Till sidans innehåll

Ŝerco

av Rovniy_Sergey, 29 augusti 2021

Meddelanden: 237

Språk: Esperanto

Rovniy_Sergey (Visa profilen) 21 juli 2022 07:41:22

Sidas du judoj. Unu diras:
- Izja, mia Sara bezonas sekson ĉiutage. Kaj mi jam ne estas juna, tiel mi ne plu povas.
- Abram, mi vin antaŭ multaj jaroj antaŭsciigi: ne edziĝu al nebela virino, neniu helpos al vi.

Rovniy_Sergey (Visa profilen) 21 juli 2022 08:31:28

- Semjen, kial ni drinkas nur je la sano? Ni drinku je ĝi... je la sukceso!
- Ho, Monja, sano estas pli grava... Hieraŭ sukceso kuŝis kun mi,... sed sano ne sufiĉis!

Rovniy_Sergey (Visa profilen) 21 juli 2022 11:19:06

Infano dujaraĝa en parko ekvidis ĝemelojn.
Li longe kaj mirinde rigardadis ilin.
Turniĝas al la Panjo, kaj kun premo en voĉo demandas:
- Kaj kie estas mia la sama??

Rovniy_Sergey (Visa profilen) 21 juli 2022 22:30:32

Post tria glaso da vino, Svetka decidis fari por Andreo surprizon kaj ekiris konatiĝi kun lia edzino. ridego.gif

SlavikDze (Visa profilen) 31 juli 2022 08:01:16

Парень пришел домой с серьгой в ухе. Его отец посмотрел на него и говорит:
— Насколько знаю, сынок, серьги в ушах носят либо пираты, либо пид@р@сы. Я вот сейчас гляну в окно, и не дай Бог, там не стоит твой корабль.
--------------------
Iu knabo venis hejmen kun ringo en sia orelo. Lia patro ekrigardis lin kaj diris:
— Miascie, fiĉjo, orelringojn portas aŭ piratoj, aŭ pederastoj. Mi nun rigardu trafenestren, kaj savu vin Dio, se tie ne staras via ŝipo.

🥴🥴🥴🥴🥴

— Педерасты, педерасты! — кричал попугай Джона Сильвера.
— Пиастры! — недовольно поправлял его пират, но птица не унималась.
--------------------
— Pederastoj, pederastoj! — kriis la papago de Ĝon Silver.
— Piastroj! — kolere korektis la pirato, sed la birdo ne obeis.

🦜🦜🦜🦜🦜

В детстве я мечтал быть пиратом и пить ром. И это свершилось! И ром у меня есть, и фильмы я бесплатно скачиваю! Йо-хо-хо!
--------------------
Dum mia infanaĝo mi revis fariĝi pirato kaj drinki rumon. Kaj tio efektiviĝis! Nun mi havas abunde da rumo kaj senpage elŝutas filmojn. Jo-ho-ho!

🥃🥃🥃🥃🥃

Rovniy_Sergey (Visa profilen) 5 augusti 2022 11:32:33

Juna usonanino vojaĝas per aŭto en sia lando. Ŝi haltas proksime de la ranĉo kaj demandas la farmiston:
- Bonvolu diri, kial la bovino ne havas kornojn?
- Vidu, bovino povas ne havi kornojn pro diversaj kialoj. Estas tiaj kapricoj junaj idoj, kiuj perdas siajn kornojn konstante kapbatante. Fojfoje bovinoj perdas siajn kornojn pro pasintaj malsanoj. Finfine, ekzistas rasoj, kiuj havas bovinojn sen kornoj entute. Sed ĉi-okaze, la bovino ne havas kornojn, ĉar ŝi estas ĉevalo. 🐮

Rovniy_Sergey (Visa profilen) 23 augusti 2022 09:11:52

Iu hazarda konatulo kuracloke proponis al Aleĥin ludi parteton de ŝako(=ŝakan parteton). Aleĥin konsentis, sed dum dismeto de ŝakpecoj li tuj forigis unu sian turon. La partnero indignis:
- Kiel tiel? Vi tute ne scias min kaj vi cedas al mi la turon, ĉu?
Aleĥin respondis al tio:
- Se mi ne povus doni tur-cedon, mi scius vin.

Rovniy_Sergey (Visa profilen) 29 augusti 2022 06:51:35

Laŭ statistiko por ĉiu viro pli ol okdekjaraĝa estas po sep virinojn.
Sed malfrue... Ho ve... Tre malfrue.
👀

Rovniy_Sergey (Visa profilen) 29 augusti 2022 07:11:38

Kiam grupo da turistoj vizitis krokodilfarmobienon, la posedanto de la loko faris aŭdacan proponon. "Kiu kuraĝos salti, naĝi al la bordo kaj travivi, mi donos 1 milionon da dolaroj."

Neniu kuraĝis moviĝi, sed subite la viro saltis en la akvon kaj senespere naĝis al la bordo, kaj lin persekutis ĉiuj krokodiloj. Kun granda bonŝanco, li alvenis, kaŭzante ĝeneralan admiron. La posedanto anoncis: "Ni havas kuraĝan venkinton."

Ricevinte sian premion, la paro revenis al la hotelo, kaj alveninte la administranto diris al li, ke "li estis tre kuraĝa salti", la viro respondis: "Mi ne saltis, iu puŝis min!"

La edzino ekridetis...

La moralo de la historio estas, ke malantaŭ ĉiu sukcesa viro estas virino, kiu puŝas lin.

😳

Rovniy_Sergey (Visa profilen) 29 augusti 2022 07:41:13

LA LEGENDA PAROLADO DE LA EDZINO DE CHURCHILL KUN LA STRATBALAISTO.

Iun vesperon, Winston Churchill kaj lia edzino decidis promeni en Londono. Dum ili trapasis unu el la komfortaj kortoj, balaisto alproksimiĝis al ili. Al surprizo de la ĉefministro, la balaisto ne ekparolis kun li, sed kun la unua damo.

Post ĉi tiu konversacio, Churchill demandis sian edzinon: "Kial li tiom interesiĝis komuniki kun vi?"

Ŝi respondis ke en siaj adoleskaj jaroj, li estis freneze enamiĝinte en ŝin.

Ĉefministro Churchill diris: "Vi vidas, se vi edziniĝus al li, vi nun estus edzino de stratbalaisto ...".

La edzino de Churchill donis la legendan respondon: “Ne. Se mi geedziĝus kun li, li fariĝus ĉefministro."
okulumo.gif

Tillbaka till toppen