Mergi la conținut

Interslavic language//Interslava lingvo//Medžuslovjansky jezyk

de KatjaMcFlores, 23 octombrie 2020

Contribuții/Mesaje: 445

Limbă: Esperanto

KatjaMcFlores (Arată profil) 20 septembrie 2021, 09:23:22

@StefKo
1. Nu, mi decidis, ke en MS-frazo la vort-kombinaĵo "kde jesi vzela" pli preferindas, ol "odkud iměješ".
2. Fakte, mi supozis, ke la verbon "věděti" oni konjugacias samkiel la verbon "pověděti", sed šajnas, ke estas aliel.
Tial Lana volonte ŝanĝas "věděju" je "věm".
====================
Kanto el SF-filmo "Moskvo-Kasiopeo":
https://youtu.be/VuGuOSRYNww
--------------------
Ночь прошла, будто прошла боль,
Спит земля, пусть отдохнет, пусть.
У Земли, как и у нас с тобой
Там, впереди, долгий, как жизнь, путь.

Я возьму этот большой мир,
Каждый день, каждый его час,
Если что-то я забуду,
Вряд ли звезды примут нас.
Если что-то я забуду,
Вряд ли звезды примут нас.

Я возьму щебет земных птиц,
Я возьму добрых ручьев плеск,
Я возьму свет грозовых зарниц,
Шепот ветров, зимний пустой лес...

Я возьму этот большой мир,
Каждый день, каждый его час,
Если что-то я забуду,
Вряд ли звезды примут нас.
Если что-то я забуду,
Вряд ли звезды примут нас.

Я возьму память земных верст,
Буду плыть в спелом, густом льне.
Там вдали, там, возле синих звезд
Солнце Земли будет светить мне.

Я возьму этот большой мир,
Каждый день, каждый его час,
Если что-то я забуду,
Вряд ли звезды примут нас.
Если что-то я забуду,
Вряд ли звезды примут нас.
--------------------
EO-versio:
(Tradukis Kirill Ŝvedov, Valentin Melnikov)

1. Pasis nokt' – kvazaŭ dolor' – for.
Dormas Ter' – daŭru kviet' pli.
Voj' sen fin' sekvos post la aŭror',
Kaj longa voj' pretas nun por mi.

Refreno:
Granda mond' restos kun mi plu,
ĉiu tag', ĉiu ties hor'.
[Steloj certe nin ne prenos,
se mi ion lasos for.] – 2foje

2. Sekvu min de vintra tag' frost',
Sekvu min de akvofal' bru',
Sekvu min de ĉerizarbo spros',
Boskosusur', de ĉielruĝ' lum'.
Refreno.

3. Sekvu min de l' patroland' bel',
Lulu min, kvazaŭ en mar', lin'.
En la kosm', apud alia stel',
Suno de l' Ter' benos per lum' min.
Refreno.

EO-karaokeo:
https://youtu.be/O4i58yYvUi4
--------------------
MS-versio:

Noč prošla, kak by prošla bolj,
Spi Zemja, neh' odpočne, neh'.
U Zemji, kak i u nas s toboj',
Tam v prědu je dolgy, kak žitje, putj.

Ja vozmu ovy veliky svět,
Každy denj, každu časinu,
Jestli něčto ja zabudu,
Jedva zvezdy prijmut nas.
Jestli něčto ja zabudu,
Jedva zvezdy prijmut nas.

Ja vozmu cvrkoty zemnyh ptic,
Ja vozmu dobryh jezer pljusk,
Ja vozmu blěsk blěskavic v noči,
Šepot větrov, pusty v zimu lěs.

Ja vozmu ovy veliky svět,
Každy denj, každu časinu,
Jestli něčto ja zabudu,
Jedva zvezdy prijmut nas.
Jestli něčto ja zabudu,
Jedva zvezdy prijmut nas.

Ja vozmu pamet zemnyh verst,
Budu plyvt' v zrělom, gustom lnu.
Tam v dalji, tam vodlě sinjih zvezd
Solnce Zemji bude lučit' mně.

Ja vozmu ovy veliky svět,
Každy denj, každu časinu,
Jestli něčto ja zabudu,
Jedva zvezdy prijmut nas.
Jestli něčto ja zabudu,
Jedva zvezdy prijmut nas.

IgorSokoloff (Arată profil) 20 septembrie 2021, 16:49:09

William Auld
---------------
Al mia amatino neesperantista

Eklerni esperanton vi evitas:
Tre bone, kara, scias mi la kaŭzon
De tio, ke vi kvazaŭ sentas naŭzon,
Kiam mi ion esperantan citas.

Ho jes! Ĉu kredas vi, ke mi ne vidas
Tiun subitan spasman spiropaŭzon?
Pri l' lingvo sentas vi ĵaluzotaŭzon,
Ke mian amon vi kun ĝi dividas!

