Mesaĝoj: 41
Lingvo: Esperanto
R2D2! (Montri la profilon) 2008-septembro-07 00:54:33
Terurĉjo:mi-vi, ses-sepKun hundo bela, vıro venıs.
Artemon:Kun hundo bela viro venis.Kiu estas bela, ĉu hundo aŭ viro?
Kiel ĝustigi la frazon?
Kun hundo, bela vıro venıs.
Miland (Montri la profilon) 2008-septembro-07 23:04:22
jan aleksan:- ili kaj iri (japanuloj ofte konfusas inter /l/ kaj /r/). Plue, "ili" finas kun -i sed ne estas verbo, dum "iri" estas.kaj pravi!
- povi, provi kaj pruvi
Miland (Montri la profilon) 2008-septembro-07 23:05:44
horsto (Montri la profilon) 2008-septembro-08 10:11:20
Miland:Ne konfuzu kolego kaj kolegio.Kaj ne konfuzu kolego (kol-eg-o) kaj ĝirafo.
Mi prunteprenis ŝercon de Lernu!
jan aleksan (Montri la profilon) 2008-septembro-08 10:26:11
nigrarozo (Montri la profilon) 2008-septembro-08 11:19:18
Por eviti miskomprenojn, oni devas uzi korekte la interpunkcion, memorante ke la komo, dum konversacio, montras mallongan voĉpauzon...(pro tio motivo ĝi estis kreita).
Do, se mi deziras diri ke la hundo estas bela, tiam mi devos skribi kaj voĉdiri: "kun hundo bela, viro venis".
Anstataŭe, se mi deziras diri ke estas bela la viro, tiam mi devos skribi kaj voĉdiri: "kun hundo, bela viro venis".
Mi esperas ke tio estu klara. SALUTON
Miland (Montri la profilon) 2008-septembro-16 13:31:29
Noël LECOMTE (Montri la profilon) 2008-septembro-16 13:40:09
La instruisto, diras la urbestro, estas azeno!
Ĉu necesas uzi akuzativon ?
horsto (Montri la profilon) 2008-septembro-16 14:44:38
Noël LECOMTE: La instruisto diras : "la urbestro estas azeno!"Ne akuzativo, sed citosignoj:
La instruisto, diras la urbestro, estas azeno!
Ĉu necesas uzi akuzativon ?
"La instruisto," diras la urbestro, "estas azeno!"
aŭ:
La urbestro diras ke la instruisto estas azeno!
josell (Montri la profilon) 2008-septembro-30 23:22:16
horsto:¿ĉu murdi? grrrrrrrrrrr... ¡ne pliaj aglovortoj!
mordi - murdi
Oni ne devus uzi murdi, ĉar ekzistas mortIGi.