Skip to the content

Pri milito en Katrvelio!

by Andreo Jankovskij, August 29, 2008

Messages: 124

Language: Esperanto

Fuzzy (User's profile) August 31, 2008, 8:14:41 PM

dobri:
Fuzzy:
Pri kiu invado temas?
Laŭ ĉeĥa gazetaro Kartvelio komencis militon kontraŭ Osetio, sed Rusio rapide venis ne nur al Osetio por helpi, sed ankaŭ al Kartvelio.
Vi ja komprenas ke por neebligi pliajn militatakojn necesas ne nur disbati la taĉmentojn sed ankaŭ detrui militajn flugĥavenojn, arsenalojn ktp.
dobri:
Kion dumtempe faris la kontrolkomisiono? Laŭ interkonsento ĝi devis interveni. Jes, mi tralegis la rusan artikolon en Vikipedio, ĉar mi iome konas la rusan lingvon. Eble mi ne komprenis ĉion. Sed la komunan komisionon jes. Do kial ĝi ne enmiksiĝis?
La komuna komisiono konsistis el tri partoj: kartvela, oseta kaj rusa.
Kaj ĉu vi ne aŭdis ke la kartvelaj "pacgardistoj" perfide atakis kaj mortigis la rusajn kaj osetajn anstataŭ gardi la pacon?
Kompreneble post tio Rusio devis enirigi pliajn trupojn por ĉesi la militon.
dobri:
Aŭ ĉu la interkonsento validis nur unu jaron - 1992?
Ne, Kartvelio oficiale deklaris pri sia foriro de la konvencio nur 30.08.2008. Tiam tio tute ne gravas, kiel vi ja komprenas.

Miland (User's profile) August 31, 2008, 8:46:26 PM

Mikaelo:
Miland:
Se vi dubas ke la veraj majstroj en Ĉeĥio estis la Sovetanoj - ĉu vi forgesis kio okazis en 1968, la tiel-nomata 'soveta printempo'?
Same kiel veraj mastroj en Kartvelio nun estas usonanoj
Usono ne sendis tankojn en Kartvelion. Rusio ja faris tion, kaj nun klopodas sorbi Sudan Osetion kaj Abĥazion. La okcidento tial nun demandas sin pri la planoj de Rusio pri Ukrainio.

Mikaelo (User's profile) September 1, 2008, 4:48:29 AM

Miland:
Mikaelo:
Same kiel veraj mastroj en Kartvelio nun estas usonanoj
Usono ne sendis tankojn en Kartvelion. Rusio ja faris tion, kaj nun klopodas sorbi Sudan Osetion kaj Abĥazion. La okcidento tial nun demandas sin pri la planoj de Rusio pri Ukrainio.
Vi eraras:
1.Usono kaj NATO sendis multege da armiloj al Kartvelio ankaŭ multajn militistojn por instrui, instrukcii kartvelan armeon (konsistantan interalie ne nur el kartveloj). Sen Usono Kartvelio neniam riskus bombadi rusiajn soldatojn kaj pacajn civitanojn de Rusio.
2. Rusio NE klopodas sorbi Sudan Osetion (kvankam mem osetoj tion petas). Sed male, Rusio deklaris sendependecon de Suda Osetio. Al Rusio ne estas bezonata ties teritorio, sed certe estas bezonataj amikaj najbaroj.

Tute same pri Ukrainio. Rusio tute ne planas militi kun ĝi. Tio estas histeriaj fantazioj de Juŝĉenko. Li simple jam ne scias kion elpensi dum sia agonio en lasta jaro de prezidenteco. Sed se okazos neimagebla kaj Ukrainion oni aligos al malamika kaj agresema NATO, do tiam certe Rusio devus fari ĉion por defendi sin. Ĉu tio ne klaras?

Miland (User's profile) September 1, 2008, 7:45:07 AM

Mikaelo:
1.Usono kaj NATO sendis multege da armiloj al Kartvelio...
2. Rusio NE klopodas sorbi Sudan Osetion ...

Tute same pri Ukrainio...
La armiloj kiujn Usono sendis al Kartvelio, malsame al tiuj kiuj eniris Ĉeĥio en 1968, ne enhavis invadantojn. Tarzan Kokoiti, ano de parlamentano en Suda Osetio, anoncis la sorbiĝo de Suda Osetio en Rusion. Simile Edvardo Kokoiti. Ili aspektas kiel bonaj satelitanoj post invado.
Do, la logika sekva ago estos invado al Ukrainio, kiu ankoraŭ ne iĝis membro de NATO.

Tamen, miaopinie, parto de la kulpo en la afero apartenas al Sakaŝvili, uzante tro da forto, sen sufiĉe konsulti la Usonanojn, kiuj avertis lin. Li ne agis laŭ ilia konsilo.

