לתוכן העניינים

Problemo

של arnauterrassa, 5 בספטמבר 2008

הודעות: 25

שפה: Esperanto

Miland (הצגת פרופיל) 6 בספטמבר 2008, 13:57:25

Terurĉjo:Mi uzas EK! kaj tute kontentas.
Mi komprenas 'Ek!' kiel 'Komencu (la taskon) tuj!'

Sed ĉi tiu 'EK!'? demando.gif Mi ne komprenas.

Terurĉjo (הצגת פרופיל) 6 בספטמבר 2008, 14:10:32

Programo por skribi ĉapelitajn literojn tute senprobleme nomiĝas Ek! - Esperanta klavaro kaj troveblas en http://eo.lernu.net/helpo/supersignoj.php kaj http://esperanto-mv.pp.ru/Ek/.

Desideratist (הצגת פרופיל) 8 בספטמבר 2008, 17:54:45

Mi kredas ke EK ne jam funkcias per Vista.

Ne en la forumo, sed ekstere, mi uzas Unikodan numerojn. Kelkfoje, se vi tenus "Alt" kaj tiujn numerojn, vi atingus la supersignojn. Sed dependas pri la programo.

Ĉ 264
ĉ 265
Ĝ 284
ĝ 285
Ĥ 292
ĥ 293
Ĵ 308
ĵ 309
Ŝ 348
ŝ 349
Ŭ 364
ŭ 265

Miland (הצגת פרופיל) 8 בספטמבר 2008, 18:14:05

Terurĉjo:Programo por skribi ĉapelitajn literojn..
Spasiba, Tov- (cenzurinta la kajmanadon) Dankon pro la klarigon!

Hispanio (הצגת פרופיל) 8 בספטמבר 2008, 18:25:01

Desideratist:Mi kredas ke EK ne jam funkcias per Vista.

Ne en la forumo, sed ekstere, mi uzas Unikodan numerojn. Kelkfoje, se vi tenus "Alt" kaj tiujn numerojn, vi atingus la supersignojn. Sed dependas pri la programo.

Ĉ 264
ĉ 265
Ĝ 284
ĝ 285
Ĥ 292
ĥ 293
Ĵ 308
ĵ 309
Ŝ 348
ŝ 349
Ŭ 364
ŭ 265
Kie vi povas legi "instalo", selektu "neniu".

Kie vi povas legi "agordo", ne selektu "rektaj klavoj" nek "prefiksoj", selektu "postfiksoj" (la klavoj kiujn vi volos, mi selektis X kaj H), "ripeto de postfiksoj abolas ĉapeligon" kaj "aŭtomata aŭ/eŭ". Selektu "efiku por ajna klavaro".

Mi kredas ke tiel ĝi devas funkcii (ĝi funkcias en mia komputilo, kaj mi havas Vindozon Vista).

Terurĉjo (הצגת פרופיל) 8 בספטמבר 2008, 18:57:28

Estimata kamarado Miland!

Vi prefere klarigu al mi, kial oni diras angle wait for me, sed ne wate me, ĉar oni ja diras ruse kaj esperante atendu min, sed ne atendu por mi.

Terurĉjo (הצגת פרופיל) 8 בספטמבר 2008, 19:15:34

Mi havas problemon.

Mi ofte renkontas "ne jam". Sed mi la esprimon tute ne komprenas. Ĉu ĝi egalas al "ankoraŭ ne"?

Ekzemple, ĉu "la programo ne jam funkcias" estas "la programo ankoraŭ ne funkcias"?

Ĉu "mi ne jam vidis" estas "mi ankoraŭ ne vidis"?

horsto (הצגת פרופיל) 8 בספטמבר 2008, 22:58:40

Terurĉjo:
Ĉu "mi ne jam vidis" estas "mi ankoraŭ ne vidis"?
Laŭ mia kompreno ambaŭ formoj estas similaj, sed ne tute egalaj. Vi dirus "mi ne jam vidis" por io, kio estas nova. "mi ankoraŭ ne vidis" pli taŭgas por io, kion oni povus vidi jam delonge.

Miland (הצגת פרופיל) 9 בספטמבר 2008, 10:40:16

Terurĉjo:Estimata kamarado Miland!

Vi prefere klarigu al mi, kial oni diras angle wait for me, sed ne wate me, ĉar oni ja diras ruse kaj esperante atendu min, sed ne atendu por mi.
Saluton Terurĉjo! Miaopinie, 'Wait for me' ankaŭ tradukiĝas Esperante kiel 'Atendu al mi' (aŭ, eble, 'Atendu pro mi'), do 'al' kaj 'for' havas similajn signifojn ĉi-kaze. 'Me' estas akuzativa formo, sed la angla ne anstataŭigas prepozicion per akuzativa sufikso, kiel en Esperanto.

Estas pli malnova formo 'await me', pli simila ol 'atendu min.'

Miland (הצגת פרופיל) 9 בספטמבר 2008, 10:48:51

Terurĉjo:Ĉu "mi ne jam vidis" estas "mi ankoraŭ ne vidis"?
Laŭ la PMEG, eblas, sed nekutime. Vidu ĉi tiu paĝo:

Interese, jam ne ne egalas al ne jam. Ankoraŭ ne ĉesis pluvi = (eble) Ne (jam ĉesis) pluvi = pluvis kaj pluvas nun. Sed Jam (ne pluvas) = ĉesis pluvi!

לראש הדף