Príspevky: 12
Jazyk: Esperanto
Miland (Zobraziť profil) 26. septembra 2008 20:06:31
Vinbotelo aspektas cilindro en la malsupra parto, kaj ene kaj ekstere, kaj la ena parto estas 20 cm alta. La supra parto havas neregulan formon, sed lia vertikala longeco estas 6 cm, kaj tra sia tuta longeco ĝi estas malpli larĝa ol la cilindra parto por ke ĉiuj partoj de la supra parto estas super la bazo de la botelo kiam la botelo staras rekte. Ankaŭ tiam, la nivelo de la supro de la vino estas 10 cm super la malsupro. Vi havas liniilon. Uzante nur tiun ilon, sen malfermante la botelon, kiel vi sciiĝos pri la procento de la volumo de la botelo okupita de la vino?
Verda stelo por la unua ĝusta solvo!
Miland (Zobraziť profil) 26. septembra 2008 20:42:58
Ĉu pli klare nun?
Frankouche (Zobraziť profil) 26. septembra 2008 21:02:56
Trinkante tre bonan vinon nune, mi konfirmas al vi ke ne estas solvo pri cia enigmo se la vinbotelo estas franca...
Miland (Zobraziť profil) 26. septembra 2008 22:48:43
Frankouche:ne estas solvo pri cia enigmo se la vinbotelo estas franca...Efektive, pli plaĉas al mi la germanaj Rejnaj blankaj vinoj! Precipe la tiel-nomata 'qualitatswein mit predikat' ekzemple Kabinett, Spatlese aŭ, eĉ pli bone, Auslese.
Miland (Zobraziť profil) 27. septembra 2008 13:36:45
Noël LECOMTE: Nu, mi estas bona princo, jen la solvo..Via moŝto ne eraris, sed estas solvo multe pli simpla ol via 'pruvo'. Tamen vi komencis bone. Prove denove, post kiam vi vekiĝos de ebria dormo kaj trinkos iom da kafo!
Frankouche (Zobraziť profil) 27. septembra 2008 14:02:44
- volumeno de la botelo : pi*r²*20+1/3*pi*r²*6 (supozo de konuso)
- volumeno de la bazo de la botelo al la linio de 10cm: pi*r²*10
Procento (/tuta volumeno de la botelo): pi*r²*10/(pi*r²*20+1/3*pi*r²*6) = 10/22=5/11=45%
Procento (/se la plena botelo okupas la malsupran cilindran volumenon de la botelo) = 10/20 = 50%
Mi meritas la verdan stelon ĉar mi persone testis, vinbotele, la enigmon!
Miland (Zobraziť profil) 27. septembra 2008 15:36:28
Noël LECOMTE:.. la solvo ne estas pli simpla!!! Eble, mi devus trinki viskion!!Mi rekomendas teon aŭ kafon. La solvo, kiel mi diris, estas pli simpla ol vi opinias.
Frankouche (Zobraziť profil) 27. septembra 2008 15:43:50
Miland:Mi rekomendas teon aŭ kafonVidu, ci konfesas!! Mi jam diris ke tio ne funkcias kun vino !!!!
Nu, se "h" estas la malsimilo inter la nivelo de la teon kaj la linio, la procento estas : (10-h)/22%
Miland (Zobraziť profil) 27. septembra 2008 15:44:31
Frankouche:Hmm, mi provas per botelo de maroka vino "Boulaouane" :La formo de la supra parto ne estas regula, kaj vi ne havas la ĝustan solvon. Provu denove!
- (supozo de konuso) .. ktp
Miland (Zobraziť profil) 27. septembra 2008 15:48:06
Frankouche:Konfesas al kio? Ne gravas; via solvo ne estas ĝusta. Mi ne scias el kio la numero 22 venis.Miland:Mi rekomendas teon aŭ kafonVidu, ci konfesas!!..Nu, se "h" estas la malsimilo inter la nivelo de la teon kaj la linio, la procento estas : (10-h)/22%