הודעות: 124
שפה: Esperanto
Miland (הצגת פרופיל) 6 בספטמבר 2008, 16:39:29
Mikaelo: Se sovetia armeo estis en teritorio de Socialisma Ĉeĥoslovakio laŭ decido de "Organizo de Varsovia Kontrakto", helpante al ties socialisma registaro, do tio ne estis "okupado".La tiel-nomata Varsovia Kontrakto ne estis volonta. La landoj oriente de la fera kurteno devis fari laŭ la volo de la sovetunio. Tiu okupado klare videbliĝis en 1968 kiam sovetaj tankoj eniris Ĉeĥio. Tiuj landoj liberiĝis kaj demokratiĝis nur post la falo de komunismo. Ne mirinde ke ili tuj decidis aliĝi NATO, kiel liberaj demokratiaj landoj. Neniu decidis resti en la Varsovia Kontrakto!
ermito (הצגת פרופיל) 6 בספטמבר 2008, 17:07:49
Miland:Strange, ĉu en Britujo multaj pensas tiel "bloke"? Al mi ŝajnas tio tre danĝera. En Rusujo oni vidas la situacion proksimume tiel. Mi provu skizi:
Sendube ne plaĉas al Rusio ke Ukraino aŭ Kartvelio aliĝu NATO. Sed pro la rusa invado al Kartvelio, eĉ se la Sudosetianoj plimulte bonvenigis la rusanojn, mi opinias ke Kartvelio kaj Ukrainio provos aliĝi al NATO eĉ pli baldaŭ!
1. La popoloj ĉiam militis kaj la ĉefa en la mondo estis la principo de forto: pravas tiu, kiu estas pli forta.
2. Post la Dua Mondmilito formiĝis tio, kion ni nomas "la internacia publika juro" kaj la tutmonda sekurecsistemo, kiu inkluzivis la UN kaj ties Sekureckoncilion.
3. La historio montras, ke la "internacia juro" kaj la sekurecsistemo bone funkciis nur tial ke malantaŭ ili staris la ekvilibro de fortoj, unuflanke - NATO, aliflanke - la Varsovia Kontrakto.
4. Post la disfalo de UdSSR (kaj de la Varsovia kontrakto) la fortoekvilibro balanciĝis al la flanko de NATO kaj la tuta sistemo ekŝanceliĝis: oni militis kaj agnoskis sendependecon de Kosovo sen la Sekureckoncilio de UN, Usono militis en Irako sen permeso de UN kaj malgraŭ protestoj de la tuta mondo.
5. Rusujo estas la heredanto de UdSSR en la Sekureckoncilio de UN kaj, fakte, ĝi restas la kontraŭa al NATO telereto en la pesilo de la tutmonda sekurecsistemo. Kompreneble, Rusujo ne estas tiom forta, kiom antaŭe, sed dum ĝi havas kelkmil atombombojn, ĝi povos iom malagrabligi vivon al siaj malamikoj eĉ okaze de sia malvenko.
6. Tial Rusujo ĉiam alvokis NATOn kaj ĉefe Usonon plu observi la internacian juron kaj iel estimi rusiajn interesojn kaj opiniojn.
7. En Osetio Rusujo montris, ke ankaŭ ĝi povas agi memstare kaj - kio plejgravas - neniu povas al ĝi malhelpi. Ĉiuj paroloj de Usono pri "sankcioj" estas simple ridindaj. Tion montras la antaŭnelonga decido de la Eŭropa Koncilio.
8. Se Usono plu obstinos en sia krima politiko, kiu ruinigas la internacian sistemon de sekureco, la mondo povos entombigi la UN kaj la tutan internacian juron (60 jaroj! - jam pensiula aĝo) kaj reveni al sia kutima principo de forto.
9. Rusujo tion ne volas. Sed ĝi tion ankaŭ ne timas.
ermito (הצגת פרופיל) 6 בספטמבר 2008, 17:15:10
Miland:Estas klare de la libro, kiel malbone Stalin traktis la ĉeĉnianoj, kiuj havas sian apartan genton, do ne surprize ke ili volas sendependecon. Laŭ mi, ili indas je tio egale al Kosovo aŭ Sudosetio.Ne eblas baze de unu libro paroli pri ebla sendependiĝo. Interalie, de Stalin multe toleris ankaŭ rusoj. Eble ni ankaŭ devus peti sendependiĝon?

