前往目錄

Noktuloj/Taguloj?

貼文者: Desideratist, 2008年11月14日

訊息: 4

語言: Esperanto

Desideratist (顯示個人資料) 2008年11月14日下午7:51:39

Mi kunigis "B-Societon" - por personoj kiu bezonas dormi pli malfrue ol aliaj. Mi deziras traduki ĝin en Esperanton. (En la anglan oni diras "night owl, night person" kaj "lark, morning person").

Do, en Esperanto, mi pensis:

Noktulo, noktostrigulo kaj tagulo, tagalaŭdulo.
Aŭ nokteumlo/tagemulo?

Ĉu vi ŝatas tiujn?

Taciturn_ (顯示個人資料) 2008年11月14日下午9:11:39

Laŭ mi, bonas uzi la vortojn jam uzatajn en Europo por tiu ideo kaj kunigi al ili la Esperantan sufikson "ul" : alaŭdulo - lark , strigulo - owl .
Ĉar mi pensas ke, exemple, "noktulo" estus iu kiu dancas tutan la nokton.

Rogir (顯示個人資料) 2008年11月15日下午8:53:22

Ne ĉiam estas saĝe uzi vortojn jam uzatajn, ĉar ne ĉiu lingvo uzas la samajn vortojn. Laŭ mi, noktulo estas bona vorto por signifi ke iu ekdormas malfrue. Uzu kion vi volas kaj kion aliaj komprenas.

RiotNrrd (顯示個人資料) 2008年11月16日上午3:47:38

Eble "malfrudormulo"? ridulo.gif

Mi preferas la vorton "noktulo". Ĝi estas pli mallonga, komprenebla, kaj malas la vorton "matenulo" (kaj ni ĉiuj konas gajaĉajn matenulojn kaj tiel tiu, kiun la vorto signifas).

回到上端