ปิด
Max. 500 messages.
ข้อความ 6311
ภาษา: Esperanto
Rogir (แสดงโปรไฟล์) 3 ธันวาคม 2008, 23:25:21
Vodko el Francio aŭ vino el Rusio?Mi vidis neniam de ambaŭ, sed por fari vodkon oni ne devas esti profesiulo, do mi preferus vodko el Francio.
Saluto aŭ salato?
Rogir (แสดงโปรไฟล์) 4 ธันวาคม 2008, 10:11:00
Lampeto aŭ lampego?
Miland (แสดงโปรไฟล์) 4 ธันวาคม 2008, 15:02:58
Greka salato aŭ salato de salikokoj?
Rogir (แสดงโปรไฟล์) 4 ธันวาคม 2008, 18:11:31
Poŝtranĉilo aŭ poŝfajrilo?
Filu (แสดงโปรไฟล์) 4 ธันวาคม 2008, 18:29:22
Greka salato aŭ salato de salikokoj?Facilege! Mi ŝategas grekan salaton kaj opinias, ke salikokoj, eĉ ne malbonaj, estas tro multekostaj por la plezuro, kiun mi sentas manĝante ilin. Mi do elektas grekan salaton... kaj ankaŭ la piranjido sur mia bildo tion elektas: mi havas vere strangan filinon, kiu treege ŝatas nigrajn manĝaĵojn, inkluzive olivojn, kiujn mi klopodis ekŝati dum miaj dudekumoj kaj finfine sukcesis kelkaj jaroj poste.
Poŝtranĉilo aŭ poŝfajrilo?Ĉiam oni kunprenu poŝfajrilon kun si en la malvarmega arbaro: tio eble daŭrebligos sian vivon.
Mocarelo aŭ rokforto?
Miland (แสดงโปรไฟล์) 4 ธันวาคม 2008, 19:20:16
Filu:Mocarelo aŭ rokforto?Mocarelo ŝajnas al mi pli divers-utila.
Pico kovrita de mocarelo aŭ granda bovaĝburgero ('kvaronfunto') kun rokforto?
Rogir (แสดงโปรไฟล์) 5 ธันวาคม 2008, 11:03:06
å aŭ ä?
Miland (แสดงโปรไฟล์) 5 ธันวาคม 2008, 22:11:35
Rogir:å aŭ ä?Nu, ekster Skandinavio la germana estas pli utila lingvo ol la sveda aŭ la norvega, do mi elektas ä.
aŭtobuso aŭ vagonaro?
Kokcineleto (แสดงโปรไฟล์) 6 ธันวาคม 2008, 00:11:32
Vagonaro aŭ trajno?
horsto (แสดงโปรไฟล์) 6 ธันวาคม 2008, 12:14:51
Vojaĝi sen vera kialo, nur por vojaĝi ien ajn aŭ resti hejme kaj lerni Esperanton?