Tartalom

Zárva
Max. 500 üzenet

A aŭ B? Elektu!

Kokcineleto-tól, 2008. november 22.

Hozzászólások: 6311

Nyelv: Esperanto

Sebasities (Profil megtekintése) 2009. február 19. 21:59:47

Luno, ĉar la luno ne malhelpas la belecon de la steloj.

(Ant)arktaj aŭroroj aŭ ĉielarko ?

nosmetana (Profil megtekintése) 2009. február 20. 1:52:32

norda brilo, ĉar estas pli malfacile vidi ol ĉielarko.

alaŭdo aŭ strigo?

henma (Profil megtekintése) 2009. február 20. 2:46:13

nosmetana:alaŭdo aŭ strigo?
Strigo, ĉar oni diras ke ĝi estas pli saĝa rideto.gif, kaj strigoj estas la poŝtistoj de la magia mondo rido.gif rido.gif

Universala aŭ tutmonda?

mccambjd (Profil megtekintése) 2009. február 20. 6:09:32

henma:Universala aŭ tutmonda?
Mi estas fizikisto. Fizikistoj strebas universalecon en la priskribo de la mondo.

[url=http://eo.wikipedia.org/wiki/Salvador_Dalí]Dali[/url] aŭ [url=http://eo.wikipedia.org/wiki/René_Magritte]Magritte[/url]?

henma (Profil megtekintése) 2009. február 20. 6:42:38

mccambjd:[url=http://eo.wikipedia.org/wiki/Salvador_Dalí]Dali[/url] aŭ [url=http://eo.wikipedia.org/wiki/René_Magritte]Magritte[/url]?
Magritte (tio ne estas respondo, mmmm, pomo rido.gif rido.gif). Mi ŝatas multajn el liaj pentraĵoj.

Opero aŭ baleto?

Rogir (Profil megtekintése) 2009. február 20. 10:27:51

Ekspresionismo, ĉar mi ŝatas la ismo de pasinte presi ion.

KD aŭ kasedo?

dobri (Profil megtekintése) 2009. február 20. 21:30:17

KD, ĉar ĝi povas esti pli ampleksa.

Kuiri aŭ manĝi?

mccambjd (Profil megtekintése) 2009. február 22. 3:01:21

dobri:Kuiri aŭ manĝi?
Manĝi, kompreneble kaj bedaŭrinde.

Vampirolupfantomo?

dobri (Profil megtekintése) 2009. február 22. 8:58:48

Hodiaŭ mi elektas lupfantomon, ĉar la tiun ankoraŭ neniu spektis. Vampiro estas speco de vesperto.

Enloĝejaj pordoj tralumeblaj (diafanaj) aŭ solidaj?

Rogir (Profil megtekintése) 2009. február 23. 13:17:38

Ĝenerale mi ŝatas solidajn pordojn, krom antaŭ mia dormĉambro.

Dormi aŭ ŝonĝi?

Vissza a tetejére