Enigmo: Je via sano
ca, kivuye
Ubutumwa 22
ururimi: Esperanto
Miland (Kwerekana umwidondoro) 26 Nyakanga 2008 20:06:31
Vinbotelo aspektas cilindro en la malsupra parto, kaj ene kaj ekstere, kaj la ena parto estas 20 cm alta. La supra parto havas neregulan formon, sed lia vertikala longeco estas 6 cm, kaj tra sia tuta longeco ĝi estas malpli larĝa ol la cilindra parto por ke ĉiuj partoj de la supra parto estas super la bazo de la botelo kiam la botelo staras rekte. Ankaŭ tiam, la nivelo de la supro de la vino estas 10 cm super la malsupro. Vi havas liniilon. Uzante nur tiun ilon, sen malfermante la botelon, kiel vi sciiĝos pri la procento de la volumo de la botelo okupita de la vino?
Verda stelo por la unua ĝusta solvo!
Noël LECOMTE (Kwerekana umwidondoro) 26 Nyakanga 2008 20:34:07
Miland:Alvenis la semajnfino, kaj enigmo pri vino!Kara Miland,
Vinbotelo aspektas cilindro en la malsupra parto, kaj ene kaj ekstere, kaj la ena parto estas 20 cm alta. La supra parto havas neregulan formon, sed lia vertikala longeco estas 6 cm, kaj tra sia tuta longeco ĝi estas malpli larĝa ol la cilindra parto por ke ĉiuj partoj de la supra parto estas super la bazo de la botelo kiam la botelo staras rekte. Ankaŭ tiam, la nivelo de la supro de la vino estas 10 cm super la malsupro. Vi havas liniilon. Uzante nur tiun ilon, sen malfermante la botelon, kiel vi sciiĝos pri la procento de la volumo de la botelo okupita de la vino?
Verda stelo por la unua ĝusta solvo!
Mi nenion komprenas al via enigmo! (Eble faru desegnon!)
Sed se la vino estas bona franca vino, mi volonte trinkos ĝin (kaj la enigmo falos...)
Amike
Miland (Kwerekana umwidondoro) 26 Nyakanga 2008 20:42:58
Ĉu pli klare nun?
Frankouche (Kwerekana umwidondoro) 26 Nyakanga 2008 21:02:56
Trinkante tre bonan vinon nune, mi konfirmas al vi ke ne estas solvo pri cia enigmo se la vinbotelo estas franca...
Miland (Kwerekana umwidondoro) 26 Nyakanga 2008 22:48:43
Frankouche:ne estas solvo pri cia enigmo se la vinbotelo estas franca...Efektive, pli plaĉas al mi la germanaj Rejnaj blankaj vinoj! Precipe la tiel-nomata 'qualitatswein mit predikat' ekzemple Kabinett, Spatlese aŭ, eĉ pli bone, Auslese.
Noël LECOMTE (Kwerekana umwidondoro) 27 Nyakanga 2008 08:41:45
Miland:Saluton! Mi ne estas artisto, do mi sugestas ke vi imagu kutiman botelon de la superbazaro, kun cilindra malsupra parto kaj malpli larĝa supra parto.Saluton Miland,
Ĉu pli klare nun?
He! he! Mi trovas, jen la solvo:
Oni returnas la botelon kaj oni mesuras la alteco de la vino en la botelo, nomu tiun altecon "l", tiam la procento de vino en la botelo egalas :
100 x (10 / (36 - l)) aŭ: 1000 /(36 - l)
Se vi volas la demonstron, unu verda stelo ne sufiĉas; sed unu bona vina botelo (Bordozo aŭ Burgojo)
Noël LECOMTE (Kwerekana umwidondoro) 27 Nyakanga 2008 09:27:08
Nu, mi estas bona princo, jen la solvo.
Nomu :
- S: la surfaco de la malsupra parto de la botelo,
- V': la volumeno de la supra parto de la botelo,
- V: la plena volumeno de la botelo,
- L: la alteco de la vino en la botelo, kiam oni retournas ĝin,
- P: la ratio de la vino en la botelo.
Kiam la botelo staras rekte, ni havas :
1) P = 10S / V, kun V = V’ + 20S,
do : P = 10S / (V’+ 20S)
Kiam la botelo estas returnita, ni havas :
2) P = [V’ + (L – 6)S] / (V’ + 20S)
De 1) kaj 2), oni tiras:
10S = V’ + LS – 6S, aŭ : V’ = 16S – LS
kaj: P = 10S / (36S – LS) = 10 / (36- L),
en procento, tio donas :
100 x 10 / (36 – L), aŭ : 1000 / (36 – L)
C.Q.F.D. (Ce Qu’il Fallait Démontrer)
(Kion oni devus elmonstri)
(P.S. : Mi volis diri Burgonjo)
Noël LECOMTE (Kwerekana umwidondoro) 27 Nyakanga 2008 09:29:31
Nn, mi estas lacega, mi tuj trinkos unu bonan botelon da vino!!!
Miland (Kwerekana umwidondoro) 27 Nyakanga 2008 13:36:45
Noël LECOMTE: Nu, mi estas bona princo, jen la solvo..Via moŝto ne eraris, sed estas solvo multe pli simpla ol via 'pruvo'. Tamen vi komencis bone. Prove denove, post kiam vi vekiĝos de ebria dormo kaj trinkos iom da kafo!
Frankouche (Kwerekana umwidondoro) 27 Nyakanga 2008 14:02:44
- volumeno de la botelo : pi*r²*20+1/3*pi*r²*6 (supozo de konuso)
- volumeno de la bazo de la botelo al la linio de 10cm: pi*r²*10
Procento (/tuta volumeno de la botelo): pi*r²*10/(pi*r²*20+1/3*pi*r²*6) = 10/22=5/11=45%
Procento (/se la plena botelo okupas la malsupran cilindran volumenon de la botelo) = 10/20 = 50%
Mi meritas la verdan stelon ĉar mi persone testis, vinbotele, la enigmon!