoro ankaŭ havas biciklon.[/i]
Virinaĉo venas al doktoro,
kaj doktoro troviĝas en Irlando.[/i]
Kutime sensenca kaj ne ĉiam tute
Miland (Xem thông tin cá nhân) 20:49:25 Ngày 18 tháng 8 năm 2008
davidwelsh:.. ŝipsojn kaj nuktojnMi opinias ke vi mistajpis, volante diri ĉipsojn kaj nuksojn.
davidwelsh (Xem thông tin cá nhân) 20:49:38 Ngày 18 tháng 8 năm 2008