본문으로

"Hairline"?

글쓴이: MiMalamasLaAnglan, 2021년 1월 4일

글: 16

언어: English

thyrolf (프로필 보기) 2021년 1월 6일 오전 7:10:46

mi preferus "hararorando"

sudanglo (프로필 보기) 2021년 1월 6일 오후 3:53:23

Kiel vi tradukus 'above the tree-line'? 'super la arbo-limo'?

Kion vi pensas pri Har-konturoHar-frontieroHar-fronto

Mi rimarkis ke lia har-fronto rimarkeble retretis

Altebrilas (프로필 보기) 2021년 1월 7일 오전 11:41:21

Mi ne komprenas, kial tiu vorto, kiu laŭ mia scio, ne ekzistas en la franca, estas bezonata.

Oni povas esprimi pli simple la saman ideon:
Mi rimarkis ke lia fronto (rimarkeble - estus pleonasmo!) kalviĝis
aŭ uzi militistan metaforon,
...ke kalvo repuŝis la fronton de la haroj

sergejm (프로필 보기) 2021년 1월 7일 오후 12:06:50

Mi pensas, ĉi tiujn vortojn nepre devas havi hararanĝistoj, eble malsamajn por viroj kaj virinoj.

MiMalamasLaAnglan (프로필 보기) 2021년 1월 7일 오후 5:31:20

Altebrilas:Mi ne komprenas, kial tiu vorto, kiu laŭ mia scio, ne ekzistas en la franca, estas bezonata.

Oni povas esprimi pli simple la saman ideon:
Mi rimarkis ke lia fronto (rimarkeble - estus pleonasmo!) kalviĝis
aŭ uzi militistan metaforon, uzante la du signifojn de "fronto"
...ke kalvo repuŝis la fronton de la haroj
Frunto kaj fronto estas malsamaj vortoj (sed en Ido, laŭ Vikivortaro, estas nur la vorto "fronto"). Frunto estas ĉe la supro de la kapo. Fronto estas simila al antaŭo.

Altebrilas (프로필 보기) 2021년 1월 7일 오후 6:11:01

MiMalamasLaAnglan:
Altebrilas:
...
aŭ uzi militistan metaforon, uzante la du signifojn de "fronto"
Frunto kaj fronto estas malsamaj vortoj (sed en Ido, laŭ Vikivortaro, estas nur la vorto "fronto"). Frunto estas ĉe la supro de la kapo. Fronto estas simila al antaŭo.
Jes, vi pravas. Mi klare eraris, kredante malkovri kroman signifon en PIV, sed temis pri alia vorto.
Dankon pri la korekto. Mia kulpo.

다시 위로