去目錄頁

Enigmo: Je via sano

Miland, 2008年9月26日

讯息: 12

语言: Esperanto

Miland (显示个人资料) 2008年9月26日下午8:06:31

Alvenis la semajnfino, kaj enigmo pri vino!
Vinbotelo aspektas cilindro en la malsupra parto, kaj ene kaj ekstere, kaj la ena parto estas 20 cm alta. La supra parto havas neregulan formon, sed lia vertikala longeco estas 6 cm, kaj tra sia tuta longeco ĝi estas malpli larĝa ol la cilindra parto por ke ĉiuj partoj de la supra parto estas super la bazo de la botelo kiam la botelo staras rekte. Ankaŭ tiam, la nivelo de la supro de la vino estas 10 cm super la malsupro. Vi havas liniilon. Uzante nur tiun ilon, sen malfermante la botelon, kiel vi sciiĝos pri la procento de la volumo de la botelo okupita de la vino?
Verda stelo por la unua ĝusta solvo!

Miland (显示个人资料) 2008年9月26日下午8:42:58

Saluton! Mi ne estas artisto, do mi sugestas ke vi imagu kutiman botelon de la superbazaro, kun cilindra malsupra parto kaj malpli larĝa supra parto.
Ĉu pli klare nun?

Frankouche (显示个人资料) 2008年9月26日下午9:02:56

Kara Miland, la vino, Dia trinkaĵo, fonto de spirito kaj misteroj, ne povas esti ia simpla matematikilo. senkulpa.gif

Trinkante tre bonan vinon nune, mi konfirmas al vi ke ne estas solvo pri cia enigmo se la vinbotelo estas franca... rido.gif rido.gif

Miland (显示个人资料) 2008年9月26日下午10:48:43

Frankouche:ne estas solvo pri cia enigmo se la vinbotelo estas franca... rido.gif rido.gif
Efektive, pli plaĉas al mi la germanaj Rejnaj blankaj vinoj! Precipe la tiel-nomata 'qualitatswein mit predikat' ekzemple Kabinett, Spatlese aŭ, eĉ pli bone, Auslese.

Miland (显示个人资料) 2008年9月27日下午1:36:45

Noël LECOMTE: Nu, mi estas bona princo, jen la solvo..
Via moŝto ne eraris, sed estas solvo multe pli simpla ol via 'pruvo'. Tamen vi komencis bone. Prove denove, post kiam vi vekiĝos de ebria dormo kaj trinkos iom da kafo!

Frankouche (显示个人资料) 2008年9月27日下午2:02:44

Hmm, mi provas per botelo de maroka vino "Boulaouane" lango.gif okulumo.gif :

- volumeno de la botelo : pi*r²*20+1/3*pi*r²*6 (supozo de konuso)
- volumeno de la bazo de la botelo al la linio de 10cm: pi*r²*10

Procento (/tuta volumeno de la botelo): pi*r²*10/(pi*r²*20+1/3*pi*r²*6) = 10/22=5/11=45%

Procento (/se la plena botelo okupas la malsupran cilindran volumenon de la botelo) = 10/20 = 50%

Mi meritas la verdan stelon ĉar mi persone testis, vinbotele, la enigmon! rideto.gif

Miland (显示个人资料) 2008年9月27日下午3:36:28

Noël LECOMTE:.. la solvo ne estas pli simpla!!! Eble, mi devus trinki viskion!!
Mi rekomendas teon aŭ kafon. La solvo, kiel mi diris, estas pli simpla ol vi opinias.

Frankouche (显示个人资料) 2008年9月27日下午3:43:50

Miland:Mi rekomendas teon aŭ kafon
Vidu, ci konfesas!! Mi jam diris ke tio ne funkcias kun vino !!!! rido.gif

Nu, se "h" estas la malsimilo inter la nivelo de la teon kaj la linio, la procento estas : (10-h)/22%

Miland (显示个人资料) 2008年9月27日下午3:44:31

Frankouche:Hmm, mi provas per botelo de maroka vino "Boulaouane" lango.gif okulumo.gif :
- (supozo de konuso) .. ktp
La formo de la supra parto ne estas regula, kaj vi ne havas la ĝustan solvon. Provu denove!

Miland (显示个人资料) 2008年9月27日下午3:48:06

Frankouche:
Miland:Mi rekomendas teon aŭ kafon
Vidu, ci konfesas!!..Nu, se "h" estas la malsimilo inter la nivelo de la teon kaj la linio, la procento estas : (10-h)/22%
Konfesas al kio? Ne gravas; via solvo ne estas ĝusta. Mi ne scias el kio la numero 22 venis.

回到上端