Mikaelo (User's profile) September 1, 2008, 8:21:55 AM

Miland:
Ili aspektas kiel bonaj satelitanoj post invado.
Do, la logika sekva ago estos invado al Ukrainio, kiu ankoraŭ ne iĝis membro de NATO.
Mi ne vidas iun ajn logikon. Ukrainio dume neniun bombadis. Kaj mi ne opinias eŭropajn landojn tiom stultaj por permesi al Usono aligi Ukrainion al NATO. Kaj pri kiu invado vi parolas? Ja estis invado de kartveloj al Osetio!

Miland:Tamen, miaopinie, parto de la kulpo en la afero apartenas al Sakaŝvili, uzante tro da forto, sen sufiĉe konsulti la Usonanojn, kiuj avertis lin. Li ne agis laŭ ilia konsilo.
Mi kredas, ke Saakaŝvili agis nur dank'al beno de Usono, kaj lau ties instrukcioj. Mem li nenion scipovas fari.

Miland (User's profile) September 1, 2008, 12:56:35 PM

Suda Osetio estis parto de Kartvelio. Tial Rusio estas la invadanto al Kartvelia teritorio. Sakaŝvili agis senpripense, efektive kontraŭ usona konsilio, kaj lia lando pagis multekoste. Sed estos eĉ pli multekoste por Rusio, kiam Ukrainio aliĝos NATO!

ermito (User's profile) September 1, 2008, 2:20:46 PM

Pardonu mian intervenon: mi ne sekvis la temon ekde la komenco.
Sed min iom mirigas atakema tono de multaj ne-rusiaj samideanoj kadre de tiu ĉi temo, pri kio ŝuldas, se mi bone komrenas, la amaskomunikiloj, el kiuj ni ĉiuj ĉerpas la informojn.
Mi loĝas en Rusujo, sed NE MI estras la rusan armeon en Kartvelio!! Nek Miland aŭ iu alia estas la estro de NATO. Ni parolu kiel homoj kun homoj! Kiel samideanoj.
Tio estas la kondiĉo, sen kiu ni ne povos kompreni unu la alian. Kial niaj ekster-rusiaj samideanoj ne volas DEMANDI nin, rusojn, kio okazas en Kaŭkazio? Kial vi, aŭskultante viajn amaskomunikilojn, atakas nin, viajn samideanojn, kvazaŭ ni estus la rusa registaro aŭ via persona malamiko?
Miland:Suda Osetio estis parto de Kartvelio. Tial Rusio estas la invadanto al Kartvelia teritorio.
Tio estas tre simpla kaj ŝajne logika aserto. Sed tiun ĉi aserton kara Miland prenis el iu televidraporto, ne pli.
La afero estas multe pli komplika. Se vi HAZARDE volas iom lerni pri tio, mi provos rakonti.
Osetoj (ne en Suda, sed en la tuta Osetio) estas posteuloj de malnova iran-devena gento de alanoj, kiuj venis al Kaŭkazio, se mi ne eraras, en la 1-a jarcento kaj havis tie grandan memstaran regnon. Poste ili aliĝis al la Rusia Imperio.
Meze de la 19-a jarcento al Rusio aliĝis ankaŭ Kartvelio. Osetio aliĝis al Rusio pli frue, ol Kartvelio. Kiam ankaŭ Kartvelio aliĝis al Rusio, la rusa caro subigis la sudan Osetion al la kartvela guberniestro - por pli facile estri la teritorion.
Tiel estis ankaŭ dum la sovetia tempo.
Post disfalo de la Sovetunio osetoj, kiuj loĝis en la suda parto de la lando, absolute ne volis agnoski la kartvelan regadon. Ili plurfoje okazigis pri tio referendumon kaj ankaŭ milite defendis sin de kartvelaj invadoj, ĉar Kartvelio anoncis ilin separatistoj kaj kelkfoje volis milite konkeri Sudan Osetion.
Do, tie ekestis, kiel en multaj lokoj de la mondo, situacio, kiam parto de iu regno volas sendependiĝi. Rusio 17 jarojn ne agnoskis la sendependecon de Suda Osetio, sed volis pace reguligi la aferon. Estis multaj intertraktadoj kun partopreno de UN.
Laŭ tiuj interkonsentoj rusiaj taĉmentoj troviĝis en Suda Osetio kiel pacgardantoj. Rusia armeo havis do ne nur rajton, sed DEVON - laŭ la internaciaj paktoj - moderigi tiun, kiu ekvolus rompi la pacon.
Miland:Sed estos eĉ pli multekoste por Rusio, kiam Ukrainio aliĝos NATO!
Ĉu vi minacas? okulumo.gif

