Al la enhavo

Lia Moŝto aŭ Sia Moŝto?

de Altebrilas, 2021-decembro-03

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2021-decembro-03 23:34:44

Sia Moŝto alvenis
Ĉu tiu frazo estas korekta?

Ne, ĉar parkerindas, ke si/sia neniam povas esti en subjekto de subfrazo.

Jes, ĉar la posedanto de la eco "Moŝto" estas li mem. Logikas.

Estas paradoksoj ĉe la limo de gramatiko kaj semantiko. Ne gravaj, sed amuzaj.

nornen (Montri la profilon) 2021-decembro-04 01:09:05

Ne eblas pro la sama kialo, ke "Li kaj siaj infanoj alvenis" ne eblas.

StefKo (Montri la profilon) 2021-decembro-04 09:21:53

Mi estas mia moŝto
Vi estas via moŝto
Li/ŝi estas lia/ŝia moŝto do ĉiu el ili estas... sia moŝto!

Altebrilas (Montri la profilon) 2021-decembro-04 23:45:44

nornen:Ne eblas pro la sama kialo, ke "Li kaj siaj infanoj alvenis" ne eblas.
Tion mi ja diris:
Ne, ĉar parkerindas, ke si/sia neniam povas esti en subjekto de subfrazo.

Metsis (Montri la profilon) 2021-decembro-06 12:31:04

nornen:Ne eblas pro la sama kialo, ke "Li kaj siaj infanoj alvenis" ne eblas.
Ekzakte. Plie ĉar "li kaj liaj infanoj" povas esti dusenca, oni diru "li kun siaj infanoj", kiam temas pri infanoj de la menciita li.

amigueo (Montri la profilon) 2021-decembro-06 22:44:43

Altebrilas:
Sia Moŝto alvenis
Ĉu tiu frazo estas korekta?

Ne, ĉar parkerindas, ke si/sia neniam povas esti en subjekto de subfrazo.

Jes, ĉar la posedanto de la eco "Moŝto" estas li mem. Logikas.

Estas paradoksoj ĉe la limo de gramatiko kaj semantiko. Ne gravaj, sed amuzaj.
ies mosxto
nenies mosxto
certes mosxto
unues mosxto
ajnes mosxto.

amigueo (Montri la profilon) 2021-decembro-07 11:03:10

Denove mi rimarkigas ke "Li" kaj "tiu" estas "senmemora indikilo en unu frazo". Tio estas, "li, li kaj li fruas" kaj "li venis kun li" cxiam en sama frazo LI indikas malsaman ulon. Do:
Cxe "Tiu kaj tiu alia", "li kaj li alia" kaj "li kun li aliaj", "alia" estas redunda.

Altebrilas (Montri la profilon) 2021-decembro-07 20:00:07

Metsis:
nornen:Ne eblas pro la sama kialo, ke "Li kaj siaj infanoj alvenis" ne eblas.
Ekzakte. Plie ĉar "li kaj liaj infanoj" povas esti dusenca, oni diru "li kun siaj infanoj", kiam temas pri infanoj de la menciita li.
oni diru "li kun siaj infanoj"

"kun" substrekindas, por eviti, ke rapida legado instigu komencantojn erari.

Altebrilas (Montri la profilon) 2021-decembro-07 20:04:54

amigueo:Denove mi rimarkigas ke "Li" kaj "tiu" estas "senmemora indikilo en unu frazo". Tio estas, "li, li kaj li fruas" kaj "li venis kun li" cxiam en sama frazo LI indikas malsaman ulon. Do:
Cxe "Tiu kaj tiu alia", "li kaj li alia" kaj "li kun li aliaj", "alia" estas redunda.
Al "li kaj li alia", mi preferas "ili": ĝi estas pli simpla.

Reen al la supro