Pripensu, kara: ĉu ne bone estus
Se pri la aferet' vi ne kontestus,
Sed entreprenus Zamenhof-ekzercojn?

Ĉar tiam vere vivus vi pli home,
Kaj sentus kun, ne kontraŭ mi – kaj krome,
Vi poste povus legi miajn versojn.
---------------
Mojej ljubimoj ne-esperantistkě

Učit' se Esperantu izběgaješ...
Nu, dobro, draga, znaju ja pričinu
Togo, že odčuvaješ kak by mlost ty,
Kogda cituju něčto esperantsko.

O da! Či ty mněvaješ, že ne vidžu
Tvoju spazmičnu pauzu v dyhanju?
K semu jezyku čuješ ty revnivost
Za to, že s njim moju ljubov ty děliš.

Pomysli, draga, ne bylo by lěpje,
Ak' bys ne osparjala ovo dělo,
No zamenhovsky stvor praktikovala?

Togda žila bys bolje ty člověčno
Byli byhmo zajedno, i pokromě,
Stihi moji smogla bys pročitati.

nornen (Arată profil) 21 septembrie 2021, 19:14:29

Či v poljskom jezyku je pravilo o tom, ktore imenniky mužskogo roda imajut –u v roditeljnom padežu (napriměr: stół → stołu), a ktore imajut –a (napriměr: nos → nosa)?

sergejm (Arată profil) 22 septembrie 2021, 05:00:36

Mi ne scias kiel en la pola, sed en la rusa ĉi tio estas restaĵo de arkaika 4a deklinacio:
Из лесу - el la arbaro, в лесу - en la arbaro.
Ordinara formo estas леса - de la arbaro, о лесе - pri la arbaro

В носу - en la nazo
Кровь из носу - laŭvorte 'sango el la nazo', sed ĉi tio signifas ke nepre necesas fari ion.

StefKo (Arată profil) 22 septembrie 2021, 07:48:37

La finaĵoj de la genitivo (en singularo, virgenro) estas:

1. Por substantivoj devivecaj:

a – por homoj kaj bestoj, escepte wół kaj bawół (esp. okso kaj bubalo)

2. Por substantivoj nedevivecaj:

a – por fakoj, mezuroj, grandaj nombroj (mil, miliono ktp.), monatoj, manĝilaro kaj potaro, markoj, iloj, fruktoj, propraj nomoj, fenomenoj, partoj de korpo.
u – por substantivoj abstraktaj kaj agregaj, materialoj, sigloj

Rimarkoj:

1. Ne ekzistas precizaj reguloj pri uzado de la finaĵoj.
2. Tio estas simpligo.
3. La finaĵo genitiva de substantivoj nedevivecaj estas ofte problema ankaŭ por poloj.
4. Pri nominativo stołu – en malnovpola estis stoła, nun estas stołu (kiel en la rusa лес – леса – лесу)

IgorSokoloff (Arată profil) 22 septembrie 2021, 08:55:20

Kanto pri obskura nokto, fajfantaj kugloj kaj amo al edzino:
https://youtu.be/xbtOqeR3-DI
---------------
Тёмная ночь

Тёмная ночь, только пули свистят по степи,
Только ветер гудит в проводах, тускло звёзды мерцают.
В тёмную ночь ты, любимая, знаю, не спишь
И у детской кроватки тайком ты слезу утираешь.

Как я люблю глубину твоих ласковых глаз,
Как я хочу к ним прижаться сейчас губами!
Тёмная ночь разделяет, любимая, нас,
И тревожная, чёрная степь пролегла между нами.

Верю в тебя, дорогую подругу мою,
Эта вера от пули меня тёмной ночью хранила…
Радостно мне, я спокоен в смертельном бою:
Знаю, встретишь с любовью меня, что б со мной ни случилось…

Смерть не страшна, с ней не раз мы встречались в степи…
Вот и сейчас надо мною она кружится.
Ты меня ждёшь и у детской кроватки не спишь,
И поэтому, знаю, со мной ничего не случится!
---------------
Malhela nokto

Malhela nokt'... Kaj nur kugloj fajfadas en step',
Kaj en dratoj zumadas nun vent', malklar' steloj briletas.
Dum tia nokt' vi ne dormas, sendub', amatin'
Kaj ĉe l' lito di nia infan' vi nun larmon forviŝas.

Estas amind' via ĉarma okul-profundec',
Tuŝus mi nun ĉi-okulojn per miaj lipoj.
Sed malhel' nokt' ja separas nun nin, amatin',
Kaj alarma, nigreca ĉi-step' inter ni nun sterniĝas.

Kredas mi, fakt', je vi, mia amat' amikin',
Tiu kredo en nokta obskur' gardas min kontraŭ kugloj...
Ĝojon sentant', mi trankvilas dum morta batal',
Ĉar, sendub', bonvenigos vi min, kia ajn sort' min trafos...