Fuzzy (User's profile) September 1, 2008, 3:01:55 PM

ermito:
Osetoj (ne en Suda, sed en la tuta Osetio) estas posteuloj de malnova iran-devena gento de alanoj, kiuj venis al Kaŭkazio, se mi ne eraras, en la 1-a jarcento kaj havis tie grandan memstaran regnon. Poste ili aliĝis al la Rusia Imperio.
Meze de la 19-a jarcento al Rusio aliĝis ankaŭ Kartvelio. Osetio aliĝis al Rusio pli frue, ol Kartvelio. Kiam ankaŭ Kartvelio aliĝis al Rusio, la rusa caro subigis la sudan Osetion al la kartvela guberniestro - por pli facile estri la teritorion.
Tiel estis ankaŭ dum la sovetia tempo.
Post disfalo de la Sovetunio osetoj, kiuj loĝis en la suda parto de la lando, absolute ne volis agnoski la kartvelan regadon. Ili plurfoje okazigis pri tio referendumon kaj ankaŭ milite defendis sin de kartvelaj invadoj, ĉar Kartvelio anoncis ilin separatistoj kaj kelkfoje volis milite konkeri Sudan Osetion.
Mi aldonu: Osetio samkiel Abĥazio neniam estis partoj de Kartvelio. Ili estis nur partoj de Gruzina Sovetia Socialisma Respubliko en Sovetio, laŭ la decido de Stalin.
Kiam Sovetio disfalis ili rifuzis eniri Kartvelion. Fakte nek osetoj nek abĥazoj neniam estis civitanoj de Kartvelio.

dobri (User's profile) September 1, 2008, 3:59:25 PM

Fuzzy:
La komuna komisiono konsistis el tri partoj: kartvela, oseta kaj rusa.
Kaj ĉu vi ne aŭdis ke la kartvelaj "pacgardistoj" perfide atakis kaj mortigis la rusajn kaj osetajn anstataŭ gardi la pacon?
Kompreneble post tio Rusio devis enirigi pliajn trupojn por ĉesi la militon.
Eble vi miros, sed tion mi fakte ne aŭdis.

Zorevij (User's profile) September 1, 2008, 5:54:55 PM

Mikaelo:
Zorevij:
Do, kialon de Kartvelia milito mi ne scias, tial mi supozas samon, kiel pri Usono – “provo de fortoj”, testo de internacia reago. Ĉu iu havas aliajn ideojn?
La kialo estas evidenta laŭ mi. Saakaŝvili komencis militon por forigi osetojn kaj abĥazojn, kaj per tio solvi longdaŭran teritorian problemon, kiu malhelpas al Kartvelio aliĝi al NATO, kaj malfermi al NATO teritorion por instali raketojn sur limo de Rusio.
Mi demandis pri kialo de Rusiaj agoj. Motivoj de Saakaŝvili estas sufiĉe klaraj por mi. Mi konsentas, ke Kartvelio atakis S.Osetion por fine aliĝi al NATO. Sed, laŭ mi, vi iome nekorekte priskribis tion. Mi opinias, ke celo de Saakaŝvili estis PROVOKI Rusion al agresivaj agoj kontraŭ Kartvelio. Post tiu eĉ Francio kaj Germanio ne povos diri ion kontraŭ aliĝo de Kartvelio al la plano de agoj por membriĝo en NATO.
Do, tiun ĉi provokon Saakaŝvili faris sukcese.

Mia demando estis - kia estis celo de Rusio, kiam ĝi cedis de tiu kartvela provoko.
Atako de Cĥinvali ne estis neatendebla por Rusio, rusaj estraro povus fari ion por ne permesi bombardadon de la urbo. Anstataŭ tio, Rusio nur evakuis inojn kaj infanojn el Chinvali kaj atendis kartvelan atakon.
Tio devigas min supozi, ke Rusio speciale volis havi pretekston por komenci militon kontraŭ Kartvelio.
Demando estas - por kia celo?

Mikaelo:Estis provo de fortoj de Saakaŝvili, kun helpo de Usono, Ukrainio, Germanio.
Malgranda remarko pri Ukrainia helpo. Kiel mi scias, tiu ĉi helpo estis nur en tio, ke Ukrainio vendis al Kartvelio armilon.
Tio estis tute leĝaj vendoj, ĉar Kartvelio ne estas en listo de landoj, en kiujn oni ne povas vendi armilon. Kvankam mi ne opinias, ke tio estas bona ago, sed tute leĝa laŭ internacia juro.
Interalie, antaŭ la konflikto Rusio armis Osetion, kaj tio estas tute nenormale, se rusaj militistoj faris en Osetio pacgardan mision.

Back to the top