Naar de inhoud

Esperanta Vortaro por Fajrfokso

door el_edu, 1 november 2006

Berichten: 4

Taal: Esperanto

el_edu (Profiel tonen) 1 november 2006 18:35:50

Eble multaj el vi konas la TTT-legilon Mozila Fajrfokso (Mozilla Firefox). Nu, ekde antaŭ kelkaj tagoj, ekzistas la nova versio 2.0. Tiu versio povas uzi vortarojn por korekti la tekstojn ke ni tajpas. Ekzistas vortaroj por pluraj lingvoj... kaj nun ankaŭ por Esperanto!

Mi konvertis la Esperantan vortaron por OpenOffice.org kaj alŝutis ĝin al Mozila servilo. Nun vi povas elŝuti ĝin de tiu retpaĝo:

https://addons.mozilla.org/firefox/3684/

Kompreneble, ĝi funkcias nur en Mozila Fajrfokso v2.0

Mi esperas ke vi trovas ĝin utila.

Ĝis okulumo.gif

pastorant (Profiel tonen) 6 november 2006 05:10:12

Mi ne povas trovi OpenOffice Esperante.
Kie estas? Kiam haveblos?
Dankon! sal.gif

el_edu (Profiel tonen) 6 november 2006 22:43:31

Saluton,

Ekzistas projekto por traduki OpenOffice.org-n al Esperanto:

http://eo.openoffice.org/

Bedaŭrinde, mi kredas ke ankoraŭ ne estas preta.

Sed jam ekzistas Esperanta vortaro, aŭ literumilo, por OpenOffice, ĉi tie:

http://www.esperanto.pisem.net/literumilo.html

el_edu (Profiel tonen) 10 november 2006 22:16:14

Nedankinde, jean-luc! rido.gif

Rilate al ttt-legilo, laŭ guglo, ŝajnas ke la plej uzata vorto estas fajrfokso.

Terug naar boven