Затворено
Най-много 500 съобщения.
A aŭ B? Elektu!
от Kokcineleto, 22 ноември 2008
Съобщения: 6620
Език: Esperanto
Filu (Покажи профила) 03 декември 2008, 15:42:05
Miland:Eŭropa biero aŭ Budweiser?Biero el Eŭropo devas por atingi la arkton Kanadan:
Esti brasita, aprobita por forlasi Eŭropo, suferi tremegojn aviadilajn super kaj trans la Atlantika oceano, sidi ĉe la Kanada dogano por kelkaj semajnoj, ĝis ĝi finfine interesigas doganistojn, kiuj eventuale akceptos, ke ĝi enmerkatiĝas en la suda parto de Kanado, kaj kiam, post kelkaj monatoj, la nevenditaj boteloj envenos en la arkton, ili estos tiel aĝaĉaj kaj multegekostaj, ke ni pli bone aĉetu tiun ĉevalpison, kiu nomiĝas Budvajzero.
Rekomendi unu aŭ malpermesi la alian?
jan aleksan (Покажи профила) 03 декември 2008, 18:44:14
Filu:Ne plu zorgu, Budweiser estas nun aĉetita de Inbev, kiu estas Brazilbelga firmao. Do via budvajzero estas nun eŭropa ^^. Sed nur vere belgaj bieroj bonas laŭ miMiland:Nu. ero de Bi estas pli bone ol 'no' al 'vi', do mi elektas bieron.Biero el Eŭropo devas por atingi la arkton Kanadan:
Eŭropa biero aŭ Budweiser?
Esti brasita, aprobita por forlasi Eŭropo, suferi tremegojn aviadilajn super kaj trans la Atlantika oceano, sidi ĉe la Kanada dogano por kelkaj semajnoj, ĝis ĝi finfine interesigas doganistojn, kiuj eventuale akceptos, ke ĝi enmerkatiĝas en la suda parto de Kanado, kaj kiam, post kelkaj monatoj, la nevenditaj boteloj envenos en la arkton, ili estos tiel aĝaĉaj kaj multegekostaj, ke ni pli bone aĉetu tiun ĉevalpison, kiu nomiĝas Budvajzero.
Rekomendi unu aŭ malpermesi la alian?
A aŭ B? elektu!
horsto (Покажи профила) 03 декември 2008, 20:41:54
jan aleksan: Sed nur vere belgaj bieroj bonas laŭ miKaj mi pensis ke nur la germana bieroj bonas, ekzistas eĉ Esperanta libro pri tio:
Schicke, Harald: Germanaj bieroj kaj bierkulturo. Jam la tria eldono de la sukcesa libro, kiu klarigas, kiel oni produktas la bieron, informas pri la ingrediencoj kaj ties efiko je la sano; 2007-3; MZ-Verlag; koloraj bildoj, forte bind; 119p;
Rogir (Покажи профила) 03 декември 2008, 20:50:17
Klasika aŭ moderna muziko?
Filu (Покажи профила) 03 декември 2008, 22:05:50
Do via budvajzero estas nun eŭropaTute ne! Tio nur signifas, ke parto de la mono farita per ties aĉeto iros al eŭropa kompanio, kies akciularo ĉiuokaze devenas de ie ajn. Fakte, ankoraŭ brasiĝos ĝi interalie en Kanado.
Klasika aŭ moderna muziko?Mi tre ŝatas Christos Hatzis, kies muzikon mi trovas en la klasika parto de la muzikvendejo, kie mi aĉetas muzikon. Tamen, Hatzis ankoraŭ ne mortis kaj lia muziko estas tre moderna: mi ne povus imagi tian muzikon verkita de ekzemple Beethoven. Do, mia muzikvendisto eraras kaj mi elektas modernan muzikon.
Vodko el Francio aŭ vino el Rusio?
Rogir (Покажи профила) 03 декември 2008, 23:25:21
Vodko el Francio aŭ vino el Rusio?Mi vidis neniam de ambaŭ, sed por fari vodkon oni ne devas esti profesiulo, do mi preferus vodko el Francio.
Saluto aŭ salato?
white knight (Покажи профила) 04 декември 2008, 10:02:36
Saluto aŭ salato?La dua. (Mi salatas vin!)
botaŭro aŭ pasero ?
Rogir (Покажи профила) 04 декември 2008, 10:11:00
Lampeto aŭ lampego?
Miland (Покажи профила) 04 декември 2008, 15:02:58
Greka salato aŭ salato de salikokoj?
Rogir (Покажи профила) 04 декември 2008, 18:11:31
Poŝtranĉilo aŭ poŝfajrilo?