본문으로

Ŝerco

글쓴이: Rovniy_Sergey, 2021년 8월 29일

글: 252

언어: Esperanto

SlavikDze (프로필 보기) 2024년 6월 9일 오전 6:30:47

Oni informas, ke Emmanuel Macron intencas sendi en Ukrainion jam trian grupon de francaj soldatoj por ke ili provu trovi du antaŭe senditajn kaj malaperintajn grupojn.

amigueo (프로필 보기) 2024년 6월 10일 오후 12:20:31

-A lo! Tie viandvendejo?
-Ne, sxuvendejo.
-Pardonu, mi maltafis la numeron.
-Sen probleme. Vi alportu la paron kaj ni donos al vi la trafan.

amigueo (프로필 보기) 2024년 6월 10일 오후 12:24:02

-Fileto! Vi agxas suficxe por koni veron.
-Kiu vero, pacxjo?
-La Magojregxoj estas viaj atroj.
-La tri??!!

SlavikDze (프로필 보기) 2024년 8월 4일 오전 5:31:35

Ŝajnas, ke kritikantoj de Rusio estas tute pravaj, asertante, ke nur en Moskvo haveblas pli-malpli bonordaj viv-kondiĉoj.
Ĉar se oni elveturos el Moskvo kaj vojaĝos proksimume tri milojn da kilometroj for de la rusia ĉefurbo, oni tuj ekvidos okulfrapan senordegon — amasoj da ruboj sur stratoj, hordoj da ratoj kaj cimoj, senkaŝa rabado kaj ŝtelado, policianoj timas viziti certajn distriktojn, ribeluloj en flavaj veŝtoj detruas urbajn objektojn, sodomistoj senbride propagandas siajn ideojn, sportistoj, riskante sian sanon, naĝas en merdeca rivero, viroj boksas kontraŭ feminoj...
Kaj lokaj regantoj intertempe entuziasme gratulas sian popolon pri sukcesa olimpiko.
🥵🤢🤮🤧🤒

Altebrilas (프로필 보기) 2024년 8월 4일 오후 1:16:06

Humuro varias laŭlande...

SlavikDze (프로필 보기) 2024년 8월 4일 오후 6:56:59

@Altebrilas
Konfesu do sincere, mia saĝa kolego, ĉu vi hontas aŭ fieras pri la nuna Olimpiko en Francio?

Altebrilas (프로필 보기) 2024년 8월 5일 오후 3:15:05

Ĉu oni devas esti ia el ambaŭ?

SlavikDze (프로필 보기) 2024년 8월 5일 오후 3:54:23

@Altebrilas
Kiel mi vidas, malgraŭ via deklarita "altebrileco", vi plu preferas resti glitece-obskureca.
Sed el via respondo almenaŭ konkludeblas, ke vi ne emas fieri pri la nuna merdeca pariza Olimpiko. Kaj tio esperigas, ke vi ankoraŭ kapablas al pli-malpli klara mondkoncepto.

Altebrilas (프로필 보기) 2024년 8월 6일 오전 9:44:01

Ĉu vi ne kapablas esprimi simple viajn opiniojn en lingvaĵo kiu konvenas al paĝaro kreita por lingvolernantoj?

La positiva flanko estas, ke viaj mesaĝoj montras al scivolemuloj, ke Esperanto ne estas nur por lernolibroj. Sed ne estu tro da...

SlavikDze (프로필 보기) 2024년 8월 23일 오전 9:26:55

Dum vica kunsido en la Blanka Domo Kamala Harris diras:
— Nia problemo estas sklerozo. Ni emas forgesi, kiu estas niaj amikoj kaj kiu estas niaj malamikoj.
— Ho ne, — replikas Joe Biden. — Nia problemo estas mal-akurateco. Nia kunsido daŭras jam duon-horon, sed la prezidento ankoraŭ ne venis. Kie estas Trump?.. Kie estas ĉi tiu parvenuo?

다시 위로