horsto (הצגת פרופיל) 6 בספטמבר 2008, 18:24:57
Laŭ kion mi legis en la Germana gazetaro la internacia juro ne sufiĉas por decidi ĉu Rusujo rajte agis en Kartvelujo aŭ ne. La bataloj ja ankaŭ finiĝis kaj Rusujo promesis retiriĝi.
Nun Rusujo agnoskis Sudosetujon kaj la okcidento diskutas pri punado. Sed samtempe mi legas ke ĉiu lando povas mem decidi kiun ŝtaton ĝi agnoskas. Do kial la ekcitiĝo ĉi tie, ĉefe de la nerusoj?
Ĉu ne sufiĉas ke la politikistoj kverelas pro kialoj ni verŝajne neniam ĝuste scios?
ermito (הצגת פרופיל) 6 בספטמבר 2008, 18:48:33
horsto:Normale politiko ne multe interesas min sed nun mi miras ke estas tiela ekscito ĉi tie kaj ŝajne ankaŭ fronto inter la rusoj kaj la aliaj... Ĉu ne sufiĉas ke la politikistoj kverelas pro kialoj ni verŝajne neniam ĝuste scios?Sal, hazarda vizitinto


Mikaelo (הצגת פרופיל) 6 בספטמבר 2008, 23:04:24
Miland:Pardonu, sed "okupado" estis flanke de Germanio en 20-a jarcento. Rusio liberigis orientan Eŭropon. Multaj miaj samlandanoj pereis por tio. Nun dank'al tio la landoj de orienta Eŭropo povas elekti sian vojon de evoluo. Same miaj samlandanoj pereas nun por paco en Kaŭkazio. Se Rusio ne zorgus pri tio, en Kaŭkazio estus grandega masakro. Se vi ne komprenas tion, do lernu historion.Mikaelo: Se sovetia armeo estis en teritorio de Socialisma Ĉeĥoslovakio laŭ decido de "Organizo de Varsovia Kontrakto", helpante al ties socialisma registaro, do tio ne estis "okupado".La tiel-nomata Varsovia Kontrakto ne estis volonta. La landoj oriente de la fera kurteno devis fari laŭ la volo de la sovetunio.
horsto (הצגת פרופיל) 7 בספטמבר 2008, 11:08:34
Mikaelo:Lerni historion ne estas facila, ŝajnas ke ekzistas diversaj versioj de la historio.
... do lernu historion.
Mikaelo:Vi pravas, Rusio liberigis orientan Eŭropon de la Germanoj, sed tio ne signifas ke la landoj poste estis liberaj. Vi ja mem diris:
Rusio liberigis orientan Eŭropon.
Mikaelo:Nun dank'al tio la landoj de orienta Eŭropo povas elekti sian vojon de evoluo.Kial nur nun? La liberigo estis 1945.
Mikaelo (הצגת פרופיל) 7 בספטמבר 2008, 13:00:51
horsto:Ĉar tiam estris kartvelo Stalin
Kial nur nun? La liberigo estis 1945.

Frankouche (הצגת פרופיל) 7 בספטמבר 2008, 13:55:26

Mikaelo (הצגת פרופיל) 7 בספטמבר 2008, 14:05:21
Frankouche:Se la rusio eniras la NATO, eble tiu fadeno finos, ĉu ne ?Eble pli facile estus likvidi NATOn pro ĝia senutilo?
