Al la enhavo

Ruslano kaj Ludmila

de sergejm, 2021-marto-06

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

sergejm (Montri la profilon) 2021-marto-06 05:47:31

Estas du tradukoj de la prologo de la poemo "Ruslano kaj Ludmila" de Aleksndr Puŝkin:

Rusa originalo:
У лукоморья дуб зелёный;
Златая цепь на дубе том:
И днём и ночью кот учёный
Всё ходит по цепи кругом;
Идёт направо — песнь заводит,
Налево — сказку говорит.
Там чудеса: там леший бродит,
Русалка на ветвях сидит;
Там на неведомых дорожках
Следы невиданных зверей;
Избушка там на курьих ножках
Стоит без окон, без дверей;
Там лес и дол видений полны;
Там о заре прихлынут волны
На брег песчаный и пустой,
И тридцать витязей прекрасных
Чредой из вод выходят ясных,
И с ними дядька их морской;
Там королевич мимоходом
Пленяет грозного царя;
Там в облаках перед народом
Через леса, через моря
Колдун несёт богатыря;
В темнице там царевна тужит,
А бурый волк ей верно служит;
Там ступа с Бабою Ягой
Идёт, бредёт сама собой,
Там царь Кащей над златом чахнет;
Там русский дух… там Русью пахнет!
И там я был, и мёд я пил;
У моря видел дуб зелёный;
Под ним сидел, и кот учёный
Свои мне сказки говорил.

1.
Surborde larĝas kverko aĝa,
De kverko pendas ora ĉen',
Laŭ tiu ĉeno kato saĝa
Rondiras multe en promen';
Ĝi paŝas dekstren - kaj ekkantas,
Maldekstren - diras pri fabel'.

Mirakloj multaj: feo strangas,
Ĉarmegas nimf' per sia bel';
Sur nekonata voj' arbara
De fremda best' mirinda spur',
Profundas plu dometo rara, -
Sen pordo, sur kokina krur';
Jen pluras da vizioj pleno;
Impetas ondoj en mateno
Al sabla kaj dezerta bord', -
Kaj tridek kavaliroj gloraj
Elvenas el profundoj foraj
Kun mar-gvidanto en kohort'.

Jen brava princo sen prepar'
Ekkaptas reĝon plej minacan;
Jen kavaliron tre audacan
Trans maroj larĝaj kaj kampar'
Sorĉisto portas en nubar'.
Jen sen liber' princino ploras,
Kaj bruna lup' al ŝi deĵoras;
Jen sorĉistin' en granda tas'
Moviĝas mem sen embaras';
Jen reĝ' Ostul' ĉe oro tremas;
Jen rusa viv'... Rusia temas!

Kaj tie sub la kverk' mi sidis
Kaj trinkis multe da miel';
Kaj saĝa kat' al mi konfidis
Rakontojn belajn de fabel'..

Esperantigis Sergej Rublov

2.
Sur mara bordo izolita
verdiĝas kverko; ora ĉeno
sur ĝi, kaj kato instruita
Ĝin ĉirkaŭiras en promeno;
Ĝi iras dekstren - kaj kantadas,
maldekstren - fablon ĝi parolas.
Koboldo tie ĉi vagadas,
kaj nimfo en arbar' petolas;
sur vojoj tie ĉi sekretaj
trarampas nesciataj bestoj;
dometo ia sur piedetoj
kokinaj staras sen fenestroj;
ĉi tie valoj, kaj arbaro,
kaj kampoj, kaj bruanta maro
da mirindaĵoj estas plenaj;
ĉi tie ond' facila, lerta
el maro brua kaj dezerta
al bordoj batas sin ebenaj,
kaj jen eliras tridek belaj
bravuloj en ondegoj helaj
kun guvernanto mara sia;
reĝido tie juna ia
forkaptas reĝon - minaculon;
sorĉisto tie ĉi trans maron,
ondantan brue, tra arbaron
forportas ian grandegulon;
kaptita reĝidino bela
sopiras, lupo do fidela
Ŝin servas; jen maljunulino,
kolera, ruza sorĉistino
saltadas en pistuj'; ĉe oro
en mallumega nokta horo
Koŝĉejo-reĝo konsumiĝas;
Rusujo tie ĉi sentiĝas!..
Ĉi tie trinkis mi mielon
sur mara bordo izolita
sub kverk', kaj kato instruita
al mi rakontis fablojn belajn
kaj kantis siajn mirajn kantojn...
Pri ĝi sciigos mi legantojn.

Vasilij Nikolajeviĉ Devjatnin, 1908

Kiu pli plaĉas al vi?

Altebrilas (Montri la profilon) 2021-marto-06 22:26:48

La unua estas verkita en pli moderna esperanto. La duan la aŭtoro skribis antaŭ unu jarcento.

sergejm (Montri la profilon) 2021-marto-07 08:40:15

Jen estas animacia filmo kun la traduko de Sergej Rublov.

Zam_franca (Montri la profilon) 2021-marto-07 09:43:54

Mi preferas la unuan version.

Reen al la supro