إلى المحتويات

Ŝerco

من Rovniy_Sergey, 29 أغسطس، 2021

المشاركات: 251

لغة: Esperanto

SlavikDze (عرض الملف الشخصي) 25 ديسمبر، 2022 6:44:25 م

Unu ĉukĉo edziĝis kun francino, sed post paro da monatoj ili divorcis.
Aliaj ĉukĉoj demandas lin:
— Kial vi tamen lasis vian francinon? Kio vin tamen malkontentigis?
— Ŝi estas tamen bona femino, — respondas tiu eks-edzo. — Sed tre malpura tamen.
— Kial vi tamen tiel opinias?
— Ĉar ŝi lavas sin ĉiutage.
🚿🚿🚿🚿🚿

SlavikDze (عرض الملف الشخصي) 28 ديسمبر، 2022 9:02:28 م

Tri etaj fabelaj porketoj senzorge petolas en la arbaro. Kaj subite aperas ilia bona konatulo, la malica lupo. La teruritaj porketoj ektremas, sed la ridetanta lupo diras:
— Salam alejkum, miaj bongustaj roz-koloraj amiketoj... Sed ne timu min, miaj amindaj fratetoj... Mi nun estas virta islamano... Kaj eĉ ahmadisto.
🐷🐷🐷🐺☪️

acimatriyarka (عرض الملف الشخصي) 30 ديسمبر، 2022 12:24:25 م

Turisto, kiu vojaĝas por vidi piramidojn, demandas ĉiĉeronon:
— Kiom aĝas ĉi tiu piramido?
— 4001 jarojn, 2 monatojn kaj 10 tagojn.
— Kiel vi konas ĝustan daton?
— Kiam mi komencis mian laboron, oni diris, ke ĉi tiuj piramidoj estas 4000 jarojn aĝaj.

SlavikDze (عرض الملف الشخصي) 1 يناير، 2023 7:56:13 م

Dum leciono instruistino proponas, ke lernantoj nomu la plej ferocajn bestojn.
Sekvas vico de respondoj:
— Lupoj...
— Ursoj...
— Tigroj...
Kaj unu el lernantoj diras:
— Formikoj...
— Ho ne, — replikas la instruistino. — Formikoj ne apartenas al tiu kategorio.
— Nu, provu sidiĝi per via nuda pugo sur formikejon, kaj vi tuj ekscios, kiaj ferocaj bestoj ili estas.
🐺🐻🐹🐜
Onidire, la plej sukcesaj rusiaj biatlonistoj devenas el Siberio, ĉar siberiaj lupoj ne indulgas al tiuj, kiuj ne kapablas rapide skii kaj trafe pafi.
🎿🎿🎿🎿🎿
Unu leporo, kurante for de lupo, atingis riveron.
Li ekis transpasi ĝin, sed subite rememoris, ke li ne kapablas paŝi laŭ akvo.
Li eknaĝis, sed subite rememoris, ke li ne kapablas naĝi.
Kaj tiel do li dronis.
Moral-instruo: kiam necesas fari gravan decidon, ne indas rememori pasintecon.
🐰🐺

Rovniy_Sergey (عرض الملف الشخصي) 3 يناير، 2023 6:17:00 م

La anekdoto pri leporo memorigis al mi la alian el infaneco pri erinaco.
--------------------------------
Iris erinaco tra la arbaro, forgesis kiel spiri kaj mortis.
Poste li rememoris, leviĝis kaj ekiris hejmen. 🦔
--------------------------------
Sed mi ankaŭ forgesis, ĉu ĝi havis moralon aŭ ne. Ŝajnas, ke ne. ridulo.gif

SlavikDze (عرض الملف الشخصي) 6 يناير، 2023 1:18:29 م

Dum Novjara festo edzo diras al sia edzino:
— Karulino, mi proponas forgesi ĉion tion, kion estis pasintjare, kaj komenci nian vivon kvazaŭ denove.
— Nu, bone, — konsentas la edzino kaj, preninte sian telefonon, vokas: — Hola!.. Polico?.. En mia loĝejo estas iu fremda virulo!
😀😀😀😀😀
— Kaj kien vi intencas veturi dum Novjaraj festoj?
— Ni veturos sur niaj pugoj suben de nia loka monteto.
— Ho, ni aliĝas al via vojaĝo!
😊😊😊😊😊
Interparolas du amikoj:
— Kion vi donacos al via edzino okaze de Novjaro?
— Novan pelto-mantelon.
— Bonega donaco... Kaj kion ŝi donacos al vi?
— Nu, kiel kutime... Ankoraŭ unu plej bonan jaron de sia vivo.
😁😁😁😁😁
Interparolas du amikinoj:
— Kie vi intencas saluti Novjaron?
— Kiel kutime... En mia lito.
— Kaj ĉu vi atendas multe da gastoj?
😆😆😆😆😆
Dum Novjaraj festenoj volpovo de feminoj kalkuliĝas per kilogramoj kaj volpovo de viroj — per litroj.
🥙🧆🥘🍷🥃

Altebrilas (عرض الملف الشخصي) 6 يناير، 2023 5:59:37 م

Rovniy_Sergey:La anekdoto pri leporo memorigis al mi la alian el infaneco pri erinaco.
--------------------------------
Iris erinaco tra la arbaro, forgesis kiel spiri kaj mortis.
Poste li rememoris, leviĝis kaj ekiris hejmen. 🦔
--------------------------------
Sed mi ankaŭ forgesis, ĉu ĝi havis moralon aŭ ne. Ŝajnas, ke ne. ridulo.gif
La anekdoto pri erinaco memorigis al mi sxercon pri tiu besto pardonpetanta al harbroso, cxar li jxus konfuzis gxin kun sia edzino kaj provis plenumi sian edzan devon...

SlavikDze (عرض الملف الشخصي) 7 يناير، 2023 9:22:27 ص

Unu vilaĝanino venas en la domon de sia najbaro kaj vidas, ke tiu ludas ŝakon kun si mem.
— Kaj kie estas via edzino? — demandas la femino.
— Ŝi prenis toporon kaj iris en la arbaron por haki hejt-lignon.
— Ĉu vere?.. Sed ĉu vi ne hontas?.. Ĉe tia frosto ŝi akiras lignon por via forno, dum vi sidas hejme kaj ludas ŝakon kun vi mem!
— Sed kion mi faru, se ŝi ne scipovas ludi ŝakon?
🧔♟️🪓🧑

Rovniy_Sergey (عرض الملف الشخصي) 9 يناير، 2023 6:02:29 ص

Altebrilas:
La anekdoto pri erinaco memorigis al mi sxercon pri tiu besto pardonpetanta al harbroso, cxar li jxus konfuzis gxin kun sia edzino kaj provis plenumi sian edzan devon...
Pro la harbroso(=broso) mi rememoris la alian:
------------------------------------------------------
- Kiel trompa estas la naturo, - diris la erinaco, malsuprengrimpante de la kakto. 🌵🦔👀

Altebrilas (عرض الملف الشخصي) 9 يناير، 2023 12:36:44 م

Mi dirus:

"Kiel trompa estas la naturo, - suferkriis la erinaco, malsuprensaltante de la kakto."

عودة للاعلى