Към съдържанието

Ŝerco

от Rovniy_Sergey, 29 август 2021

Съобщения: 258

Език: Esperanto

SlavikDze (Покажи профила) 20 октомври 2022, 09:18:35

— Kiu lando estas la plej defendita?
— Israelo... Ĉar ĝin ĉirkaŭas nur malamikaj najbaroj.
— Kaj kiu lando estas la plej neŭtrala?
— Ĉeĥio... Ĉar ĝi ne intervenas eĉ proprajn internajn aferojn.

Rovniy_Sergey (Покажи профила) 23 октомври 2022, 11:52:33

Kiam mia edzino diris al mi, ke ŝi aĉetis ŝuojn flavgrizajn, pikkalkanumajn kaj kun banteto. Mi eĉ ne povas imagi, ke tio estas tri diversaj paroj. 👀

Rovniy_Sergey (Покажи профила) 23 октомври 2022, 12:02:12

Edzino sendis edzon en la vendejon kaj malŝaltis sian telefonon. Ĉar venis la tempo ke la edzo agu memstare... 👀

Rovniy_Sergey (Покажи профила) 25 октомври 2022, 16:54:58

Eta Borja neniam kriis en la vendejo de infanaj ludiloj: "Aĉetu - aĉetu - aĉetu!". Li komencadis ekde iu abstrakta temo. Ekzemple: - Paĉjo, kaj via infaneco ankaŭ estis malfacila kaj malĝoja? 🍼 👶

SlavikDze (Покажи профила) 28 октомври 2022, 11:13:14

Ŝerco, kiun laŭ aserto de Putin rakontis al li lia germana konatulo:

Germana knabo demandas:
— Paĉjo, kial estas tiel malvarme?
— Estas pro tio, ke Rusio agresas kontraŭ Ukrainio.
— Sed kiel tio rilatas al ni?
— Nu, nia lando aplikis sankciumon kontraŭ Rusio.
— Por kio?
— Por ke la rusoj suferu.
— Sed ĉu ankaŭ ni estas rusoj?

Rovniy_Sergey (Покажи профила) 28 октомври 2022, 13:21:31

Somerdoma loĝloketo, al la barilo de sia najbaro alvenis viro kaj longe frapis al la pordo. Neniu eliras kaj li denove frapas. Finfine eliras hundo kaj demandas lin:
- Nu kial vi tiel longe frapas, ĉu vi ne vidas, ke neniu estas?
La viro svenis kaj hundo komencis leki lian vizaĝon, post iom da tempo la viro malfermis siajn okulojn kaj mallaŭte demandas:
- Ĉu vi ne scipovas bojadi?
- Kial mi ne scipovas? Mi scipovas bojadi, mi simple ne volis vin timigi...🐶

SlavikDze (Покажи профила) 03 ноември 2022, 08:13:41

Kelkaj teologistoj asertas, ke dekomence en la Malnova Testamento estis nur unusola regulo:
"Partikulon "ne" skribu aparte de verboj. Ekzemploj: ne murdu, ne ŝtelu, ne adultu..."
😯😯😯😯😯

SlavikDze (Покажи профила) 10 ноември 2022, 14:16:59

Dum Rusia enlanda (civila) milito ĉeĥaj intervenuloj kaptis ĉukĉan partizanon kaj demandas lin:
— Ĉukĉo, kie vi kaŝis oron de Kolĉako?
Hungaro-tradukisto (eble eĉ Julio Baghy) interpretas:
— Ĉi-sinjoroj volas scii, kie vi kaŝis kolĉakan oron.
Ĉukĉo:
— Mi ne diros tion!
Interpretisto:
— Li ne volas diri.
Ĉeĥa kolonelo:
— Se vi ne diros, kie estas ĉi tiu oro, ni murdos vin!
Tradukisto:
— Ĉukĉo, se vi ne diros, kie estas tiu oro, ili mortigos vin.
Ĉukĉo:
— Nu bone... Tiun oron mi enterigis sub vigvamo de mia tria edzino.
Tradukisto:
— Li diras: "Do murdu min, aĉaj ĉeĥuloj, mi tutegale nenion diros al vi!"
🤑🤑🤑🤑🤑

Серёга (Покажи профила) 14 ноември 2022, 19:29:59

Altebrilas (Покажи профила) 14 ноември 2022, 23:08:07

Cxu vi bonvlolu traduki esperanten?

Обратно нагоре