前往目錄

關閉的
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

貼文者: Kokcineleto, 2008年11月22日

訊息: 6311

語言: Esperanto

dobri (顯示個人資料) 2011年5月28日下午5:09:08

Tempo rapide pasas, tial spaco.

Melo aŭ melono?

henma (顯示個人資料) 2011年5月28日下午5:17:23

melonojn mi ŝatas manĝi.

soriri aŭ supreniri?

(parenteze, dobri, mi ĵus trovis ke tiu anekdoto estis nur mito malgajo.gif, oni diris ke la historio de tiu nomo estas: kiam James Cook alvenis al Aŭstralio, li demandis pri tiuj bestoj, kaj la respondo estis 'mi ne komprenas vin' en la loka lingvo, kaj tiu sonas kiel 'kangaru', kaj James Cook pensis ke tiu estis la nomo de la besto...

Certe, mi trovis ke tiu estas nur mito, kaj ke la loka nomo de tiu besto estas 'gangaru')

glig (顯示個人資料) 2011年5月28日下午5:28:34

henma:soriri aŭ supreniri?
Vi certe pensis pri "suriri", ĉu ne? Se tiele, mi elektas la vorton "suriri", ĉar ĝi estas pli mallonga por elparoli.

tujmesaĝilo aŭ babilejo?

henma (顯示個人資料) 2011年5月28日下午5:35:07

babilejo, ĉar kion plaĉas al mi estas babili.

Ne, mi pensis pri 'soriri', ĝi estas en NPIV, bazita sur vorteto proponita de Zamenhof (sor = supren). Tiu vorteto preskaŭ neniam estis uzata, sed la radiko sor/i ankoraŭ ekzistas.

scipovi aŭ povoscii?

dobri (顯示個人資料) 2011年5月29日下午5:42:19

Per unua rigardo "scipovi", ĉar "povoscii" ŝajnis al mi sensencaĵo. Tamen post konzultado en PIV mi eksciis, ke la pli ĝusta esprimo estas "povoscii". Dume mi jam multe alkutimis al "scipovi", tial mi uzados ĝin plue. La diferenco ne estas tro granda.

Klapo aŭ klabo?

henma (顯示個人資料) 2011年5月29日下午6:41:05

klapo, ĉar mi preferas ŝtopi ion ol bati iun.

klavi aŭ klaki?

(P.S. laŭ ReVo, scipovi estas preferata nun, kaj povoscii estas arkaismo).

leporo (顯示個人資料) 2011年5月30日上午8:51:04

Mi uzas klavaron do klavi. Komputila muso aŭ normala muso?

dobri (顯示個人資料) 2011年5月30日下午6:01:34

Komputila muso estas pli bezonata.

Muzeo aŭ muzelo?

henma (顯示個人資料) 2011年5月30日下午7:14:49

Mi preferas vidi muzeon ol muzelon.

provi aŭ pruvi?

dobri (顯示個人資料) 2011年5月30日下午7:44:30

Provi. Unue necesas ion provi por poste tion pruvi.

Sablo aŭ sabro?

回到上端