ข้อความ 9
ภาษา: Esperanto
Altebrilas (แสดงโปรไฟล์) 3 ธันวาคม 2021, 23:34:44
Sia Moŝto alvenisĈu tiu frazo estas korekta?
Ne, ĉar parkerindas, ke si/sia neniam povas esti en subjekto de subfrazo.
Jes, ĉar la posedanto de la eco "Moŝto" estas li mem. Logikas.
Estas paradoksoj ĉe la limo de gramatiko kaj semantiko. Ne gravaj, sed amuzaj.
nornen (แสดงโปรไฟล์) 4 ธันวาคม 2021, 01:09:05
StefKo (แสดงโปรไฟล์) 4 ธันวาคม 2021, 09:21:53
Vi estas via moŝto
Li/ŝi estas lia/ŝia moŝto do ĉiu el ili estas... sia moŝto!
Altebrilas (แสดงโปรไฟล์) 4 ธันวาคม 2021, 23:45:44
nornen:Ne eblas pro la sama kialo, ke "Li kaj siaj infanoj alvenis" ne eblas.Tion mi ja diris:
Ne, ĉar parkerindas, ke si/sia neniam povas esti en subjekto de subfrazo.
Metsis (แสดงโปรไฟล์) 6 ธันวาคม 2021, 12:31:04
nornen:Ne eblas pro la sama kialo, ke "Li kaj siaj infanoj alvenis" ne eblas.Ekzakte. Plie ĉar "li kaj liaj infanoj" povas esti dusenca, oni diru "li kun siaj infanoj", kiam temas pri infanoj de la menciita li.
amigueo (แสดงโปรไฟล์) 6 ธันวาคม 2021, 22:44:43
Altebrilas:ies mosxtoSia Moŝto alvenisĈu tiu frazo estas korekta?
Ne, ĉar parkerindas, ke si/sia neniam povas esti en subjekto de subfrazo.
Jes, ĉar la posedanto de la eco "Moŝto" estas li mem. Logikas.
Estas paradoksoj ĉe la limo de gramatiko kaj semantiko. Ne gravaj, sed amuzaj.
nenies mosxto
certes mosxto
unues mosxto
ajnes mosxto.
amigueo (แสดงโปรไฟล์) 7 ธันวาคม 2021, 11:03:10
Cxe "Tiu kaj tiu alia", "li kaj li alia" kaj "li kun li aliaj", "alia" estas redunda.
Altebrilas (แสดงโปรไฟล์) 7 ธันวาคม 2021, 20:00:07
Metsis:oni diru "li kun siaj infanoj"nornen:Ne eblas pro la sama kialo, ke "Li kaj siaj infanoj alvenis" ne eblas.Ekzakte. Plie ĉar "li kaj liaj infanoj" povas esti dusenca, oni diru "li kun siaj infanoj", kiam temas pri infanoj de la menciita li.
"kun" substrekindas, por eviti, ke rapida legado instigu komencantojn erari.
Altebrilas (แสดงโปรไฟล์) 7 ธันวาคม 2021, 20:04:54
amigueo:Denove mi rimarkigas ke "Li" kaj "tiu" estas "senmemora indikilo en unu frazo". Tio estas, "li, li kaj li fruas" kaj "li venis kun li" cxiam en sama frazo LI indikas malsaman ulon. Do:Al "li kaj li alia", mi preferas "ili": ĝi estas pli simpla.
Cxe "Tiu kaj tiu alia", "li kaj li alia" kaj "li kun li aliaj", "alia" estas redunda.