본문으로

Ŝerco

글쓴이: Rovniy_Sergey, 2021년 8월 29일

글: 251

언어: Esperanto

Altebrilas (프로필 보기) 2023년 3월 14일 오후 1:38:42

Mi ne konsentas: la unua povas signifi vomi aux pisi, la dua postajxo aux okcipito. Dubsignifaj vortoj estas malbonaj, cxar malesperantecaj. Ili devas esti komprenataj per kunteksto, kaj en pruda kunteksto la plej maldecaj signifoj estas la plej probablaj, cxar taksataj kiel euxfemismoj (vd. "Malcxastejo").

SlavikDze (프로필 보기) 2023년 3월 16일 오전 11:08:45

Interparolas Biden kaj Macron...
Biden (interrmiksinte en sia nebuleca stato Macron'on kun Zelinski):
— Sed ni ja liveris al vi milionojn da obusoj kaj pafaĵoj...
Macron: — Tamen mi ne bezonas tion... Mi estas Macron.
Biden: — Sed makaronion ni ne povas liveri al vi, ĉar grenojn mankas al ni mem.
🥳🥳🥳🥳🥳

SlavikDze (프로필 보기) 2023년 3월 22일 오후 5:25:43

Interparolas du eŭropanoj:
— Ĉu vi jam scias, ke laŭ decido de Internacia Kortumo en Hago la rusia prezidento Putin devas esti arestita?
— Ho, mi tre esperas, ke ĉi tiu terura diktatoro reale trafos en ĉi-tribunalon!
— Nu, tio sendube eblas... Rusiaj misiloj estas sufiĉe trafaj.
🤒🤒🤒🤒🤒

Altebrilas (프로필 보기) 2023년 3월 24일 오전 10:48:57

El kiu lingvo ĝi estas tradukita? La rusa? La angla? Kiu verbo havas ambaux signifojn? En la franca mi ne trovas iun. Oni diras "se retrouver au/devant le tribunal" (lit. "Retroviĝi ĉe/antaŭ tribunalo"). "Atteindre/parvenir à " ne uzeblas tiusignife.

SlavikDze (프로필 보기) 2023년 3월 24일 오후 12:46:11

Eta klarigo por ĉi-forumaj obskurecaj "alte-briluloj":
Supozeble, la ŝerco pri ICC povas ekzisti en ajna slava lingvo kaj ankaŭ en la germana, kie haveblas la verbo "treffen", kiu analogas al eo-verbo "trafi".
PS: Ŝajnas, ke por kelkaj kartavaj "dinosaŭroj" tempas jam ĉesigi nostalgii pri tiu antikva epoko, kiam la franca lingvo estis kvazaŭ la plej grava lingvo en nia mondo.
🦖🦖🦖🦖🦖

Altebrilas (프로필 보기) 2023년 3월 24일 오후 1:53:06

La plej grava lingvo estas Esperanto, kompreneble.

"Trafi" estas transitiva. Mi ne trovis "trafi ien" nek "trafi en ion" en la vortaro. La plej tauxga signifo, koncernante tribunalon, estas la tria: renkonti ian konkretan baron. Dio estigu tion!

SlavikDze (프로필 보기) 2023년 3월 24일 오후 2:35:12

@ t.n. "Altebrilas"
Mi ne scias, kiun varianton de eo-vortaroj vi uzas, sed rekomendas
al vi konsulti kun PIV.

SlavikDze (프로필 보기) 2023년 4월 2일 오후 1:09:55

Kiel lingvistikaj dioj inventis diversajn lingvojn...
— Pri la franca ni faru tiel: duonon de la literoj oni prononcu laŭ propra deziro kaj la alian duonon oni entute ne prononcu. Kaj krome ni aldonu kelkajn diakritilojn.
— Pri la angla ni faru tiel: la literoj estu ne tiom multaj, sed la vokalojn oni prononcu absolute senregule. Kaj la signifoj de la vortoj estu ŝanĝeblaj depende de uzataj prepozicioj kaj socia statuso de parolanto
— Pri itala ni faru tiel: ĉiuj vortoj estu finitaj per vokaloj. Kaj dum parolado oni svingu per manoj... Por iom fridigi varman aeron.
— Hispana lingvo... Nu, per la hispana ni simple parodiu la italan.
— En la rusa lingvo oni uzu vortojn tute senorde kaj esprimu sencon per intonacio. Kaj krome ni aldonu abundan grapolon da prefiksoj kaj sufiksoj.
— La pola lingvo estu esence slava, sed kun pretendo al okcident-eŭropa aspekto.
— La ukrajna lingvo... Nu, per la ukrajna ni simple primoku la rusan kaj la polan.
— En la germana lingvo oni prononcu vortojn, kvazaŭ bojante... por ke ĉiuj aliaj timu... Kaj krome oni ŝparu spacetojn dum skribado.
— Nu, kaj en la hebrea oni uzu specialan alfabeton sen vokaloj... Por ke gojoj nur kun granda penego povu majstri ĉi tiun diecan lingvon.
😇😇😇😇😇
Humura skeĉo pri dialektoj de la angla lingvo:
https://youtu.be/xAjVZXpQToI

Banazir (프로필 보기) 2023년 4월 23일 오전 11:10:57

Esperantisto, kiu lernis la rusan, eklernis, ke la vorto "бугристый" (bugristyj) signifas "malglata" aŭ "kovrita de montetoj", sed ne tion, kion li komence pensis.

-Kion vi faros, se vi vidas krokodilon en la strato? (Ĉi tiu frazo estas ĉe Duolingo)
-Mi diros lin, ke li parolu Esperanton.

StefKo (프로필 보기) 2023년 5월 6일 오전 7:57:46

Rabena lernado de artifikeco (malnova juda ŝerco)

En jeŝibot (talmuda lernejo), studento demandas rabenon:
Rabi, mi ne komprenas unu aferon. Kiam la filoj de Jakobo volis venĝi sin kontraŭ la loĝantoj de Ŝeĥem pro la malhonoro de sia fratino, ili unue kaŭzis ke Ŝeĥemidoj cirkumcidis sin kaj poste ili buĉis ilin. Por kio ili faris tion kvankam la filoj de Jakobo sen tio superfotus ajnajn loĝantojn de Ŝeĥem?
La rabeno klarigas:
– Ĉar se ili komencus buĉi ilin, tiam ĉiuj ĉirkaŭe venus helpi Ŝeĥemidojn. Kaj tuj kiam ili cirkumcidis sin, fariĝante judoj, jam estis sciate: se iu murdas judojn, neniu movos eĉ unu fingron por helpi ilin.

다시 위로