Till sidans innehåll

Stängd
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

av Kokcineleto, 22 november 2008

Meddelanden: 6311

Språk: Esperanto

Rogir (Visa profilen) 14 februari 2009 01:18:35

Mi pli ŝatus plaĝon en montaro, sed tio bedaŭrinde preskaŭ nenie ekzistas. Mi preferas montaron ĉar tie estas pli por fari.

Nokto aŭ maltago?

jchthys (Visa profilen) 14 februari 2009 04:24:26

Nokto, ĉar maltago estas por mi iom mallogika.

Mac aŭ Linux?

mccambjd (Visa profilen) 14 februari 2009 06:40:03

jchthys:Mac aŭ Linux?
Mac, ĉar vi ankaŭ ricevas Linukson malsupren la kovrilo.

Darvino (Darwin) aŭ Ejnstejno (Einstein)?

dobri (Visa profilen) 14 februari 2009 07:12:10

Ejnŝtejno, ĉar li malkovris tion, kion komprenas nur malmultaj homoj. Kvankam mi studis lian teorion, tamen estas por mi nekredeble, ke ĝi povas funkcii.

Metro aŭ metroo?

Rogir (Visa profilen) 16 februari 2009 00:15:21

Metro ne estas granda distanco, kontraŭe per metroo eblas vojaĝi grandajn distancojn!

Humuro aŭ homaro?

dobri (Visa profilen) 16 februari 2009 14:44:22

Humuro plilongigas vivon. Homaro estas stulta, ĉar daŭre militas.

Burdo aŭ vespo?

mccambjd (Visa profilen) 16 februari 2009 22:38:36

Burdoj ŝatas kreskigi florojn. Vespoj ŝatas ataki homojn.

Do, vespo, kompreneble. okulumo.gif

senkulpa.giflango.gif

Rogir (Visa profilen) 17 februari 2009 01:52:04

Vi certe ne estas senkulpa! Elpendigu langon al mi, mi tranĉos ĝin.

Populara aŭ klasika muziko?

mccambjd (Visa profilen) 17 februari 2009 08:00:10

Rogir:Vi certe ne estas senkulpa! Elpendigu langon al mi, mi tranĉos ĝin.

Populara aŭ klasika muziko?
Vi ne klarigis vian elekton, nur faris senfortan minacon. Kiun vizaĝeton preferas vi?

Ĉar mi estas filistro, mi ŝatas popularan musikon.

Fluganta Spageta MonstroNevidebla Rozkolora Unukornulo?

henma (Visa profilen) 17 februari 2009 13:50:03

mccambjd:Fluganta Spageta MonstroNevidebla Rozkolora Unukornulo?
Fluganta Spageta Monstro, ĉar ĝia kreado ne celas nur moki la religiojn (mi respektas la religiojn tiom, kiom la religiuloj respektas min), sed estas valida reago antaŭ io, kio mi pensas ne respektas aliajn personojn (kial la infanoj DEVAS lerni pri religia teorio kiun la registaro de Kansaso havas? Aŭ la religion unu lernas hejme, aŭ la lernejo instruas ĈIUJN la alternativojn rideto.gif).

Pardonu, tio estis iom longa ridego.gif... Temante pri kristana religio:

Virgulino aŭ Dipatrino?

Tillbaka till toppen