Ne timas mi morton, kiun mi vidis multfoj',
Kaj ĉi-moment' super mi ĝi obstine ŝvebas.
Sed vi sendorm' min atendas ĉe nia infan',
Kaj pro tio, sendube, al mi ja nenio okazos.
---------------
Temnotna noĉ

Temnotna noĉ... Toljko kulji svistajut v stepi,
Toljko větr šumi v provodah, skroz mglu zvezdy leskajut.
V temnotnu noĉ ty, ljibima, ja znaju, ne spiš
I u detskogo loža solzu skryto ty utiraješ.

Kak ja ljubju glubinu tvojih milyh očij,
Kak ja hoču jih dotknuti sejčas gubami.
No temna noč razděljaje nas, ljuba, na žalj,
I trevožna, i črna ova step protegnula s' medž' nami.

Věrju v tebe, prijateljku dragejšu moju,
Ova věra od kulji mene temnoj' nočju hranila...
Raduju s' ja, jesm spokojny ja v smrteljnom boju,
Znam, privětiš s ljubovju mene ty pri vsakom slučaju...

Smrt ne boju s', ju strěčal jesm ne raz už v stepi...
Vot i sejčas vodle mene ona kruži se.
No čekaš me i u detskogo loža ne spiš,
I tomu znaju ja, že ničto s mnoj' ne može sluči se.
---------------
Mult-lingva varianto de la kanto:
https://youtu.be/KJqjzXG4r5M

nornen (Arată profil) 22 septembrie 2021, 16:56:46

Dankon, StefKo, por via respondo.

StefKo:1. Ne ekzistas precizaj reguloj pri uzado de la finaĵoj.
Bedaŭrinde. Mi jam timadis tion.

nornen (Arată profil) 22 septembrie 2021, 17:03:47

sergejm:Mi ne scias kiel en la pola, sed en la rusa ĉi tio estas restaĵo de arkaika 4a deklinacio:
Из лесу - el la arbaro, в лесу - en la arbaro.
Ordinara formo estas леса - de la arbaro, о лесе - pri la arbaro

В носу - en la nazo
Кровь из носу - laŭvorte 'sango el la nazo', sed ĉi tio signifas ke nepre necesas fari ion.
Ĉu la menciita 4a deklinacio (mi ne konas la nombradon) estas la u-radikaj vortoj kiel "сꙑнъ, сꙑнѹ, сꙑнови, сꙑнъ, сꙑномь, о сꙑнѹ", kiuj jam dum la OES kuniĝis kun la o-deklinacio (градъ, града)?

sergejm (Arată profil) 22 septembrie 2021, 20:27:09

a-radikaj vortoj - nuna 1a deklinacio
o-radikaj vortoj - nuna 2a deklinacio
i-radikaj vortoj - nuna 3a deklinacio, vortoj de maskla genro nun deklicaciiĝas laŭ la 2a.
u-radikaj vortoj - inta 4a deklinacio, nun 2a deklinacio.
En la eklezia slava a-radika dekliacio estas la 2a, o-aj estas la unua, laŭ la tradicio de la antikva greka.

nornen (Arată profil) 22 septembrie 2021, 21:43:52

a-radikaj vortoj - nuna 1a deklinacio
o-radikaj vortoj - nuna 2a deklinacio
i-radikaj vortoj - nuna 3a deklinacio, vortoj de maskla genro nun deklicaciiĝas laŭ la 2a.
u-radikaj vortoj - inta 4a deklinacio, nun 2a deklinacio.
Dankon, nun mi scias. Kiel nomiĝas nuntempe la deklinacioj de la r-radikoj (мать), la s-radikoj (небо), la n-radikoj (имя), la v-radikoj (longa-u-radikoj) (церковь) kaj la nt-radikoj (щеня/щенок)?
En la eklezia slava a-radika dekliacio estas la 2a, o-aj estas la unua, laŭ la tradicio de la antikva greka.
Tio pensigis min, ĉar mi memoras tion malsame. Serĉinte kaj —kontraŭ ĉiu probableco— fakte trovinte miajn lernolibrojn el germana “Gymnasium”, mi nun supozas, ke dependas de la lando, kie oni lernis la grekan, kiel estas nombrataj la deklinacioj. Laŭ mia libro la nombrado estas jena:

1a deklinacio: a-radikoj
2a deklinacio: o-radikoj
3a deklinacio: sentemaj (konsonantaj) kaj i-radikoj

Simile en la latina:

1a deklinacio: a-radikoj
2a deklinacoi: o-radikoj
3a deklinacio: sentemaj (konsonantaj) kaj i-radikoj
4a deklinacio: u-radikoj
5a deklinacio: e-radikoj

Pro ia al mi tute nekonata kaj neklarigebla kialo, oni kunmetas la i-radikojn kun la konsonantaj (sentemaj).

Înapoi mai sus