İçerik Görüntüleme

Kapalı
Maksimum 500 mesaj.

A aŭ B? Elektu!

başlangıç Kokcineleto, 22 Kasım 2008

Mesajlar: 6311

Dil: Esperanto

Rogir (Profili görüntüle) 10 Aralık 2008 14:38:40

30 cm da neĝo, mi farus grandegan neĝbalbatalon!

Nordpoluso aŭ Sudpoluso?

Sebasities (Profili görüntüle) 10 Aralık 2008 14:54:43

Inter la Malgranda Ursino kaj la Sudkruco, mi preferas la unuan, do Nordpoluso.

Varma ĉokolado aŭ kafo ?

Rogir (Profili görüntüle) 10 Aralık 2008 16:28:48

Mi ne volas aĉi, eĉ ne ete, sed mi ankaŭ ne kradas je dio kiu venas. Mi elektas aĉeti.

Tiësto aŭ Armin van Buuren?

Matthieu (Profili görüntüle) 10 Aralık 2008 16:33:50

Armin van Buuren, ĉar mi devas elekti, kvankam mi aŭdis pri neniu el ili.

i aŭ ı? rideto.gif

Rogir (Profili görüntüle) 11 Aralık 2008 00:34:42

Mi ne volas senkapiĝi, do i.

Tiësto kaj Armin van Buuren estas la plej famaj (Nederlandaj) dancmuzikistoj.

Ruĝa aŭ malruĝa?

Rogir (Profili görüntüle) 11 Aralık 2008 13:12:09

Tio dependas je la vidpunkto. Sed kalkuli kun ondoj estas pli facile, do tiun mi elektas.

Kvantofiziko aŭ ĝenerala relativeco?

Sebasities (Profili görüntüle) 11 Aralık 2008 23:05:04

Kvantofiziko : ĝi estas ankoraŭ pli nekredebla ... sed ĝi funkcias !

oranĝkolora
violkolora ?

(Ne ! Mi ne estas akromatopsia : mi nur estas iom fantazia.)

Rogir (Profili görüntüle) 12 Aralık 2008 19:22:17

Ĉu violo estas la pli granda violono? Tiam mi elektas violonon.

Hobojo aŭ klarneto?

horsto (Profili görüntüle) 12 Aralık 2008 19:38:44

Rogir:Ĉu violo estas la pli granda violono?
Ĉu ne violo estas floro? Mi pensas ke Blanka Kavaliro ŝercis.
Rogir:Hobojo aŭ klarneto?
Klarneto, ĉar laŭ onidiroj ludi hobojon damaĝas la cerbon.

Ĉu tio estas kredebla aŭ ne?

horsto (Profili görüntüle) 13 Aralık 2008 11:48:57

white knight:(Ne pensu, ke mankas klapo en mia kapo!) rideto.gif
Mi unue pensis ke 'klapo' signifas buŝon ĉi tie, ĉar 'klapo' (Klappe) en la germana lingvo estas insulta vorto por buŝo. rido.gif
white knight:kapo aŭ klapo ?
Kapo, ĉar kelkfoje kapo ja bezonatas, ekzemple kiam pluvas. Tiam la kapo ja malebligas ke pluvas en la gorĝon. Sed eble ankaŭ klapo povus fari tion.

Ĉu pli plaĉas al vi ŝerca aŭ serioza demando / respondo?

Başa geri dön