Al la enhavo

Ŝerco

de Rovniy_Sergey, 2021-aŭgusto-29

Mesaĝoj: 249

Lingvo: Esperanto

SlavikDze (Montri la profilon) 2024-junio-09 06:30:47

Oni informas, ke Emmanuel Macron intencas sendi en Ukrainion jam trian grupon de francaj soldatoj por ke ili provu trovi du antaŭe senditajn kaj malaperintajn grupojn.

amigueo (Montri la profilon) 2024-junio-10 12:20:31

-A lo! Tie viandvendejo?
-Ne, sxuvendejo.
-Pardonu, mi maltafis la numeron.
-Sen probleme. Vi alportu la paron kaj ni donos al vi la trafan.

amigueo (Montri la profilon) 2024-junio-10 12:24:02

-Fileto! Vi agxas suficxe por koni veron.
-Kiu vero, pacxjo?
-La Magojregxoj estas viaj atroj.
-La tri??!!

SlavikDze (Montri la profilon) 2024-aŭgusto-04 05:31:35

Ŝajnas, ke kritikantoj de Rusio estas tute pravaj, asertante, ke nur en Moskvo haveblas pli-malpli bonordaj viv-kondiĉoj.
Ĉar se oni elveturos el Moskvo kaj vojaĝos proksimume tri milojn da kilometroj for de la rusia ĉefurbo, oni tuj ekvidos okulfrapan senordegon — amasoj da ruboj sur stratoj, hordoj da ratoj kaj cimoj, senkaŝa rabado kaj ŝtelado, policianoj timas viziti certajn distriktojn, ribeluloj en flavaj veŝtoj detruas urbajn objektojn, sodomistoj senbride propagandas siajn ideojn, sportistoj, riskante sian sanon, naĝas en merdeca rivero, viroj boksas kontraŭ feminoj...
Kaj lokaj regantoj intertempe entuziasme gratulas sian popolon pri sukcesa olimpiko.
🥵🤢🤮🤧🤒

Altebrilas (Montri la profilon) 2024-aŭgusto-04 13:16:06

Humuro varias laŭlande...

SlavikDze (Montri la profilon) 2024-aŭgusto-04 18:56:59

@Altebrilas
Konfesu do sincere, mia saĝa kolego, ĉu vi hontas aŭ fieras pri la nuna Olimpiko en Francio?

Altebrilas (Montri la profilon) 2024-aŭgusto-05 15:15:05

Ĉu oni devas esti ia el ambaŭ?

SlavikDze (Montri la profilon) 2024-aŭgusto-05 15:54:23

@Altebrilas
Kiel mi vidas, malgraŭ via deklarita "altebrileco", vi plu preferas resti glitece-obskureca.
Sed el via respondo almenaŭ konkludeblas, ke vi ne emas fieri pri la nuna merdeca pariza Olimpiko. Kaj tio esperigas, ke vi ankoraŭ kapablas al pli-malpli klara mondkoncepto.

Altebrilas (Montri la profilon) 2024-aŭgusto-06 09:44:01

Ĉu vi ne kapablas esprimi simple viajn opiniojn en lingvaĵo kiu konvenas al paĝaro kreita por lingvolernantoj?

La positiva flanko estas, ke viaj mesaĝoj montras al scivolemuloj, ke Esperanto ne estas nur por lernolibroj. Sed ne estu tro da...

Reen al la supro