Към съдържанието

similaj vortoj

от horsto, 23 август 2008

Съобщения: 37

Език: Esperanto

horsto (Покажи профила) 08 септември 2008, 10:11:20

Miland:Ne konfuzu kolego kaj kolegio.
Kaj ne konfuzu kolego (kol-eg-o) kaj ĝirafo.

Mi prunteprenis ŝercon de Lernu!

jan aleksan (Покажи профила) 08 септември 2008, 10:26:11

Hodiaŭ kaj adiaŭ (franculoj malfacile pensas pri la H tiel aparte litero...

nigrarozo (Покажи профила) 08 септември 2008, 11:19:18

Pri la frazo:" Kun hundo bela viro venis "...

Por eviti miskomprenojn, oni devas uzi korekte la interpunkcion, memorante ke la komo, dum konversacio, montras mallongan voĉpauzon...(pro tio motivo ĝi estis kreita).

Do, se mi deziras diri ke la hundo estas bela, tiam mi devos skribi kaj voĉdiri: "kun hundo bela, viro venis".

Anstataŭe, se mi deziras diri ke estas bela la viro, tiam mi devos skribi kaj voĉdiri: "kun hundo, bela viro venis".

Mi esperas ke tio estu klara. SALUTON

Miland (Покажи профила) 16 септември 2008, 13:31:29

Kvazaŭ kaj kvankam

horsto (Покажи профила) 16 септември 2008, 14:44:38

Noël LECOMTE:malgajo.gif La instruisto diras : "la urbestro estas azeno!"
malgajo.gif La instruisto, diras la urbestro, estas azeno!
demando.gif Ĉu necesas uzi akuzativon ?
Ne akuzativo, sed citosignoj:
"La instruisto," diras la urbestro, "estas azeno!"
aŭ:
La urbestro diras ke la instruisto estas azeno!

josell (Покажи профила) 30 септември 2008, 23:22:16

horsto:
mordi - murdi
¿ĉu murdi? grrrrrrrrrrr... ¡ne pliaj aglovortoj!

Oni ne devus uzi murdi, ĉar ekzistas mortIGi.

horsto (Покажи профила) 01 октомври 2008, 11:03:42

josell:
¿ĉu murdi? grrrrrrrrrrr... ¡ne pliaj aglovortoj!
Kio estas aglovorto? demando.gif Ahh, ĉu angla vorto?
josell:Oni ne devus uzi murdi, ĉar ekzistas mortIGi.
Ĉu ne estas diferenco inter 'murdi' kaj 'mortigi'?
Oni ekzemple diras ke akcidento mortigas homojn, oni ne povas diri ke akcidento murdas homojn. Vi uzas 'murdi' nur kiam homo intence mortigas alian homon, ĉu ne?

Обратно нагоре