Zum Inhalt

Pri milito en Katrvelio!

von Andreo Jankovskij, 29. August 2008

Beiträge: 127

Sprache: Esperanto

Mikaelo (Profil anzeigen) 30. August 2008 15:17:01

Zorevij:
Do, kialon de Kartvelia milito mi ne scias, tial mi supozas samon, kiel pri Usono – “provo de fortoj”, testo de internacia reago. Ĉu iu havas aliajn ideojn?
La kialo estas evidenta laŭ mi. Saakaŝvili komencis militon por forigi osetojn kaj abĥazojn, kaj per tio solvi longdaŭran teritorian problemon, kiu malhelpas al Kartvelio aliĝi al NATO, kaj malfermi al NATO teritorion por instali raketojn sur limo de Rusio. Rusia armeo, kiu jam delonge estis en Osetio laŭ internacia interkonsento kaj helpis konservi pacan kunvivadon de osetoj kaj kartveloj, estis devigita defendi sin mem kaj osetan popolon. Do kies "provo de fortoj" estis? Estis provo de fortoj de Saakaŝvili, kun helpo de Usono, Ukrainio, Germanio. Ĉu tiu provo sucesis? Tute ne. Sole kion sukcesis landoj de NATO, tio estas elverŝi sur Rusion informan koton, cele montri al siaj popoloj agreseman malamikon kaj konvinki ke necesas produkti pli da armiloj, plifortigi armeojn k.t.p. Ĉu ne klaras al kiu tio estas profite?

horsto (Profil anzeigen) 30. August 2008 17:22:26

Mi ĵus trovis Esperantelingvan artikolon pri Kartvelio en la fama Franca gazeto "Le Monde diplomatique".

Andreo Jankovskij (Profil anzeigen) 30. August 2008 18:46:51

Almenaŭ, Rusio devas simple fari tion kion diras kaj subskribas!!!

Ĉu tio estas komplike?

Moskvo havas spionoj kaj sciis ĉion - sed kion ili volas nun?
Mi pensas ke Moskvo neniam planis (planos) helpi al Kartvelio


Se en Kartvelio estus internacia kontingento - ne estis la milito.

Fuzzy (Profil anzeigen) 30. August 2008 20:44:03

Mikaelo:...kun helpo de Usono, Ukrainio, Germanio.
Ĉu vi certas pri Germanio?
Mi aŭdis pri la helpo de Usono, Israelio, Ukrainio, Ĉeĥio kaj kelkaj aliaj eŭropaj landoj, sed ne Germanio!
Se vi pravas ke ankaŭ Germanio helpis Saakaŝvili'n prepari la agresion, tio treege bedaŭrigas min, mi tre simpatias Germanion...

Fuzzy (Profil anzeigen) 30. August 2008 20:45:11

horsto:Mi ĵus trovis Esperantelingvan artikolon pri Kartvelio en la fama Franca gazeto "Le Monde diplomatique".
Laŭ mi sufiĉe objektiva artikolo

Fuzzy (Profil anzeigen) 30. August 2008 21:01:07

Andreo Jankovskij:Almenaŭ, Rusio devas simple fari tion kion diras kaj subskribas!!!

Ĉu tio estas komplike?
Rusio faras ĝuste tion kion diris.
Ĝi kelkaj fojoj publike avertis, ke Kosovo estas sekvontebla, ke se Kartvelio ekmilitos Rusio kontraŭatakos, ktp. Vi ja scias tion, kial vi skribas tiel?
Andreo Jankovskij:Moskvo havas spionoj kaj sciis ĉion - sed kion ili volas nun?
Mi pensas ke Moskvo neniam planis (planos) helpi al Kartvelio
Tie vi pravas, nur malsaĝuloj helpas malamikojn
Andreo Jankovskij:
Se en Kartvelio estus internacia kontingento - ne estis la milito.
Jes, anstataŭ la milito estus genocido, kiel en serbia Srebrenica.

Andreo Jankovskij (Profil anzeigen) 30. August 2008 21:58:21

Tie vi pravas, nur malsaĝuloj helpas malamikojn.
Kial vi pensas ke Kartvelio estas via malamiko?
(Kion malbonan faris Kartvelio por Rusio, ĉu kartveliaj militistoj helpis al Ĉeĉenanoj?)
(Ĉu Kartvelio volas forpreni iun rusan provincon?)
(Ĉu sendependa lando Kartvelio ne rajtas mem decidi ĉu aliĝi al NATO aŭ ne?)
Kial vi pensas ke landoj membroj de NATO estas viaj malamikoj?
Ĉu ukrainanoj ankaŭ devas malamiki kun Rusio?

nikko (Profil anzeigen) 30. August 2008 23:43:30

NATO estas militorganizo kreinta dum tempoj de malvarma milito certe por detrui Sovetion. Post disfalo de Sovetio NATO ne havas celon. Nur unu taskon wi povas plenumi, minaci al Rusujo. Nenion alian wi faras tiom pene kaj profesie.

Mikaelo (Profil anzeigen) 31. August 2008 05:02:06

Fuzzy:
Mikaelo:...kun helpo de Usono, Ukrainio, Germanio.
Ĉu vi certas pri Germanio?
Mi aŭdis pri la helpo de Usono, Israelio, Ukrainio, Ĉeĥio kaj kelkaj aliaj eŭropaj landoj, sed ne Germanio!
Se vi pravas ke ankaŭ Germanio helpis Saakaŝvili'n prepari la agresion, tio treege bedaŭrigas min, mi tre simpatias Germanion...
Jes, eble ne tiom rekte, kiel Ukrainio kaj Israelo. Tamen germanaj armiloj estis venditaj al Kartvelio. Kaj tio estas bedaurinda, ja Germanio promesis ne subteni landojn en tiel nomataj "varmaj lokoj". Vere dirante mi ne certas, ke tiu vendado okazis lau decido de germania registaro.

Mikaelo (Profil anzeigen) 31. August 2008 05:17:21

Andreo Jankovskij:
Tie vi pravas, nur malsaĝuloj helpas malamikojn.
Kial vi pensas ke Kartvelio estas via malamiko?
Aŭskultu kion diras Saakaŝvili pri Rusio, kaj rusoj, blasfemante kaj insultante, kiom li mensogas pri Rusio, parolante en kartvelia televido kaj en intervjuoj por eksterlandanaj amaskomunikiloj. Sed li estas prezidento de ŝtato, do li parolas ne de si persone sed de nomo de tuta Kartvelio!
Sed nek mi, nek iu en Rusio opinias kartvelojn malamikoj. En Moskvo loĝas multaj kartveloj, kun kiuj ni tre bone amikas, kaj kiuj hontas pri sia prezidento.

Zurück nach oben