目次へ

Pingveno iras en trinkejon...

davidwelsh,2008年8月16日の

メッセージ: 26

言語: Esperanto

davidwelsh (プロフィールを表示) 2008年8月18日 20:49:38

Se vi iras en la trinkejon, emfazas ke vi unue estas ekstere, kaj do iras tra la pordo.

Miland (プロフィールを表示) 2008年8月18日 20:55:27

tomasoavro:Laŭ mi se oni uzas prepozicion (en) uzado de akuzativon (-n) estas eraro....
La eraro estas la via. Memoru Gerda Malaperis (parto 8.1):
"Ĉu mi sekvu lin en la koridoron?"

tomasoavro (プロフィールを表示) 2008年8月19日 4:50:32

Miland:La eraro estas la via...
Vi pravas, sed kiomfoje mi devas konfesi mian kulpon? Jes, aliaj esperantistoj preferas "en" anstataŭ "al" - iritante al mi iomete.
davidwelsh:...iras tra la pordo.
Sed kio estas malbona en simpla frazo sube:
Pingveno eniras al trinkejo...[/i]?

davidwelsh (プロフィールを表示) 2008年8月19日 5:00:34

"Eniras trinkejon" mi pensas...

Docxjo (プロフィールを表示) 2008年8月19日 7:03:55

Sed plej grava ke poste Pingveno estas en trinkejo, ĉu? okulumo.gif

white knight (プロフィールを表示) 2008年8月19日 7:58:36

Saluton geamikoj!

Ĉu iu ajn povas diri al mi kio estas la diferenco inter "trinkejo" kaj "drinkejo" ? rido.gif

Miland (プロフィールを表示) 2008年8月19日 9:35:49

white knight:.. kio estas la diferenco inter "trinkejo" kaj "drinkejo" ?
Oni devas ne drinki (t.e. trinki troe) en trinkejo, se oni havas saĝon kaj estas ŝoforonta.
'Drinkejo' aspektas kiel aĉa trinkejo kie homoj kutime drinkas.

davidwelsh (プロフィールを表示) 2008年8月29日 15:10:35

Miland:
davidwelsh:.. ŝipsojn kaj nuktojn
Mi opinias ke vi mistajpis, volante diri ĉipsojn kaj nuksojn.
Jes, mi volis diri "nuksojn". "Ŝipsojn" male ne estis mistajpaĵo. Mi trovis tradukon en neniu vortaro, sed demandis al iu dum la IJK kiu diris ke la esperanta vorto estas "ŝipsoj"... Ĉu "ĉipsoj" estas sufiĉe standardigita esperanta vorto?

dobri (プロフィールを表示) 2008年8月29日 16:28:52

davidwelsh:
Jes, mi volis diri "nuksojn". "Ŝipsojn" male ne estis mistajpaĵo. Mi trovis tradukon en neniu vortaro, sed demandis al iu dum la IJK kiu diris ke la esperanta vorto estas "ŝipsoj"... Ĉu "ĉipsoj" estas sufiĉe standardigita esperanta vorto?
Jes, "ĉipsoj" troviĝas eĉ en PIV, kiel frititaj terpomaj lamenoj. Male "ŝipsoj" en PIV ne troviĝas. Vi havas malnovan vortaron.

Hispanio (プロフィールを表示) 2008年8月29日 16:37:46

dobri:Jes, "ĉipsoj" troviĝas eĉ en PIV, kiel frititaj terpomaj lamenoj. Male "ŝipsoj" en PIV ne troviĝas. Vi havas malnovan vortaron.
"ĉipsoj" ankaŭ troviĝas en la Granda Vortaro de Fernando de Diego.

先頭にもどる