Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

dobri (Montri la profilon) 2011-majo-28 17:09:08

Tempo rapide pasas, tial spaco.

Melo aŭ melono?

henma (Montri la profilon) 2011-majo-28 17:17:23

melonojn mi ŝatas manĝi.

soriri aŭ supreniri?

(parenteze, dobri, mi ĵus trovis ke tiu anekdoto estis nur mito malgajo.gif, oni diris ke la historio de tiu nomo estas: kiam James Cook alvenis al Aŭstralio, li demandis pri tiuj bestoj, kaj la respondo estis 'mi ne komprenas vin' en la loka lingvo, kaj tiu sonas kiel 'kangaru', kaj James Cook pensis ke tiu estis la nomo de la besto...

Certe, mi trovis ke tiu estas nur mito, kaj ke la loka nomo de tiu besto estas 'gangaru')

glig (Montri la profilon) 2011-majo-28 17:28:34

henma:soriri aŭ supreniri?
Vi certe pensis pri "suriri", ĉu ne? Se tiele, mi elektas la vorton "suriri", ĉar ĝi estas pli mallonga por elparoli.

tujmesaĝilo aŭ babilejo?

henma (Montri la profilon) 2011-majo-28 17:35:07

babilejo, ĉar kion plaĉas al mi estas babili.

Ne, mi pensis pri 'soriri', ĝi estas en NPIV, bazita sur vorteto proponita de Zamenhof (sor = supren). Tiu vorteto preskaŭ neniam estis uzata, sed la radiko sor/i ankoraŭ ekzistas.

scipovi aŭ povoscii?

dobri (Montri la profilon) 2011-majo-29 17:42:19

Per unua rigardo "scipovi", ĉar "povoscii" ŝajnis al mi sensencaĵo. Tamen post konzultado en PIV mi eksciis, ke la pli ĝusta esprimo estas "povoscii". Dume mi jam multe alkutimis al "scipovi", tial mi uzados ĝin plue. La diferenco ne estas tro granda.

Klapo aŭ klabo?

henma (Montri la profilon) 2011-majo-29 18:41:05

klapo, ĉar mi preferas ŝtopi ion ol bati iun.

klavi aŭ klaki?

(P.S. laŭ ReVo, scipovi estas preferata nun, kaj povoscii estas arkaismo).

leporo (Montri la profilon) 2011-majo-30 08:51:04

Mi uzas klavaron do klavi. Komputila muso aŭ normala muso?

dobri (Montri la profilon) 2011-majo-30 18:01:34

Komputila muso estas pli bezonata.

Muzeo aŭ muzelo?

henma (Montri la profilon) 2011-majo-30 19:14:49

Mi preferas vidi muzeon ol muzelon.

provi aŭ pruvi?

dobri (Montri la profilon) 2011-majo-30 19:44:30

Provi. Unue necesas ion provi por poste tion pruvi.

Sablo aŭ sabro?

Reen al la supro