Al la enhavo

Pingveno iras en trinkejon...

de davidwelsh, 2008-aŭgusto-16

Mesaĝoj: 26

Lingvo: Esperanto

davidwelsh (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-18 20:49:38

Se vi iras en la trinkejon, emfazas ke vi unue estas ekstere, kaj do iras tra la pordo.

Miland (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-18 20:55:27

tomasoavro:Laŭ mi se oni uzas prepozicion (en) uzado de akuzativon (-n) estas eraro....
La eraro estas la via. Memoru Gerda Malaperis (parto 8.1):
"Ĉu mi sekvu lin en la koridoron?"

tomasoavro (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-19 04:50:32

Miland:La eraro estas la via...
Vi pravas, sed kiomfoje mi devas konfesi mian kulpon? Jes, aliaj esperantistoj preferas "en" anstataŭ "al" - iritante al mi iomete.
davidwelsh:...iras tra la pordo.
Sed kio estas malbona en simpla frazo sube:
Pingveno eniras al trinkejo...[/i]?

davidwelsh (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-19 05:00:34

"Eniras trinkejon" mi pensas...

Docxjo (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-19 07:03:55

Sed plej grava ke poste Pingveno estas en trinkejo, ĉu? okulumo.gif

white knight (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-19 07:58:36

Saluton geamikoj!

Ĉu iu ajn povas diri al mi kio estas la diferenco inter "trinkejo" kaj "drinkejo" ? rido.gif

Miland (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-19 09:35:49

white knight:.. kio estas la diferenco inter "trinkejo" kaj "drinkejo" ?
Oni devas ne drinki (t.e. trinki troe) en trinkejo, se oni havas saĝon kaj estas ŝoforonta.
'Drinkejo' aspektas kiel aĉa trinkejo kie homoj kutime drinkas.

davidwelsh (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-29 15:10:35

Miland:
davidwelsh:.. ŝipsojn kaj nuktojn
Mi opinias ke vi mistajpis, volante diri ĉipsojn kaj nuksojn.
Jes, mi volis diri "nuksojn". "Ŝipsojn" male ne estis mistajpaĵo. Mi trovis tradukon en neniu vortaro, sed demandis al iu dum la IJK kiu diris ke la esperanta vorto estas "ŝipsoj"... Ĉu "ĉipsoj" estas sufiĉe standardigita esperanta vorto?

dobri (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-29 16:28:52

davidwelsh:
Jes, mi volis diri "nuksojn". "Ŝipsojn" male ne estis mistajpaĵo. Mi trovis tradukon en neniu vortaro, sed demandis al iu dum la IJK kiu diris ke la esperanta vorto estas "ŝipsoj"... Ĉu "ĉipsoj" estas sufiĉe standardigita esperanta vorto?
Jes, "ĉipsoj" troviĝas eĉ en PIV, kiel frititaj terpomaj lamenoj. Male "ŝipsoj" en PIV ne troviĝas. Vi havas malnovan vortaron.

Hispanio (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-29 16:37:46

dobri:Jes, "ĉipsoj" troviĝas eĉ en PIV, kiel frititaj terpomaj lamenoj. Male "ŝipsoj" en PIV ne troviĝas. Vi havas malnovan vortaron.
"ĉipsoj" ankaŭ troviĝas en la Granda Vortaro de Fernando de Diego.

Reen al la supro