Till sidans innehåll

Ŝerco

av Rovniy_Sergey, 29 augusti 2021

Meddelanden: 249

Språk: Esperanto

SlavikDze (Visa profilen) 9 juni 2024 06:30:47

Oni informas, ke Emmanuel Macron intencas sendi en Ukrainion jam trian grupon de francaj soldatoj por ke ili provu trovi du antaŭe senditajn kaj malaperintajn grupojn.

amigueo (Visa profilen) 10 juni 2024 12:20:31

-A lo! Tie viandvendejo?
-Ne, sxuvendejo.
-Pardonu, mi maltafis la numeron.
-Sen probleme. Vi alportu la paron kaj ni donos al vi la trafan.

amigueo (Visa profilen) 10 juni 2024 12:24:02

-Fileto! Vi agxas suficxe por koni veron.
-Kiu vero, pacxjo?
-La Magojregxoj estas viaj atroj.
-La tri??!!

SlavikDze (Visa profilen) 4 augusti 2024 05:31:35

Ŝajnas, ke kritikantoj de Rusio estas tute pravaj, asertante, ke nur en Moskvo haveblas pli-malpli bonordaj viv-kondiĉoj.
Ĉar se oni elveturos el Moskvo kaj vojaĝos proksimume tri milojn da kilometroj for de la rusia ĉefurbo, oni tuj ekvidos okulfrapan senordegon — amasoj da ruboj sur stratoj, hordoj da ratoj kaj cimoj, senkaŝa rabado kaj ŝtelado, policianoj timas viziti certajn distriktojn, ribeluloj en flavaj veŝtoj detruas urbajn objektojn, sodomistoj senbride propagandas siajn ideojn, sportistoj, riskante sian sanon, naĝas en merdeca rivero, viroj boksas kontraŭ feminoj...
Kaj lokaj regantoj intertempe entuziasme gratulas sian popolon pri sukcesa olimpiko.
🥵🤢🤮🤧🤒

Altebrilas (Visa profilen) 4 augusti 2024 13:16:06

Humuro varias laŭlande...

SlavikDze (Visa profilen) 4 augusti 2024 18:56:59

@Altebrilas
Konfesu do sincere, mia saĝa kolego, ĉu vi hontas aŭ fieras pri la nuna Olimpiko en Francio?

Altebrilas (Visa profilen) 5 augusti 2024 15:15:05

Ĉu oni devas esti ia el ambaŭ?

SlavikDze (Visa profilen) 5 augusti 2024 15:54:23

@Altebrilas
Kiel mi vidas, malgraŭ via deklarita "altebrileco", vi plu preferas resti glitece-obskureca.
Sed el via respondo almenaŭ konkludeblas, ke vi ne emas fieri pri la nuna merdeca pariza Olimpiko. Kaj tio esperigas, ke vi ankoraŭ kapablas al pli-malpli klara mondkoncepto.

Altebrilas (Visa profilen) 6 augusti 2024 09:44:01

Ĉu vi ne kapablas esprimi simple viajn opiniojn en lingvaĵo kiu konvenas al paĝaro kreita por lingvolernantoj?

La positiva flanko estas, ke viaj mesaĝoj montras al scivolemuloj, ke Esperanto ne estas nur por lernolibroj. Sed ne estu tro da...

Tillbaka till toppen