Więcej

Zamknięte
Maks. 500 wiadomości.

A aŭ B? Elektu!

od Kokcineleto, 22 listopada 2008

Wpisy: 6620

Język: Esperanto

Mirgholami (Pokaż profil) 9 grudnia 2008, 09:29:37

Morgaŭ , ĉar hieraŭ estinteco
esperanto aŭ angla ?

Filu (Pokaż profil) 9 grudnia 2008, 15:18:52

Mirgholami:esperanto aŭ angla ?
Oni povus diri, ke la angla estas ĉie, sed mi malgraŭ tio diros, ke Esperanto preskaŭ ĉial elektindas.

?

Kruko (Pokaż profil) 9 grudnia 2008, 15:42:44

ĉar la diketo ne estas sana.

Inter aŭ Milan?

horsto (Pokaż profil) 9 grudnia 2008, 20:40:46

Kruko:
Inter aŭ Milan?
Malfacila elekto. Ambaŭ vortoj estas Esperantaj. Mi elektas Inter ĉar tiu vorto ne estas deklinaciita.

Neĝo aŭ pluvo?

Miland (Pokaż profil) 9 grudnia 2008, 21:27:34

horsto:Neĝo aŭ pluvo?
Sendube pluvo - mia aŭto laviĝas senpage, kaj krome neĝo estas danĝera!

Viskio kun karbonita akvo aŭ ĝino kun toniko?

Rogir (Pokaż profil) 10 grudnia 2008, 12:51:03

aŭ aŭ aŭ?
Ĉu vi dolorigis vin?
Viskio kun karbonita akvo aŭ ĝino kun toniko?
Mi neniam provis iun ajn el ambaŭ, sed mi ŝatas viskion do elektas la unuan.

Bicikle aŭ aŭtobuse?

Sebasities (Pokaż profil) 10 grudnia 2008, 14:32:20

Ĉi tie multe neĝas ekde hieraŭ (ĉirkaŭ 30 cm), do aŭtobuse !

30 cm da neĝo aŭ -30°C ?

Rogir (Pokaż profil) 10 grudnia 2008, 14:38:40

30 cm da neĝo, mi farus grandegan neĝbalbatalon!

Nordpoluso aŭ Sudpoluso?

Sebasities (Pokaż profil) 10 grudnia 2008, 14:54:43

Inter la Malgranda Ursino kaj la Sudkruco, mi preferas la unuan, do Nordpoluso.

Varma ĉokolado aŭ kafo ?

R2D2! (Pokaż profil) 10 grudnia 2008, 15:36:48

Sebasities:Varma ĉokolado aŭ kafo ?
Mı elektas la ĉokolado, ĉar ĝı estas devena de Meĥıko.

Aĉetı aŭ vendı?

Wróć do góry